Cezar
Ĉu ŝi memoras Lunatikon?
Ĉu ŝi memoras lin?
Ĉu li eĉ celas ŝin?
Ĉu en kafej' dum horo
ŝi sidis kun angoro?
Ĉu ŝi adreson petis
kaj pri stultaĵo pretis?
Ĉu ŝi memoras lin.
Ĉu li ensorĉis ŝin?
Ĉu estis retadreso
kaj venis al konfeso?
Ŝi jam ne scias ĝin,
ne plu memoras lin.
Ŝi ne memoras lin,
pri Lunatik' ĉe l' fin'.
Ĉu estis pro Parizo,
ĉu estis dum la krizo?
Ŝi ofte virojn vidas,
sed ja ne multajn fidas.
PS: Amikecan artistan saluton al Lunatiko!
Sign-in to write a comment.