Hans-Georg Kaiser
Vodkobotelo, glaso kaj poeto
Se la glas' rapide trinkas,
la botelspegulo sinkas.
"Vodkon lante trinku bone",
diras la poet' admone.
Se botel' pro em' bonkoras,
ĝin la glas' des pli adoras.
"Vodkokiso gustas bone",
gluglas la botel' ĝojtone.
"Vodko estas ĉarma nomo",
tintas tuj la glas' laŭ homo.
"Per kunpuŝ' ni ofte tintu,
la poeta sprit' ne intu."
Tre la glas' la vodkon ŝatas,
ĉar ĝi la animon flatas.
Ke detruas ĝi hepaton,
eĉ ne vekas et-kompaton.
Kiam la botel' malplenis,
la poeto tuj eksplenis!
Do la glason li flankĵetis,
kaj enreve novan petis.
Sed la glaso displitiĝis,
la botelo ŝrike kriĉis.
Ambaŭ finis en la kelo,
en rubujo en malhelo.
Tie nun la paro kuŝas,
ili ambaŭ sin re-tuŝas.
Ĉar la par' ne plu utilas,
ĝi jam ne en lumo brilas.
La poeto, tiu nulo,
sin aĉetas sen skrupulo
novan glason kaj botelon,
plu ebrie serĉas belon.
Sen util' la paro kaŭras
kaj neniu ĝin bedaŭras.
Skribas la poet' kun fio,
ke drinkad' ne estas ĉio.
https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.