Keyword: Cezar-kantotraduko
-
Wilhelm Müller: Migrantokanto de muelisto / Wanderschaft (germana kanto)
http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/vilhelmo-muelisto-migrantokanto-de.html Vilhelmo Muelisto Migrantokanto de muelisto Kun ĝojo migras muelist', ja migras. Kun ĝojo migras muelist', ja migras. Ne estus bona muelist', se li ne migrus kun insist', ne migrus, ne migrus, ne migrus, ne migrus. De l' akvo lernis ni ĝin plu, de l' akvo. De l' akvo lernis ni ĝin plu, de l' akvo. Sen paŭz' ĉiamas ties flu', ĝi ĉiam migras plu kaj plu, la akvo. la akvo…
-
B.Traven: Rozo blanka / Meksika ranĉokanto - Die weiße Rose
http://traven-esperanto.blogspot.de/2012/07/btraven-rozo-blanka-meksika-rancokanto.html B.Traven Rozo blanka Meksika ranĉokanto Ĉe la rando de l' Barranca banate tage de l' sun-or' karesate de Lun' en nokt', Floras vi, ho, Rosa Blanca. Ĉiutage kaj jam frue kantas birdoj nur por vi. Kiel Dio kreis vin, floru, Rozo Blanka ĝue. Se diros mi velkinta „ĝis“, Rozo Blanka, vi plu floru. Mia lasta viva spir' estu la…
-
Fallersleben: Kukolo kaj azeno (kanttraduko)
http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/heinrich-hoffmann-von-fallersleben.html Teksto: Heinrich Hoffmann von Fallersleben. Melodio: Karl Friedrich Zelter. Heinrich Hoffmann von Fallersleben Kukolo kaj azeno Kukolo kaj azeno kverelis en printemp': pri siaj kantkapabloj, pri siaj kantkapabloj en bela maja temp'." Tuj la kukol' kukuis: "Mi povas, aŭdu min!" "Mi krias eĉ pli bele, mi kria…
-
Tamara Danz: Jen kant' por la homoj (kantotraduko en prozo)
Tamara Danz Jen kant' por la homoj Jen kant' por la homoj, por vi kaj por mi. Jen kanto por multaj, kiuj fidas je si. Al tiuj do kant', kiuj venos post ni. Jen kanto por ĉiu kun vivfantazi'. Jen kanto' por l' esper' de graveda jam in'. Jen kanto' por la idoj fidantaj nin. Jen kanto al ĉiu hom' sen defend' . Jen kant' por kolomboj blankaj en vent'. Vivi, nur simple vivi... Vi, vivemul', helpu nin. Vivi, en paco vivi... Por ĉiuj revoj, revoj liberaj kaj sen lim'. J…
-
Procol Harum: Eĉ iom pli pale (A whiter shade of pale) kantotraduko en prozo
Procol Harum (A whiter shade of pale) Eĉ iom pli pala Ni dancis saltante simplan fandangon, faris gimnastikajn radojn tra la koridoro. Mi sentis min kvazaŭ marmalsana. La amaso kriis pri pli da tio. Kaj la ĉambro zumadis pli profunde, kiam la plafono fornaĝis, kaj kiam ni vokis pro plia koktelo. La kelnero alportis pladon. Kaj tiel estis pli malfrue, kiam la muelisto rakontis sian historion, ke ŝia vizaĝo, kiu unue estis nur fantomeca, paliĝis eĉ iom pli. Ŝi diris: "Ne…
-
De Phazz: Stulta Ludo (kantotraduko)
De Phazz Stulta ludo Mi estis iam detektiv', sen iu dorm' pro la motiv''! Ne brulis spuro tro por mi. Ni dancis sur glaci'! Ĝin kulpis ambaŭ iel ni kaj krome eĉ sen alibi'. El ludo iĝis do mani'. Mi fuĝas nun de vi. La amo estas stulta lud'. C'est tro pour moi, too much da krud'. La amo estas karusel', rapidas tro laŭ rond' sen cel'. Se sinkos mia kor' pro pen', mi savos ĝin post neopren'. La amo estas fi-roman' kaj labirint' – laŭ kiu plan? Sed de la fino estas e…
-
Bob Dylan: Ich bin's nicht, Babe (Reimtextübersetzung eines Songs vonBob Dylan (It ain't me, babe)
Bob Dylan Ich bin's nicht, Babe frei nach Bob Dylan: It ain't me babe) Geh weg da, vom Fenster, bleib beim selbst gewählten Schritt. Ich bin's nicht, den du suchst, Babe. Ich muss mit dir nicht mit. Du sagst, du brauchst so einen Mann, der stark ist und niemals schwach, der dich verteidigt und der dich beschützt, wenn du recht hast oder nicht, den Mann, der für dich öffnet jede Tür. Refr: Doch ich bin's nicht, Babe, nein, nein, nein, Ich bin's nicht, Babe. ich bin ni…
-
Usona kanto: "Skatoletoj" melodio kaj teksto: Malvina Reynolds, traduko en Esperanton: Cezar
http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/skatoletoj-little-boxes-kantrotraduko.html Skatoletoj (usona kanto) melodio kaj teksto: Malvina Reynolds E-traduko: Cezar Skatoletoj sur deklivo, skatoletoj tiel kiĉe aĉaj. Skatoletoj, sur deklivo, samaspektas en la vic'. Jen la verda, jen la roza, jen la blua kaj jen flava eĉ: Ĉiuj estas tiel kiĉe aĉaj, samaspektas en la vic'. Kaj la homoj el la domoj ĉiuj iris al la altlernej', jen envenis skatoletojn,…
-
Komandanto Che Guevara (kantotraduko laŭ Wolf Biermann)
La kanto de Biermann troviĝas sur la kompaktdisko : CD Es gibt ein Leben vor dem Tod - Wolf Biermann, Liederproduktion Altona 1996 (Estas vivo antaŭ la morto : La melodio ĉe Biermannn kaj la teksto mem deflankiĝas de la originala suba kanto - de kiu ĝi ests inspirita - eĉ tiel, ke la teksto verŝajne nur malfacile kanteblas kun la originala melodio. Mi tradukis laŭ la kanto sur la kompaktdisko de Biermann kaj ne provis trovi kompromison al la orignalo. En Esperanto…
-
Lili Marlen' (kantotraduko)
Lili Marlen' Lili Marlen' (en E-o) Lili Marleen (germane) Lili Marleen (angle) wikipedia Hans Leip Lili Marlen' 1. Antaŭ l' kazerno ĉe la granda pord' staras la lanterno. Se staros ĝi laŭ ord', ni nin revidos dum reven' sub la lanterno do sen ĝen'. Jen laŭ Lili Marlen'. Jen laŭ Lili Marlen'. 2. Kunis ombroj niaj, kvazaŭ man'…
-
La germana popolkanto: La tilio (Der Lindenbaum), teksto de Wilhelm Müller, melodio de Franz Schubert
http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/vilhelmo-muelisto-la-tilio-wilhelm.html Wilhelm Müller La tilio Ĉe l' puto, ĉe l' pordego, jen staras la tili': Mi sonĝis ofte dolĉe en ties freŝ' sub ĝi. Mi tranĉis en la ŝelon karesojn pro amfort'. En ĝojo kaj sufero al ĝi min tiris sort'. Mi nokte devis migri kaj preterpaŝis ĝin. Fermiĝis la okuloj pro rev' eĉ tiam sin. Su…
-
Hannes Wader: Nun ĉe vi, sed tuj plu - Heute hier, morgen dort
http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/hannes-wader-nun-ce-vi-sed-tuj-plu.html Hannes Wader: Nun ĉe vi, sed tuj plu -kanto- Nun ĉe vi, sed tuj plu, post alveno jam for. Mi ne plendas, ne grumblas en kor'. Mi ja mem volis ĝin, jarojn migris sen fin', ne demandis pri tempoj kaj hor'. Refreno: Foje revas mi tre pri malnova ide', pri la temp' por restad' kaj pri ŝanĝ' de l' agad'.…
-
Renft: Jen kanto de mi 1 + 2, Renft: Ich bau euch ein Lied 1 +2
http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/06/grupo-renft-jen-kanto-de-mi-12.html Grupo Renft Jen kanto de mi I (Text: Kurt Demmler, Musik: Jochen Hohl) KD: "Renft", muzikeldonejo Buschfunk, Germanio Jen kanto de mi el bluaj pavimŝtonoj. Mi donos ĝin al via man'. Disfalos la ŝtonoj nun iom do post iom en sablon belegan laŭ plan'. Se blovos vi per spir' vian vivon en ĝin, montros ondoj…
-
Renft: Anser-Elinjo / Gänselieschen / kanto -Lied
http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/04/renft-anser-elinjo-rokmuziko.html RENFT Anser-Elinjo (Teksto: Kurt Demmler, muziko: Thomas Schoppe) 1 Nia komunum' havas anserojn, sed Anser-Elinjon havas mi. Enmatene marŝas ĝisherbeje cent anseroj; centunuas ŝi. 2 La kamparanoj ĉiam haltas, se pretermarŝas tiu vic'. La kara ilin tre ekzaltas, du…
-
Renft: Glaubensfragen / Kredodemandoj
http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/renft-kredodemandoj-glaubensfragen.html Glaubensfragen Renft Komp. Christian Kunert Text: Gerulf Pannach Du, woran glaubt der, der zur Fahne geht, Ruhm der Fahne schwört, dabei stramm steht Du, woran glaubt der, der nicht anlegt, der als Fahne vor sich her einen Spaten trägt? Du, woran glaubt der, der in`n Kahn geht, und den Hintern quer zu der Fahne dreht? Ger…
-
Henriko Heine: Lorelaj (rimpoemtraduko) kanto
Heinrich Heine Lorelaj Min kaptas malgajo de l' koro, pro kio tiu trist'? Fabel' el antikva foro ne lasas de mi kun persist'. Aere fridetas, trankvilas, malhelas jam la Rejn'. La monto surpinte brilas vespere en suna scen'. Tre ĉarma feino sidas jen supre por ador'; la ora ornamo ridas; ŝi kombas harojn el or'. Ŝi kombas per ora kombilo kaj kantas kun pasi'; mirigas min la elbrilo kaj forto de l' melodi'. Ŝipisto ŝipeton gvidas. Lin kaptas ve' pro ekzalt'. Li ja…
-
Troggs: Wildfang (Übersetzung)
Troggs Wildfang Wildfang, du bist mein Herzklang, machst mich so verrückt, Mann, irre. Wildfang. Wildfang, ich denk' ich lieb' dich, doch ganz sicher bin ich nicht. Komm und halt mich fest, Ich lieb' dich. Wildfang, du bist mein Herzklang, machst mich so verrückt, Mann, irre. Wildfang. Wildfang, ich denk' du rührst mich, doch ganz sicher bin ich nicht. Komm und halt mich fest, du rührst mich. Wildfang, du bist mein Herzklang, machst mich so verrückt, Mann, irre.…
-
Burl Ives: En la roksukermontaro (Big Rock Candy Mountain) / Sordough Slim (muzikvideo) / kun Cezar-traduko
Burl Ives: En la roksukermontaro (Big Rock Candy Mountain) usona kanto Songwriters: SIEGMEISTER, ELIE / KERR, WALTER F. Refreno: Ho, abelozumad' jen en cigaredarb' ce l' fontan' de sodoklaro, ŝprucas limonadfarb', kantas blubirdar' en la roksuker-montaro. En somerotag', en la majmonat', ul' forta trampis surspure sur la ombra strat' ĉe l' sukerkanpad' ion celis laŭplezure. Kanton kant…
-
Mi iras kun mia lanterno (kantotraduko)
Mi iras kun mia lanterno (germana infankanto) Mi iras kun mia lanterno kaj mia lanterno kun mi. Jen supre nun lumas la steloj. Malsupre nun lumas ni. Ĉe l' fin' de l' lum'. do hejmen nun. Sonoras, belsonas, bimbum! Ĉe l' fin' de l' lum', do hejmen nun. Sonoras, belsonas, bimbum! Mi iras kun mia lanterno kaj mia lanterno kun mi. Jen supre nun lumas la steloj, malsupre nun lumas ni. Jen lumomar', Marteno-ar'. Sonoras, belsonas, bimbum! Jen lumomar',…
-
Kurt Tucholsky: La manoj de panjo - Mutterns Hände (poemo kaj kanto, Gedicht und Lied)
http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/04/kurt-tucholsky-la-manoj-de-panjo.html Kurt Tucholsky La manoj de panjo (el la berlina dialekto) Vi la panon tranĉis kaj vi zorgis pri kaf'. Vi la tasojn ŝovis al ni. Kaj vi viŝis sur plank', vi eĉ' flikis dum mank', ĉion per viaj manoj. Donis lakton vi nin, kaj bonbonojn je l' fin', kaj gazetojn vi disvendis - la ĉemizojn nombris nin, terpomŝelis sur l' sin'. Ĉion per viaj manoj. Ĉe gran…
-
Comedian Harmonists: Mi havas etan kakton (kantotraduko) + muzikvideoj
Comedian Harmonists Mi havas etan kakton ŝerckanto Ĝardenaj floroj, dudek odoroj, narcis', tulip' kaj rozoj estas en domoj de fajnaj homoj. Min eĉ ne tuŝas ĉi neŭrozoj. Mi havas etan kakton ekstere sur l' balkon', Holari, holari, hola ho! Por kio ruĝaj rozoj kaj eĉ papav' en fon'? Holari, holari, holaro! Se venas lunatik' kun stulta fikritik', jen helpos mia kakto tuj per pik', pik', pik'. Mi havas etan kakton ekstere sur l' balkon', Holari, holari, holaro! Hola hi…
-
Floyd Westerman: Custer mortis por viaj pekoj / Custer starb für eure Sünden / Custer died for your sins
http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/08/custer-mortis-por-viaj-pekoj-custer.html Custer mortis por viaj pekoj Teksto: Jimmi Curtiss kantisto: Floyd Westerman Por la mensogoj, kiuj estas diritaj Por la sango, kiu estis disverŝita Por la kontraktoj rompitaj Por la tribestroj de vi retenitaj Custer mortis por viaj pekoj. Nun nova tago devas komenciĝi. Por la triboj de vi neniigitaj Por la mitoj de vi vivtenataj…
-
Hans-Georg Kaiser: Kial vi min do forlasis? (originala poemo) + kanto de Camillo Felgen: Sag warum?
Hans-Georg Kaiser Kial vi min do forlasis? Kial via kor' ne krias, se vi pensas plu pri mi. Kial vi al mi nur fias, se mi vidas vin kun li? Kial vi min do forlasis en printempo pro neni'. Kial la feliĉ' forpasis? Kial nur? Demandas mi. Kial mi tra stratoj iras en la noktoj nur pro vi. Kial ĉiu belo pasas? Kial ja? Ne scias mi. Kial vi min lasis stari en soleco sen inklin'. Kial devas mi amari? Kial, kara? Diru min. Kial vi ne plu revenos, belulino, diru min. Ĉu m…
-
Hannes Wader: Turniĝi kien mi povus? (kantotraduko) Wo soll ich mich hinwenden?
Hannes Wader Turniĝi kien mi povas? Anonima germana soldatkanto el la 18-a jarcento, buŝe plu dirita) (Kantu ĝin plende.) 1 Turniĝi kien mi povus en tiu trista temp'? En ĉiu loko sin trovus milit' kaj malkontent'. La rekrutiga band' nin ĉasas en la land'. Soldato ĉiu fariĝu: servisto aŭ la vagant'. 2 En nokto ili alvenis kun ruz' al mia lit'. La leŭtenant' min ekprenis, ne eblis plu evit'. "Eks…
-
Ĉar mi tre amas vin... (kantotraduko de la germana popolkanto "Dat du mien Leevsten büst"
Ĉar mi tre amas vin... – popolkanto el la nordo de Germanio – Ĉar mi tre amas vin, eksciu ĝin; venu je l' nokt'. venu je l' nokt' kaj nomu vin. Venu post noktomez', je' l dua hor'. Patro, patrin', dormos sen lim'. Mi solos nur. Frapu ĉe l' ĉambra pord', klinku kun sent'. Gepatroj nur, do pensos nur, ke estas vent'. Je la matena hor' post kokokri', mia karul', mia karul', foriru vi. Softu sur la irej', klinku kun sent'. Patro, patrin', pensos je l' fin…
-
Vi kion lernis en lernej', hodiaŭ, mia fil'? (kantotraduko)
Tom Paxton VI KION LERNIS EN LERNEJ', HODIAŬ, MIA FIL'? teksto: Tom Paxton muziko:Tom Paxton E-traduko: Hans-Georg Kaiser Vi kion lernis en lernej', hodiaŭ, mia fil'? Vi kion lernis en lernej', hodiaŭ, eta fil'? Nu, ke Vaŝington' parolis nur laŭ ver', ke mortas soldat ne ofte sur Ter', ke ĉiu hom' liberas ĉe ni. Tion ĵus mi lernis en ĝi, tion ĵus mi lernis en ĝi, jen kion lernis mi. Vi kion lernis en lernej', hodiaŭ, mia fil'? Vi kion lernis en lernej',…
-
Bela, ĝis! (Bella, cio!) kantotraduko)
Bela, ĝis! (itala partizankanto: Bella Ciao) Je mateno mi vekiĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis. Je mateno mi vekiĝis, staris jen la malamik'. Ho, partizanoj, min forportu, bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis. Ho, partizanoj, min forportu, mi proksimas jam al Mort'. Kaj se mi mortos, ho, partizanoj, bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis. kaj, se mi mortos, ho partizanoj, metu en la teron min. Metu en tombon min montare, bela, ĝi…
-
Rolling Stones: As tears go by - Dum ploroj preterpasas - Während Tränen vorüberziehen
http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/05/rolling-stones-as-tears-go-by-dum.html Rolling Stones Jagger / Richards As tears go by It is the evening of the day I sit and watch the children play Smiling faces I can see But not for me I sit and watch As tears go by My riches cant buy everything I want to hear the children sing All I hear is the sound Of rain falling on the ground I sit and watch As tears go by It is the evening of th…
-
Renft: Cezarbluso (kantotraduko)
Rokgrupo Renft Cezarbluso Muziko: Peter Gläser (CÄSAR), Teksto: Gerulf Panach 1971 E-traduko: Hans-Georg Kaiser Kiel krokodil' sur la pluvherbejo, kiel krokodil' sur la pluvherbejo, malgajas mia kant' pri la unua amo. Ŝi fanfaronis eĉ pri mi kaj pri mia ludgeni'. La in' laŭ miaj piedoj fridis, la in' laŭ miaj piedoj fridis antaŭ mia dorm', volis, ke mi fluton ludu. En ŝia orlitet' do eksonis menuet'. Ŝia sankta parencaro, ŝia sa…
-
Ho, Suzana - Banjo on my knee (usona kanto de Stephen Foster, tradukis Hans-Georg Kaiser)
Usona popolkanto Ho, Suzana (Banjo on my knee) Venas mi de Alabamo kun la banĝo sur l' genu'. iris mi al Luziano por Suzana-rendevu'. Refr.: Ho, Suzana, jam ploru do ne plu. De Alabamo venas mi kun banĝo sur genu'. En nokt' pluvegis dum la tag', sekegis la veter', pro sunvarmego frostis mi, Suzana jen la ver'. Ho, Suzana... Mi sonĝis en alia nokt', dum estis jam kviet', ke venas jen Suzana de la supro de montet'. Ho, Suzana... De fagop…
-
Kristnaskkanto: Softe falas la neĝ' (Leise rieselt der Schnee) kantotraduko
Eduard Ebel (1839-1905) Softe falas la neĝ' - kristnaskkanto - Softe falas la neĝ', frostas lag' dum sieĝ'. Kristnaske brilas arbar'. Ĝoju pri l' kristnaska far'. Varm' senteblas en kor', foru zorgoj dum hor'! Ĉesu de l' vivo amar'. Ĝoju pri l' kristnaska far'. Sankta nokt' venos tuj. Ĥoranĝel-haleluj'!' Jen, kia dolĉa kantar': Ĝoju pri l' kristnaska far'. tradukis Hans-Georg Kaiser…
-
Lupiro Borĥert: Provu (rimpoemtraduko)
Lupiro Borĥert Provu Iru mezen de la pluvo. Fidu pri la benopruvo. Revu en susura lul'; provu esti do bonul'! Iru mezen de la vent'. Fidu pri infana sent' – Ŝtorm' eniru por stimul'; provu esti do bonul'! Iru en la fajran flamon, sentu al la monstro amon en la ruĝ' de l' kora brul'. Provu esti do bonul'! trad. Hans-Georg Kaiser Wolfgang Borchert Versuch es Stell dich mitten in den Regen, glaub an seinen Tropfe…
-
Dio scias (germana popolkanto, kantotraduko) - muzikvideo kun Ester Ofarim
Dio scias Teksto : Wilhelm Hey (1816) Melodio: laŭ soldatkanto (!) (ĉirkaŭ 1810) Kiom da steletoj staras, kara, sur la firmament'? Kiom da nubetoj faras preterflugon en la vent'? Ilin ĉiujn nombris Dio, ke ne fine manku iu en la tuta granda kvant'. (2x) Kiom da kuletoj sune, kara, flugas en la rond'? Kiom da fiŝetoj kune plaŭde naĝas en la mond'? Per la nomo vokis Dio ilin ĉiujn el nenio. Tial ties granda ĝoj'.(2x) Kiom da infanoj f…
-
Reinhard Mey: Noktas jam, karaj... / Gute Nacht, Freunde (kanto, Lied)
Reinhard Mey Noktas jam, karaj... Noktas jam, karaj, estas temp' por iri for. Restas nur plu temp' por pledo dum la daŭr' de cigaredo kaj por vin' en koridor'. Pro la tag', pro la nokt' jen ĉe vi mia dank'. Pro la loko ĉe la tablo, ke ne estis trinkglasmank'. Pro l' telero, de vi tuj metita al mi, kvazaŭ estus tio ĉi kutima ĉe ni. Noktas jam, karaj...... Dankon pro la temp', pro la babilad' kun vi kaj pro via kompren' pri pli ol unu opini'. Ĉar vi ne demandas pri alven' aŭ…
-
Reinhard Mey: Super la nuboj (kantotraduko) Über den Wolken
Reinhard Mey Super la nuboj Vent’ el nord’, startvoj’ : nul’ tri, La motora ton’ enfonas. Pretersagas jen avi’. Laŭta bru’ ĉe l’ start’ eksonas. Pluve tremas la asfalt’ ; jen leviĝas ŝaŭma vando. Ĝis ĝi flugas en la alt’, al Sun’ ĉe nubrando. Refreno : Super la nuboj la liber’ devas esti sen lim’. Ĉiuj timoj kaj zorgoj laŭ dir’, restas kaŝitaj sub ili sen spir’. Kio gravas kaj grandegas por ni, jen etiĝas ĉe l’ fin’. Mi postvidas longe ĝin, al la flug' en nub' dediĉas…
-
De la bluaj montoj venas ni (laŭ: She'll be coming round the mountain) kantotraduko de germana kantoparodio + muzikvideo
De la bluaj montoj venas ni melodio laŭ „She'll be coming round the mountain“ 1 De la bluaj montoj venas ni, de la montoj for de tie ĉi. Sur la dorsoj de l' ĉevaloj rajdas ni tra ĉiuj valoj. De la bluaj montoj venas ni. Kantu... Refr: Kantu: aj ja jipi jipi je, kantu aj ja jipi jipi je, kantu: aj ja jipi aj ja jipi, kantu: aj ja jipi jipi je!…
-
Kristnaska kanto: Paca nokt'! - Stille Nacht! (tradukis Hans-Georg Kaiser)
Paca nokt'! Teksto: Joseph Mohr, 1816 Melodio: Franz Xaver Gruber, 1818 tradukis Hans-Georg Kaiser laŭ la aŭtografo de Joseph Mohr de la „Paca Nokt'-societo“ 1 Paca nokt’, sankta nokt’! Dormas nun ĉiu hom', nur ne dormas la sankta par'. Ĉarma knab' kun bukla harar’, dormu ĉiele en pac'! Dormu ĉiele en pac'! 2 Paca nokt’, sankta nokt’! Fil' de Di' kun allog' nin alridas kun am' el kor'. Venis sav' por ni en ĉi hor': Krist' naskiĝis por ni! K…
-
Bertolt Breĥt: Balado pri Mek Tranĉilo (kantotraduko)
. Bertolt Breĥt Balado pri Mek Tranĉilo 1 Kaj la ŝarko havas dentojn, montras ilin sen subtil'. Sed MacHeath tranĉilon havas, nevideblas la tranĉil'. 2 Aĥ, ruĝiĝas la naĝiloj de la ŝark', se fluis sang'. Mek Tranĉilo portas gantojn, sen makul' laŭ sia rang'. 3 Ĉe l' Tamiz' kun verda akvo renversiĝas homa ar', nek pro pe…
-
John Lennon: Imagine (kantotraduko)
John Lennon Imagu Imagu nin sen dioj. Ĝi tre facilas, ĉu? Kaj sen infero, kaj super ni nur blu'. Imagu, ke l' homaro vivas en la nun'. Aha.... Imagu nin sen landoj. Ne estas pen' por vi. Sen murdoj kaj herooj kaj eĉ sen religi'. Imagu: ĉiuj homoj vivas en harmoni'. Eble ŝajnas, ke mi revas, sed mi jam ne solas plu. Vi iam nin aliĝu por ke l' mondo pacu. Ĉu? Imagu nin sen havoj - vi miros pri l' eblec'. sen riĉo, sen malsato, en plena beatec'. Imagu:…
-
Hans Albers: La Paloma (kantotraduko)+ germana originala versio + artikolotraduko "La kanto La Paloma" + ligokolekto al Trikont-kodisko
Helmut Käutner La Paloma 1. Jen vento el sud', la maro jam vokas min. Infan', ne malĝoju pri la disiĝ' ĉe l' fin'! La kor' sur la ŝip', ekiras nun la vetur'. Dolor' pasos for, ĝis nia revid-plezur'! Min la sopir' forportas al foraj celoj. Sub mi la mar' kaj super mi nokt' kaj steloj. Antaŭ mi mond', min pelas la vent' de l' vivo. Ne ploru in', ĉar vanas la trosentivo! Ek maristoj, ahoj! Iam venos la fin…
-
Germana popolkanto: Fonto de rejuniĝo (kantotraduko)
Fonto de rejuniĝo (Kaj en la neĝmontaro...) Germana popolkanto el la 16-a jarcento) Kaj en la neĝmontaro jen fluas frida font'; trinkintoj rejuniĝas, plu junas post renkont'. Mi ofte fonte trinkis de l' frida akvoflu', neniam mi oldiĝis, mi ĉiam junis plu. La akvo jen fluanta trinkendas de l' migrant', kaj al la amatino mansvingu per la gant'. Mi al ŝi palpebrumis, ŝin puŝis per la ŝu'. Aĥ, kiom ĝi doloras: adiaŭ' en la fru'. "Adiaŭ mia kara,…
-
La pensoj liberas (kantotraduko)
Anonima La pensoj liberas (germana popolkanto) 1 La pensoj de la hom’ liberas kaj restas, laŭ nokta fantom’ kaŝitaj ja estas. Ĝin hom’ nek divenas nek ĉenoj katenas. Do restas laŭ senc’, ke liberas la pens’! 2 Mi pensas kun plezur’, kverelojn evitas. Sekrete mi nur pri ĉio meditas. Dezirojn - vi sciu - malhelpas neniu, ja restas laŭ senc’, ke liberas la pens’! 3 Se iu ĵetos min karceren permane, mi simple dira…
-
Bertolt Breĥt: Memoro pri Marinjo A. - Erinnerung an Marie A. (rimpoemo)
Bertolt Breĥt Memoro pri Marinjo A. Karaj legantoj, en tiu ĉi blogero mi raportas iom pri la cirkonstancoj en kiuj la juna Breĥt verkis sian poemon "Memoroj pri Marinjo A." La damo efektive ekzistis, ŝia nomo estas: Marie Rose Aman. Breĥt konatiĝis dekokjara kun ŝi. Sed Marinjo prefere rakontu mem: "En la frua somero de 1916 oni prezentis Eugen Breĥt al mi en glaciaĵa restoracio. Ekde la unua momento mi estis…
-
Rokgrupo Renft: Suno kiel klaŭno (kantotraduko)
-
B.Traven: Kanto de usona maristo (el Mortula Ŝipo)
traven-esperanto.blogspot.de/2013/06/kanto-de-usona-maristo-el-la-romano-la.html B.Traven Kanto de usona maristo teksto: B.Traven muziko: OJ, Kaju, Marc & Martin Nun jam ne ploru, karulin', ĉe Jackson plac' atendu min en suna Nova Orlean' en rava Luiziano. Ŝi kredas min sur grund' de mar', ne plu atendas en inar' en suna Nova Orlean' en rava Luiziano. Mi mo…
-
B.Traven: Danckanto de Jorike (Dominik Eggermann, Gina V. D' Oro + Patric Catani)
http://traven-esperanto.blogspot.de/2012/07/danckanto-de-jorike.html B.Traven Danckanto de Jorike La aĉa vest'? Forgesu ĝin. Jen ĝoj' kaj ploroj kroĉis min. Estu sen zorg' pri mia stat'. Mi bone vivas sen kompat'. Estu sen zorg' pri vagabond'! Mi vivas min, ne vin, en nia mond'. La paradizo estus stulta fin', prefere kaptu la Satano…
-
Joseph v. Eichendorff: Divenvergo -Wünschelrute
http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/07/joseph-v-eichendorff-divenvergo.html Joseph v. Eichendorff Divenvergo Dormas kant' en ĉiu ero, kiu sonĝas plu por si. Mond' ekkantas sur la tero, se l' sorĉvorton trovis vi. tradukis Cezar PS: Surpaperigita estis la poemo je la sesa de aŭgusto en 1857. Joseph v. Eichendorff Wünschelrute Schläft ein Lied in allen Dingen, die da träumen fort und fort. Und die Welt hebt an zu sing…
-
Josefo de Eichendorff: En friska grundo / In einem kühlen Grunde (Kanto, Lied)
cezartradukoj.blogspot.de/2013/06/josefo-de-eichendorff-en-friska-grundo.html Josefo de Eichendorff En friska grundo En friska grundo klara klakadas muelil', jen loĝis mia kara, perdiĝis ŝi sen bril'. Ŝi fidon al mi ĵuris, kun ringo eĉ por mi. Per tromp' ŝi min torturis ĝis romp' de l' ring' pro ŝi. Mi kun muzik' vojaĝu, ekstere en la mond', per miaj kantoj plaĉu mi kiel vagabond'. Rajdiste mi eksaltu e…
-
Kanto: Kie ĉiuj floroj restis? Where have all the flowers gone? Wo sind all die Blumen hin?
http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/05/narlene-dietrich-pete-seeger-kie-ciuj.html Kie ĉiuj floroj restis? angla teksto kaj Muziko: Pete Seeger Kaj la floroj, diru ĝin, kie ili restis, la pasintaj, diru min, kie ĉe l' fin'? Tiujn florojn, sciu ĝin, plukis ĉiujn sin knabin'. Ĉu, flor', vi lernos ĝin? Ĉu, flor', vi lernos ĝin? La knabinoj, diru ĝin, kie ili re…
-
"Kriminaltango" de "Muzikorkestro Hazy Osterwald"
http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/05/kriminaltango-de-la-muzikorkestro-hazy.html Hazy Osterwald Sextett - Kriminaltango (1961... von goldrausch Kriminaltango de la muzikorkestro Hazy Osterwald teksto: Kurt Feltz; muziko: Piero Trombotta www.nthuleen.com/teach/lyrics/kriminaltango.html Kriminaltango en la taverno. Mornaj figuroj en ruĝa lum'. Ili dancas sian tango…
-
Grauzone: Eisbär / Griza Zono: Glaciurso / NDW (Nova Germana Ondo)
http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/griza-zono-glaciurso-nova-germana-ondo.html Griza Zono Glaciurso Griza Zono Glaciurso "Mi volus esti glaciurso en frida polus', jen mi ne plu devus krii tiom kaj ĉio estus tute en ordo." "Glaciursoj neniam devas plori... Glaciursoj neniam devas plori..." PS: Ne rimite, nur tekstinformo! Grauzone Eisbär Ich möchte ein Eisbär sein im kalten Po…
-
Amália Rodrigues: Todo isto é Fado (Ĉio ĉi estas Fado) /kantoteksto - Liedtext
Amália Rodrigues Ĉio ĉi estas Faduo Vi demandis min je la lasta fojo, Ĉu mi scias, kio estas faduo. Mi diris, ke mi ne scias tion. Vi diris, ke vi estas surprizita. Sen scii, kion mi diris, Mi mensogis tiam Kaj diris, ke mi ne scias tion. Venkitaj animoj, Perditaj noktoj, Strangaj ombroj En la maŭra kvartalo. Putino kantas, Gitaroj ploras, Cindro kaj fajro, Doloro kaj peko, Ĉio ĉi ekzistas, Ĉio ĉi estas malgaja, Ĉio ĉi estas estas faduo. Se vi volas esti mia edz…
-
Joachim Witt: Der goldene Reiter / Joakimo Vit: La ora rajdisto (kantotraduko)
http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/joakimo-vit-la-ora-rajdisto-ndw-nova.html Joakimo Vit La ora rajdisto Ĉe la ĉirkaŭa strato tuj post la muro de nia lok', jen staras frenezulej,' ne jam vidita tia sur rok'. Ĝi havas amplekson grandegan laŭ ĉiuj vendaj centroj de l' lok'. Sed, se frenezas vi, jen pli frenezigos vin vok'. He, he, he, mi estis ora rajdisto. He, he he, mi estas ido de l' lok'. He, he, he, elstaris mi sur la l…
-
Franz Kugler : Rudelsburgo (poemtraduko, kantotraduko)
http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/franz-kugler-gregoburgo-rudelsburg.html Franz Kugler RUDELSBURGO Ĉe la hela strand' de l' Saale tronas burgoj en fier', sen tegmentoj post disfaloj. Vent' balaas tra la haloj. Nuboj flugas en aer'. Kavaliroj ne plu vivas, jam ne sonas glav' kaj kant'. Sed aperas jen personoj sur la muske verdaj ŝtonoj, ofte lindaj, al migrant'. Supre vokas lin okuloj, ruĝaj buŝoj kun favor'. La migrinto sub la beloj…
-
Floketo blankega - Schneeflöckchen, Weißröckchen (vintrokanto, Winterlied) / kantotraduko
http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/08/floket-peceto-kristnaska-vintrokanto.html Floketo blankega (vintrokanto) Floketo blankega, vizitos nin vi? Vi loĝas en nuboj tre fore de ni. Sidiĝu fenestren, stelet', por fascin' Nin pentru foliojn. Ni tre amas vin. Floketo, vi kovros la florojn por ni. Jen dormos la floroj ĉiele sub vi. Floketo blankega, ekneĝu por ni; ni formos neĝviron neĝbulojn el vi.…
-
Atahualpa Yupanqui kaj Dio
Atahualpa Yupanqui Demandetoj al Dio Iutage mi demandis: Praavo, kie do estas Dio? Mia praavo fariĝis malgaja kaj ne donis respondon. Mia praavo mortis sur la kampo. Sen pekokonfeso kaj sen preĝo. La indiĝenoj entombigis lin, kun bambufluto kaj tamburo. Pli poste mi demandis: Patro, kion vi scias pri Dio? Patro fariĝis serioza kaj ne donis respondon. Mia patro mortis en la minejoj. Sen kuracisto kaj sen helpo. La oro en la posedo de la patrono estas kolorita per san…
-
Jaroslav Nohavica: Nebe je tu - Ĉiel' ĉieas - Himmel (ĉeĥa kanto, Lied)
http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/08/jaroslav-nohavica-ciel-cieas-nebe-je-tu.html Jaroslav Nohavica Ĉiel' ĉieas Mi tenas vin brakume. Kor' via batas dume. Lariko kantas hele, Ho, viv' sentiĝas bele. Tie ĉiel' kaj tie ĉi, ĉielo migras ja kun ni. Ekplaĉas io iam, ĝi mankas al ni ĉiam, Ĝi mankos laŭ la sorto ĝisfine, ĝis la morto. Tie ĉiel' kaj tie ĉi, ĉielo migras ja kun ni. Se al la paradizo ni venos pro su…
-
France Gall: Iom goeta kaj iom bonaparta (ŝlagrotraduko)
France Gall Iom goeta kaj iom bonaparta Iom goeta kaj iom bonaparta la viro estu de mi tre atendata, iom kun sprit' kaj kun kuraĝ' . Al mia verda flanko estus li kun plaĉ'. Iom goeta kaj iom bonaparta la viro estu de mi tre atendata, iom kun sprit' kaj kun kuraĝ'. Se nur adreson, nomon, scius mi kun saĝ'. Iu havis fortajn brakojn, sed ne estis granda lum'. Alia spritis, sed tre mallertis karesante dum brakum'. Iom goeta kaj iom bonapar…