Braunlage en la nordgermana Harc-montareto dum 364 tagoj en la jaro estas mondvaste (nu bone, lokregione) konata osced-vilaĝo. Pensiuloj promenigas iujn aĉajn maljunajn hundetojn, familiaj patroj puŝas senkulpajn, naivajn infanetojn sur sledoj laŭlonge de la malkrutaj deklivetoj de iu regiono, kiu ŝatus esti montara, dum ĝia sola avantaĝo estas, ke semajnfino por loĝantoj de Hamburgo aŭ Berlino estas tro mallonga por vojaĝi al veraj montoj 700 kilometrojn pli sude (kleraj personoj nomas ilin Alpoj, foje "La Alpoj"). Do, manke de nordgermana alternativo al Braunlage / Harco (nur kelkajn kilometrojn for de la "Esperanto-urbo Herzberg").
Sed dum unu sola tago en la jaro "la urso ŝtepas" en Braunlage, kiel diras diligentaj kaj fidindaj patroj el Hamburgo aŭ Berlino. Tiam okazas la Olimpiko de Nuda Sledado kaj kaŭzas belan trafikan kaoson en la vintra regiono subite plenŝtopita de fanoj, foluloj, frenezuloj kaj nud-sled-fanatikuloj el la tuta nordo. Bone ekipitaj per kalzoneto, kasko kaj botoj la sledantoj nek timantaj morton nek mokon lante sobas 100 malkrutajn metretojn. Gravas ne la rapido, sed la ebleco trankvile observi la naturajn donitaĵojn de la sledant(in)oj. Kaj ili definitive estas pli interesaj ol tiuj de Jelena Ĥrustaljova, 29, la fama arĝent-medalulino porkazaĥnacia.
"Jes, Bernardo, ĉesu babilaĉi", vi pensas, "kie estas la damna ligilo al la Braunlage-filmeto?". Kaj vi kompreneble pravas. Jen ĝi kaj jen kelkaj fotoj kaj ambaŭ garantite sen maljunaj hundetoj de pensiuloj kaj patroj puŝantaj senkulpajn infanojn. Bonvenon en Harc-montaro!
P.S. Anna Löwenstein ĉi-jare ne partoprenis, do ion precizan pri ŝi ni ne scias.
Sign-in to write a comment.