Sprita komento de Stanislavo instigis min iom konfesi mian verdan lingvo-hororon. Ĉar en mia germana hejm-regiono la homoj nur pene distingas inter b/p, d/t, g/k, z/s kaj daŭre emas al molaj konsonantoj, mia koŝmaro kaj ŝvitanta prem-sonĝo estas, ke mi estos kondamnita al eterna ripetado de frazoj kiel "ni pesas deserton en peza dezerto, rosa procezo dum roza proceso".
Krome - evidente - estas ... ne, halt! Antaŭ ol daŭrigi mi ŝatus ekkoni viajn plej insistajn lingvo-pekojn. Kio por vi estas plej malfacila en Esperanto? Ĉu la artikolo, ĉu intermikso inter prezento kaj futuro, ĉu (ne-)transitiveco, ĉu prononco de iuj fonemoj, ĉu pasivo, ĉu akuzativo, ĉu io alia?
Kaj plue: Kiel vi pro tio probable suferos en verda infero? Ĉu vi imagas ĝin simile kiel Stanislavo: "Verŝajne tie senfine laŭte legiĝos PMEG kaj suferigos pekulojn per transitivaj vortoj"? aŭ eĉ pli terure: Dum tago kaj nokto la pekuloj devos atente aŭskulti prelegon de Anna pri landnomoj kaj obeeme ripetadi: "ruso, Rusujo", "belgo, Belgujo".
Malŝarĝu vian koron kaj rakontu al ni pri viaj plej intimaj timoj, sciigu al ni, kiel vi imagas la verdan narakon (kaze ke vi estas hinduisto aŭ budhisto), Hadeson, diablejon, eternan punejon, unuvorte - inferon.
Plejofte mi renkontas problemojn por traduki idiomajn espresojn, tre multajn en mia lingvo (la franca). Ankaŭ ofte mankas taŭgaj vortoj en la vortaroj ...
Ĉar mi instruis la anglan, mi emas ne uzi la difinan artikolon, ekzemple kiam temas pri abstraktaj vortoj en ĝenerala senco (la feliĉeco, la ĝojo...).
Mi bezonas atenti kaj relegi por bone uzi akuzativon (estas ĉefe malfacile elekti ĝin -aŭ ne - por paroli pri movo!)
Bernardo has replied to MIKELO (Michel Derey…Sign-in to write a comment.