Germanaj flirtvortoj sur alumeto-skatoloj de la firmao INKOGNITO
https://inkognito.de/
Ĉu vi kredas pri amo je la unua rigardo aŭ ĉu mi ankoraŭfoje envenu?
(Bonvolu atenti! Tiu diro povas i. a. ekestigi tiujn ĉi reagojn!)
Li /Ŝi ekbrilas vizaĝe: "Ankoraŭfoje envenu." Vi eliras, sedLi / ŝi riglas la pordon, fino de la prezento.
Ŝi /Li diras: Ĉu ni geedziĝu?" Vi eliras, sed neniam plu eniras tie.
Li/ŝi kredas pri la amo post kvin koktelejaj mikstrinkaĵoj. Vi ricevas la poŝtelefonan numeron.
Ĉu la fajreroj ankoraŭ flugas reciproke inter ni aŭ brulas jam la kabano?
(Bonvolu atenti! Tiu diro povas i. a. ekestigi tiujn ĉi reagojn!)
Li /Ŝi trovas vian humuron infektiga.
Ŝi /Li avertas, ke ŝi /li estas eletrike ŝarĝita. Ĉiu, kiu ektuŝas ŝin/lin ekricevas fortan kurentbaton.
Vi ricevas la poŝtelefonan numeron.
Ĉu mi rajtas veni je vangofrapo supren al vi?
(Bonvolu atenti! Tiu diro povas i. a. ekestigi tiujn ĉi reagojn!)
Ŝi / li tuj vangofrapas vin.
Li / ŝi diras: "Tio kostas krome."
Vi jam antaŭe ruĝiĝos sur la vangoj.
Vi ricevas la poŝtelefonan numeron.
Ĉu ni kiel infanoj ne iris en diversajn lernejojn?
(Bonvolu atenti! Tiu diro povas i. a. ekestigi tiujn ĉi reagojn!)
Li/Ŝi jesas kaj havas la plej belajn memorojn pri tio, kiel vi neniam kune pasigis la lernejpaŭzojn.
Li /Ŝi diras: "Jes, kaj tio estis bone tiel!"
Vi ricevas la poŝtelefonnumeron.
Pardonu, mi ne estas de ĉi tie. Ĉu vi povus diri al mi kiel mi povas trovi vian loĝejon?
(Bonvolu atenti! Tiu diro povas i. a. ekestigi tiujn ĉi reagojn!)
Ŝi /li diras: "Sur ĉiuj kvar piedoj, ĉu?" Vi diras: "Vaŭ!"
Li /ŝi diras: "Ne, sed ĉu vi povus diri al mi kiel mi ricevos mikstrinkaĵon?"
"Li /Ŝi asertas, ke li aŭ ŝi loĝas en furzkanono. Poste montriĝas, ke vi konas vin ambaŭ el la infanmagazeno en Lenaustrato, kaj ke estis nur ŝerco.
Mi estas ekstreme timida, ĉu vi povus alparoli min?
(Bonvolu atenti! Tiu diro povas i. a. ekestigi tiujn ĉi reagojn!)
Silento. Ŝi /Li estas ekstreme timida.
Ŝi/ li alparolas vin kaj ne plu ĉesigas la paroladon.
Li /ŝi eksplodas de ridado kiel maristo. Pli poste montriĝos: Li aŭ ŝi estas maristo.
PS:
Postsendaĵoj: https://inkognito.de/
Flirtaj alumetoj garantiate ege altkvalitaj: order@inkognito.de
Sign-in to write a comment.