Hans-Georg Kaiser
Aŭtuno


Se en aŭtun' foliofalo
ĝojigas nin per bunta vest',
promenas ni laŭ festobalo
preter la lago kun modest'.

Ni tenas ambaŭ nin ĉemane
melankolie kun ador',
divenis hejme jam ne vane:
ke Sun' penetros ĝis la kor'.

Remistoj remas plu proksime,
ĉe arb-ale' kaj borda rand'.
Kaj la foliaj akvareloj
or-lumas kiel foliant'.

Ni ekebrias de l' koloroj,
ni vadas jen en flama mar'.
Somero pasis, belaj horoj.
Foli-susuras jam la jar'.


cezaroriginaloj.blogspot.de/