Cetere gratulon al la rusa teamo. Tiuj "maljunuloj" vere ludis elegantegan futbalon hieraŭ. Damne, kiel bonaj ili estas. Al ĉiuj agrablan frenezan tempon.
------
P.S.: Kiel laŭprotokola ĉefo de nia familio, mi ricevis la honoran taskon proponi dignan ejon por publike spekti la maĉon Ŝland' - Portugalio ĉi-vespere. Verdire mi ne longe zorgis, ĉar ĉiukaze mi ĉiam povas proponi la solan trinkejon en nia Kiez (strataro), kiu havas la avantaĝon, ke oni revidas plej multajn najbarojn. Mi do forgesis, ĝis kiam mi pasis la portugalan restoracion kutime iom kaŝitan apud mia laborejo. Nuntempe ĝi tamen ne estas pretervidebla pro portugala flago alta je du etaĝoj.
"Paĉjo, foje vi vere estas freneza", verdiktis la familia konsilio reprezentita per la grandulo, "portugala restoracio por spekti Ŝlandon !?" - "Nu, sed ili ekstere kradrostas tiujn bongustegajn sardinojn", mi defendis mian proponon. - "Fi, fiŝoj!", la etulo donis mortbaton al mia propono. Tri okul-paroj serĉis savon ĉe panjo. - "Ĉu eble ni iru al la strando? Ili ja ĵus inaŭguris la novan tendon tie", ŝi kompromisis. Teorie bona ideo, senŝue kaj brazila muziko garantita. - "Ulrike diris (Ulrike estas la sekreta ĉefino de la patrina mafio kaj ĉiam tre bone informita pri ĉio kaj ĉiu), nu ŝi diris, ke ĉe la strando ili ofertas tipajn manĝaĵojn el la landoj de la ludantaj ekipoj." - Ho, ha! Sonas kvazaŭ sardinhas assadas. Dum mi ankoraŭ pripensis, la popolaj amasoj jam decidis per aklamado
"Ŝland' ĉe strand'!", "Ŝland' ĉe strand'!" ...
Sign-in to write a comment.