Keyword: amo
-
Vous souvenez-vous d'Elian Finbert ? ĉu iu memoras ?
Kiu memoras pri Elian Finbert ? http://eo.wikipedia.org/wiki/Elian-J._Finbert Ĉi sube post la franclingva prezento vi trovos rakonton de lia unua porĉiame stampa sperto kun bestoj. Oui, qui se souvient de ses émissions à la radio et de ses chronique sur la revue "La Vie des Bêtes" où il racontait de si captivantes, curieuses et émouvantes "plus belles histoires de bêtes"?
-
Gaston Waringhien: Heine kaj la Amo
Gaston Waringhien Heine kaj la Amo La mondo. . . odoras velkintajn violojn. (Heine, Letero de 19. Okt. 1827) Estus pli bone al Henriko Heine, se li estus tute nekonata: oni povus almenaŭ lin malkovri. Sed la destino de tiu poeto, unu el la plej eminentaj en la germana literaturo, estas multe pli malfeliĉa: oni kredas, ke oni konas lin, ĉar oni aŭdis unu aŭ du el liaj kantetoj, kaj tie oni haltas, konvinkite, ke restas nenio plu por trovi aŭ por diri. Tia bagateligado de granda…
-
Hans-Georg Kaiser: Senfineco (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Senfineco Mi amas vin, ho senfinec', volonte vi enombras. Vi tre proksimas min kun dec', neniam ion nombras. Mi amas vin, ho senfinec', vi tiel bele ridas. Pro via kor' de eternec' vi ĉiujn aĵojn fidas. Etere sonas bela kant', de vi, ho, belulino, vi venas el libera land' kaj mi el via sino. Vi foje volas pro volupt', ke stelomilo lumu. Mi vere volus, ke ĉe nupt' vi kise min brakumu. Mi scias, ke ĝi estas rev', ne estos nuptofesto. La senfineco…
-
France Gall (kaj ties amadmirindaj kanzonoj 1974-1987)
Une chanson plus que jamais d'actualité , écoutons France Gall: http://www.dailymotion.com/video/x1t9vg_france-gall-resiste France Gall (nask. 1947) estis dum jardekoj inter la plej talentaj kaj emociaj francaj kantistinoj. Kun ŝia aparta, unika, infaneca sed intensa voĉo kun mikso de "freŝeco" kaj intima profundeco, kaj dank' al la verkista talento de ŝia edzo, Michel Berger, kiu tiom bone scipovis verki la kanzonojn kiuj taŭgis al ŝi, ŝi restas neforgesebla al ĉiuj, kiuj aŭdis ŝin. Mi lastatempe esperantigis unu el ŝiaj kanzonoj.
-
Hans-Georg Kaiser: Kiu estis Zam? (rimpoemo minimuma)
Hans-Georg Kaiser Kiu estis Zam? Kiu estis Zam? Kuracist' pro am'! Esperant-fondint' kontraŭ homa blind'. PS: La poemeto estas verkita en la "plikurtiga tempo" , en kiu oni ĉion plikurtigas: ekz. perforte la vivon de homoj en militoj, salajrojn de laboristoj, pensiulan monon ktp, eĉ la nomojn de homoj oni plikurtigas, ĉar oni ĉiam devas hasti, neniam havas tempon por eventuale eĉ ĝui ion. Oni eĉ ne havas plu la tempon eldiri nomon de elstaraj personoj en plena lo…
-
Erik Pac': Kio ĝi estas (prozpoemtraduko)
Erik Pac' Kio ĝi estas Ĝi estas absurda diras la prudento Ĝi estas tio kio ĝi estas diras la amo Ĝi estas malfeliĉo diras la egoismo Ĝi estas nenio alia krom doloro diras la timo Ĝi estas senŝanca diras la cedemo Ĝi estas tio kio ĝi estas diras la amo Ĝi estas ridinda diras la fiero Ĝi estas senpripensa diras la memgardo Ĝi estas malebla diras la sperto Ĝi estas tio kio ĝi estas diras la amo tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser Erich Fried Was es…
-
Hans-Georg Kaiser: Mielo (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Mielo Mielo, mielo, gutanta el ĉielo. Se mi la lipojn tuŝas, pleniĝas mia velo. La velo, la velo, forsinkas en ĉielo. Se suĉas mi de l' belo, inundas min mielo. Mielo! Mielo! Vi rajdu sur la velo, fordonu vin en belo, gustumu de l' ĉielo. Ĉielo! Ĉielo! Ŝi flaras laŭ mielo. Se mi la lipojn tuŝas, ŝi krias: "Belo! Belo!" https://cezaroriginaloj.blogspot.de/
-
Hans-Georg Kaiser: Vivo kaj morto (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Vivo kaj morto I Mi estas, vi estas, ni estas - la vivo mem sin festas. Mi estis, vi estis, ni estis - nur tio fine restos. Ni ĉiuj rapide forpasos kiel vent' aŭ sent'. Nenio en memor' postrestos, ĉar post forges' eĉ ĝi ne estos. II Sed vivo en tutec' pli fortas, dum eternec' neniam mortas. Mortado estas eŭforio, plena de amo iĝos ĉio. Ni estas parto de la forto, atome pluos post la morto. PS: cezaroriginal…
-
Hans-Georg Kaiser: Pri belo, bono kaj amo (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Pri belo, bono kaj amo (por poetino) Donu belon, bonon, amon, sed atendu ne la samon. Multaj homoj estas fiaj, nur malmultaj verebriaj. Homoj fajfas pri la belo, ridas eĉ pri nobla celo. Ne esperu vi do bonon, Hom' kutime celas monon. Ne atendu vi la samon, por eviti tuj la dramon. Nur pri via bono fidu, Pri promesoj laŭte ridu. Tenu for vin de l' aĉuloj, la plej multaj estas nuloj. Vi ne pro espero fidu. Tian naivecon bridu. Lasu ilin fanfaron…
-
Hans-Georg Kaiser: Tri prozpoemoj pri stranga amo (Babilejaj sirenoj, Spuroj en la sablo kaj Ĉu sonĝe nur?)
Hans-Georg Kaiser Babilejaj sirenoj (por naivaj retbabilantoj) Enirontoj en la babilejan labirinton de bizaraj retmondoj, estu memgardaj. Gardu vin kontraŭ la sirenoj, kiuj per misteraj voĉoj vokas vin. Kiel lertaj araneoj ili ŝpinas diligente siajn fajnajn retojn kaj atendas vin, por logi vin en sian fantazian mondon. Ili kisas vin per belaj frazoj kaj brakumas vin metafore, ĝis vi delasas de ĉiu rezisto kaj sekvas ilin. Se vi enirinte kaptiĝis en la reto, vi k…
-
Hans-Georg Kaiser: Perdita batalo (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Perdita batalo Se vortoj jam perfidi volas, rigardoj nin ne plu kunligas. Se frost' anime jam ekrolas, nenio plu nin esperigas. Se gestoj levas nur suspekton kaj kapoj dube sin balancas, se vokoj vekas nur neglekton, afablo tute malavancas. Se tre akriĝas la ridado kaj mok' ekpikas kiel hajlo, jen la malamo nin minacas kaj tuta mondo ekgrimacas. Se jen milito fineksplodas, neniu plu al tiu spitas, se hom' la homon ekmarodas, jen la batal'…
-
Hans-Georg Kaiser : Der Freund (Prosagedicht)
http://hansgeorgkaisergedichte.blogspot.de/2014/02/hans-georg-kaiser-der-freund.html Hans-Georg Kaiser Der Freund (Eine wahre Geschichte) Zuerst war er Freund eines Ehemannes. Dann präsentierte der Ehemann ihn seiner Gattin. Die Gattin und der Freund befreundeten sich. Und so wurde der Freund der Freund von beiden. Doch bald war er nur noch ihr Freund, während der Ehemannn noch vermutete, dass er der Freund beider sei. Als der Gatte den Irrtum bem…
-
Cezar: Kiam en Belgrad falas la bomboj (prozpoemo)
Cezar Kiam en Belgrado falas la bomboj (Mi observis tion mem) Elegante kiel dancistino kaj ŝvebante kiel papilio paradas svelta kelnerino, gastlaboristino el Jugoslavio, en Esslingen, Germanio, inter la tabloj kaj la bufedo tien kaj reen. La malamegaj rigardoj de la germanaj biertablaj patriotoj, iliaj provokaj rigardoj kaj insidaj demandoj ne povas trafi ŝin. Ŝi ridetas nur kiel en sonĝo kaj misteraj fajreroj saltadas de ŝi sur la gastojn. La naciistoj…
-
Cezar: Vi, mia certo (poemo)
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/11/vi-mia-certo-rimpoemo.html Cezar Vi , mia certo Vi vekiĝas plena de konfido, gaje nur, kun hela rido. Kvazaŭ vi Nirvane kuŝis aŭ la paradizon tuŝis. Mi ja certas, ke la rid' sen brido ne forlasos vin pro fido. Se ni Elizee kuŝos, vi min plu ridete tuŝos. Vi vekiĝos plena de konfido paradize plu kun rido. Se ni tra la kampoj iros, via rid' min plu altiros.
-
Le souvenir des deux chiens de Coat Forest me déchire toujours le coeur
Souvenir extrait de ma randonnée équestre en Bretagne (péninsule de Crozon, Finistère) en avril 1987)
-
Hans-Georg Kaiser: Vodkobotelo, glaso kaj poeto (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Vodkobotelo, glaso kaj poeto Se la glas' rapide trinkas, la botelspegulo sinkas. "Vodkon lante trinku bone", diras la poet' admone. Se botel' pro em' bonkoras, ĝin la glas' des pli adoras. "Vodkokiso gustas bone", gluglas la botel' ĝojtone. "Vodko estas ĉarma nomo", tintas tuj la glas' laŭ homo. "Per kunpuŝ' ni ofte tintu, la poeta sprit' ne intu." Tre la glas' la vodkon ŝatas, ĉar ĝi la animon flatas. Ke detruas ĝi hepaton, eĉ ne vekas et-kompat…
-
Hans-Georg Kaiser: Ĉu li peku foje? (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Ĉu li peku foje? Sovaĝa estas ŝi kaj ĉarma kaj la rideto fajre varma. En kiun keston li ŝin metu? Ĉu li respondon de ŝi petu? Ho ve, li estas ne plu juna, kaj lia haŭt' ne sunobruna. Li nur de fore ŝin admiru ne tuŝu ŝin kaj ŝin ne tiru. Edzino lia lin ja ŝatas kaj hejme ĉio bone statas. Li kial strabas do al ino, kaj kuŝas sonĝe jam en sino? Tre loga estas ŝi kaj ĉarma kaj la ridet' enigme varma. En kiun keston ŝi lin metus, Se li frivolan…
-
Bertolt Breĥt: Memoro pri Marinjo A. - Erinnerung an Marie A. (rimpoemo)
Bertolt Breĥt Memoro pri Marinjo A. Karaj legantoj, en tiu ĉi blogero mi raportas iom pri la cirkonstancoj en kiuj la juna Breĥt verkis sian poemon "Memoroj pri Marinjo A." La damo efektive ekzistis, ŝia nomo estas: Marie Rose Aman. Breĥt konatiĝis dekokjara kun ŝi. Sed Marinjo prefere rakontu mem: "En la frua somero de 1916 oni prezentis Eugen Breĥt al mi en glaciaĵa restoracio. Ekde la unua momento mi estis…
-
Hans-Georg Kaiser: Aŭtuno (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Aŭtuno Se en aŭtun' foliofalo ĝojigas nin per bunta vest', promenas ni laŭ festobalo preter la lago kun modest'. Ni tenas ambaŭ nin ĉemane melankolie kun ador', divenis hejme jam ne vane: ke Sun' penetros ĝis la kor'. Remistoj remas plu proksime, ĉe arb-ale' kaj borda rand'. Kaj la foliaj akvareloj or-lumas kiel foliant'. Ni ekebrias de l' koloroj, ni vadas jen en flama mar'. Somero pasis, belaj horoj. Foli-susuras jam la jar'. cezarorigin…
-
Hans-Georg Kaiser: Al Donjo (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Al Donjo Vi, kiu konas min plej bone, dum eŭfori' kaj depresi'. Vi ne malicas eĉ subtone. Vi estas kiel burg' por mi. Sed, se mi mortos, ne tro ploru. Dediĉu plu vin al la ĝu'. Ne mortan ulon tro adoru, restu vivanta, ridu plu. Kaj se aliaj viroj venos, en tiuj daŭros iel mi. Mi vin kaj ilin ĉiujn benos; la am' ne estas iluzi'. Kaj kiam vent' ennokte kantos, mi vin vizitos el la for'. Ne timu do, se mi vin hantos. Salutu min en nokta hor'.
-
Hans-Georg Kaiser: Mi celebras... (prozpoemo)
Hans-Georg Kaiser Mi celebras la disŝiradon de amletero, jubile aplaŭdata de pego, matene frue je la oka en la urba arbaro. Ĉiu korbato memorigu min, kiom mi amis vin. Pluvogutoj falas kiel ploroj sur la tombon de miaj esperoj. En la abismoj de mia timo vi kuras kiel infano kun groteska harplektaĵeto kaj vokas: „Halo, halo, karulo! Mi ne volis mortigi vin! Nur endormigi. Mi vere tre bedaŭras tion. Pardonu al mi, karulo." https://cezaroriginaloj.blogspo…
-
dankesprimo al amindaj virinoj de mia lando
Mi volas danki al tri virinoj kiuj unuope, hieraŭ kunhelpis min sur la strato. La unua sinjorino tiam kiam mi estis ĝenita pro la asfiksigaso kiun la polico(!?) pafis al la simplaj civitanoj -inter ili ankaŭ mi- kaj ŝi donis al mi ĵurnalon por bruligi kaj iom malefiki la gason. La dua sinjorino kiu donacis al mi antaŭe preparitan tukon kiu estis trempita en vinagro por meti ĝin sur miaj okuloj ... kaj la tria sinjorino kiu, post tiam kiam mi estis forte karesita (ne batita!) de policaj f…
-
https://inkognito.de/: Germanaj flirtvortoj sur alumetskatoloj de la firmao INKOGNITO
http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/06/diroj-pir-viroj-kolekto-de-donjo-cezar.html Germanaj flirtvortoj sur alumeto-skatoloj de la firmao INKOGNITO https://inkognito.de/ Ĉu vi kredas pri amo je la unua rigardo aŭ ĉu mi ankoraŭfoje envenu? (Bonvolu atenti! Tiu diro povas i. a. ekestigi tiujn ĉi reagojn!) Li /Ŝi ekbrilas vizaĝe: "Ankoraŭfoje envenu." Vi eliras, sedLi / ŝi riglas la pordon, fino de la prezento. Ŝi /Li diras: Ĉu ni geedziĝu?"…
-
Klabund: Jen plu la odor'
http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/05/klabund-jen-plu-la-odor-prozpoemtraduko.html Klabund Jen plu la odor' de via sino sur miaj fingropintoj. Ankoraŭ mi ŝvebas, beata ŝipo, sur blonda rivero plenkronita. Ĉe mia frunt' zum' de abelar'. Floradmurmur': Lupenoj! Fora kamp'! Malfermas pordeg' de sekva nokt'. Ho, kor': Jen ard' milfoja en malhelo kor' apud kor' en frua milda vent'. El: La vivo vivas Klabund Noch spür ich den Ruch Von…
-
Otto Julius Bierbaum: Amo - Liebe / rimpoemtraduko - Gedichtübersetzung
http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/otto-julius-bierbaum-amo-rimmpoemtraduko.html Otto Julius Bierbaum Amo Estas bonŝanc' eĉ scii nur pri vi. Aŭ pri vi revi, kara, kun pasi'. Jam vin sopiri estas revmoment'. Ĉeesti vin beati en konsent'. tradukis Cezar Otto Julius Bierbaum Liebe Es ist ein Glück zu wissen, daß du bist, Von dir zu träumen hohe Wonne ist, Nach dir sich sehnen macht zum Traum die Zeit. Bei dir zu sein, ist g…
-
Cezar: Ŝia elekto (rimpoemo)
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-sia-elekto-rimpoemo.html Cezar Ŝia elekto Li atendas kun fervor' la amatan jam dum hor', tute plena de ador'. Sed ŝi kuŝas jam ĉe vir' pro avido al amor', por gedorm' sen tro da kor'. PS: Huanxisha (silka-lava rojo): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po tri versoj el sep silaboj laŭ la rimaranĝo aaa / xaa (x=senrima)
-
Heinz Kahlau: Mi amas vin / Ich liebe dich (prozpoemtraduko)
http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/06/heinz-kahlau-mi-amas-vin-prozpoemo.html Heinz Kahlau Mi amas vin Mi amas vin signifas ankaŭ: Venu, gedormu kun mi. Ĝi povas signifi ankaŭ: Lasu nin havi infanojn. Mi amas vin. Mi estas tre volonte ĉe vi. Lasu nin esti kune ĝis la entombiĝo. Mi amas vin signifas ankaŭ: Estu bone al mi, faciligu la vivon al mi, kiun mi ne majstras. Se mi estus sola, mankus al mi la kuraĝo. Mi amas vin,…
-
Cezar : Unuan fojon en amo (poemo)
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-unuan-fojon-en-amo-rimpoemo.html Cezar Unuan fojon en amo Unue temis nur pri kis' pro vet' en bus' (kaj poste ĝis!), kiun ŝi donis lin. Sed poste ŝi ekruĝis tre. Li ridis laŭte post 'he, he!' kaj certe pro fascin'. Ŝi kveris kvazaŭ kolombin' en flustroton': "Mi amas vin! Vi estas en la strat' najbar''. Rekisis li ŝin tuj kun ĉarm'. Tra ŝia korpo fluis varm' - por tuta frida jar'. Li tiris ŝin al iu park' ku…
-
Cezar : Konsiloj por malĝoja amikino
Cezar Konsiloj por malĝoja amikino Lernu vin, ho kara, ŝati, ĉar ne helpas sin kompati. Se vi estas por vi blinda, mankas memestimo inda. Ĉar ja estas sed kaj tamen, vi neniam diru amen! Se necesas, eĉ adultu, sed neniam simple stultu. Vi ne estu ŝaf' kaj predo aŭ citrona in' aŭ ledo. Estu freŝa, estu forta, se necesas, eĉ senvorta. Estu, kiam ajn, kuraĝa, kaj ĉe l' fin' de l' vivo saĝa. Flugu sola al la Luno, brilu ene kiel suno. Lernu esti sen modest…
-
Cezar: Bela estas la imago
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/03/bela-estas-la-imago.html Cezar Bela estas la imago (kanto por akordiono) Bela estas la imago, ke mi ĉe la lago estas, kie parke homoj staras, kiuj sub la arboj festas. Bela estas la imago, ke surlage flosas rozoj kaj anasoj kaj la cignoj jen alnaĝas kaj kun pozoj. Bela estas la imago, ke mi blankan panon havas, ĉar la tre fieraj cignoj pli ol io ajn min ravas. Bela…
-
11-a de februaro: Amo kaj Morto en Irano
Je la 11-a de februaro de 1979 disfalis Ŝaha reĝimo kaj aperis revolucia reĝimo islama. Jam pasis 31 jaroj kaj nur restas granda sopiro de forvaporitaj deziroj kaj revoj pri "egaleco, frateco kaj regado de bonuloj" kiujn revis la revoluciantoj ... MORGAŬ - La 11-a de februaro - la protesta movado kiu havas verdan koloron enpaŝos sian 8-an monaton. Ok monatoj jam pasis, dekoj da civitanoj estis murditaj, centoj vunditaj kaj miloj arestitaj. Okazis ne imageblaj fiagadoj sed oni ne sukcesis silent…
-
Ĉu vi scias, kiom mi amas vin?
"La eta leporo devis iri al la lito, sed li tenis sin ankoraŭ tre forte ĉe la longaj oreloj de la granda leporo. La eta leporo volis fakte esti tre certa, ke la granda leporo bone aŭskultis lin. "Divenu kiom mi amas vin", li diris." - la fama infanlibro en esperanta traduko ...
-
Cezar: Nur lud' estas am' (poemo)
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-nur-lud-estas-am.html Cezar Nur lud' estas am' Ne necesas plori pri pasinta am', pri bel' de dam' kun brua deklam'. Ne revenos la am' laŭ program'. Neamat', sciu do jam: nur lud' estas am'. PS: Fiksa rimskemo: 4,7,4,5 / 4,5,34,5 xa,a,a / xa,xa,a — laŭ ĉinesko Dianjiangchun
-
Cezar : Ĉu ŝi memoras Lunatikon?
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-cu-si-memoras-lunatikon.html Cezar Ĉu ŝi memoras Lunatikon? Ĉu ŝi memoras lin? Ĉu li eĉ celas ŝin? Ĉu en kafej' dum horo ŝi sidis kun angoro? Ĉu ŝi adreson petis kaj pri stultaĵo pretis? Ĉu ŝi memoras lin. Ĉu li ensorĉis ŝin? Ĉu estis retadreso kaj venis al konfeso? Ŝi jam ne scias ĝin, ne plu memoras lin. Ŝi ne memoras lin, pri Lunatik' ĉe l' fin'. Ĉu estis pro Parizo, ĉu estis dum la krizo?…
-
Ĝis kiam ŝi intervenas, ne plu okazos perfortado
Hodiaŭ vagante tra interreto hazarde mi legis suban tekston kiun skribis nekonatulino. La teksto ege plaĉis al mi. Jen iom mallongigita traduko: Tiun ĉi desegnaĵon de Jacques-Louis David mistere mi ŝatas kaj ĝi estas mia favorata tabulo. La tabulon ĉirkaŭ 1795 li prilaboris dum terura regado kaj milito kiun francio faris kun aliaj eŭropaj landoj. Jacques-Louis David mem pro subteno de Robespierre estis arestita kaj malliberigita kaj post vizito de la edzino por esperigi ŝin k…
-
Cezar / Hans-Georg Kaiser : Konjugaciita amo - Konjugierte Liebe / prozopoemo/ Prosagedicht
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/08/cezar-konugaciita-amo-prozpoemeto.html http://hansgeorgkaisergedichte.blogspot.de/2013/08/hans-georg-kaiser-konjugierte-liebe.html Cezar Konjugaciita amo Mi amas vin. Vi amas min. Li amas nur sin mem. Ŝi amas alian. Ĝi amas ĝin. Ni amas nin. Vi amas vin. Sed ili ĉiuj amas iun, ĉiun, neniun, ĉion aŭ ĉiujn, ion aŭ nenion. Hans-Georg Kaiser Konjugierte Liebe Ich liebe dich. Du liebst mich. Er lie…
-
Henriko Heine: La rondo sidante ĉetable - Am Teetisch
http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/04/henriko-heine-la-rondo-sidante-tetable.html Henriko Heine La rondo sidante tetable... La rondo sidante tetable parolis pri l' am' kun prudent', la viroj science afable, la damoj subtile kun sent'. La amon deziras platona la magra kortegist'. Post: "Ha!" la edzino moksona ridetas nur kun persist'. Fraŭlinon pastro instruas: "Ĉe am' ne estu krudec', ĉar tio la sanon detruas." Ŝi lispas: "Ho, jes?" kun de…
-
Vilhelmo Blake: La ĝardeno de l' amo (rimpoemtraduko) Wilhelm Blake: Der Garten der Liebe (Gedichtübersetzung)
Vilhelmo Blake La ĝardeno de l' amo Jen al la ĝardeno de l' am' mi iris kaj vidis kun mir' kapelon en mez' de l' herbej', ludej' de infana inspir'. Sed ne eblis eniri plu ĝin. "Vi ne rajtas", mi legis je l' pord'. Jen mi turnis min al la ĝarden', kie floroj kreskis kun fort' . Sed estis nur tomboj laŭ vic'. Jam for' mia florparadiz'. En nigra talar' rondmarŝis pastrar', per dornoj min ligis, dezirojn mortigis. tradukis Hans-Georg Kaiser…
-
Vian buŝon oni flaras ...
Vian buŝon oni flaras pro timo ke vi eble diris "Mi amas vin دهانت را می بويند مباد گفته باشی دوستت دارم Vian koron oni flaras دلت را می بويند Stranga epoko estas kara روزگار غريبی است نازنين Amon en la hejmŝrankon devas kaŝi عشق را در پستوی خانه نهان بايد کرد Tiu kiu frapas la pordon nokte آن که بر در می کوبد شباهنگام Por mortigi la lampon venis به کشتن چراغ آمده است…
-
Hans-Georg Kaiser: Mi amas vin, mi amas vin... (rimpoemo ŝerca)
Hans-Georg Kaiser Mi amas vin, mi amas vin... Mi amas vin, ĉar mi vin ami devas. Mi amas vin, por ke mi ne nur revas. Mi amas vin kaj eĉ sen mia kulp'. Mi amas vin tentata kiel vulp'. Mi amas vin, ĉar mi elkore emas. Mi amas vin, ĉar vi lirike temas. Mi amas vin, ho, bakfiŝ' kaj citron'. Mi amas vin eĉ sen kaŝita ton'. Mi amas vin kun haŭto kaj harar'. Mi amas vin. Vi estas sen kompar'. Mi amas vin per mia vira forto. Mi amas vin pro l' manĝoj kaj pro l' torto. Mi amas v…
-
Hans-Georg Kaiser: La sagoj de Amoro - Die Pfeile des Amor
Hans-Georg Kaiser La sagoj de Amoro Ho ve, senkompataj sagoj de Amoro! Senkompate vi traboras la korojn de l' trafitoj. Vin lasas indiferentaj, kiom da doloroj vi estigas en inoj kaj viroj, kiuj antaŭe - sen la brulanta amo - estis tute kontentaj. Sendite de la petola knabo de l' amo, vi trafas, kaj se oni eltiras vin, la dolĉa veneno jam efikas. Kaj tio signifas, ke la kruela ludo ekis. Ho ve, senkompataj sagoj de Amoro! http://cezaroriginaloj.bl…
-
Hans-Georg Kaiser: Morta fianĉino (rimpoemo) + Hans-Georg Kaiser: Die tote Braut (Reimgedicht)
Hans-Georg Kaiser Morta fianĉino Mi staris sur lago ĉe ino mortinta jen en glaci'. Retenis min io je l' fino. Estis blankaj la vestoj de ŝi. Mi trovis ŝin tiom despera kuŝanta en frida glaci'. Rigardis ŝi tamen tenera. Estis bluaj la lipoj de ŝi. Mi tial por ŝi eĉ frostmortis, Jen mi, la fianĉ', sur glaci'. La damo tuŝite senvortis, tute blanka kaj bela ĉe mi. Hans-Georg Kaiser DIE TOTE BRAUT Ich blieb bei der Toten stehen, bei der Toten im tie…