Cezar

Kiam en Belgrado
falas la bomboj

(Mi observis tion mem)

Elegante kiel dancistino
kaj ŝvebante kiel papilio
paradas svelta kelnerino,
gastlaboristino el Jugoslavio,
en Esslingen, Germanio, inter la tabloj
kaj la bufedo tien kaj reen.
La malamegaj rigardoj de la germanaj
biertablaj patriotoj, iliaj provokaj
rigardoj kaj insidaj demandoj
ne povas trafi ŝin.

Ŝi ridetas nur kiel en sonĝo
kaj misteraj fajreroj
saltadas de ŝi sur la gastojn.
La naciistoj ekmaltrankviliĝas
kaj ne scias, kion fari?
Kial tiu inaĉo reagas
tiel strange?

Sed ŝi pensas pri io tute alia.
Ŝi pensas pri sia amato.
Ŝi ricevis leteron de li.
En tiu letero li skribis,
ke li ankoraŭ vivas,
ke li amas ŝin pli ol ĉion,
kaj ke li pensas nur pri ŝi,
kiam en Belgrad falas
la bomboj.