Hans-Georg Kaiser
Mi amas vin, mi amas vin...
Mi amas vin, ĉar mi vin ami devas.
Mi amas vin, por ke mi ne nur revas.
Mi amas vin kaj eĉ sen mia kulp'.
Mi amas vin tentata kiel vulp'.
Mi amas vin, ĉar mi elkore emas.
Mi amas vin, ĉar vi lirike temas.
Mi amas vin, ho, bakfiŝ' kaj citron'.
Mi amas vin eĉ sen kaŝita ton'.
Mi amas vin kun haŭto kaj harar'.
Mi amas vin. Vi estas sen kompar'.
Mi amas vin per mia vira forto.
Mi amas vin pro l' manĝoj kaj pro l' torto.
Mi amas vin, ĉar ami oni devas.
Mi amas vin, ĉar vi min iel levas.
Mi amas vin dum ĉiu jarsezon'.
Mi amas vin pro vi kaj via mon'.
https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
Gratulon pro via bonega poemo, kara Cez! :-)
Hans-Georg Kaiser club has replied to MIKELO (Michel Derey…la truko de la poemo estas tiu, ke oni povas legi ĝin kun malica subtono, kaj jen tuj ĉiuj eldiroj montras alian vizaĝon:)! Donjo surprizige eĉ ridis pri la teksto, mi pensis, ke ŝi iom grumblos, sed ne:) Ni ambaŭ scias, ke perfektaj rilatoj inter homoj apenaŭ eblas. Ni penas pri bona rilato, sed ne ĉiam atingas la celon. Krome tro da harmonio estas suspektiga, simple malhonesta. Ni ja ne estas anglaj korteganaj servistoj. Tiuj neniam rajtas esti homoj kun pasiaj sentoj, sed ja ni.
Amike, via Cez!
.
Sign-in to write a comment.