Ĉar mi tre amas vin...
– popolkanto el la nordo de Germanio –
Ĉar mi tre amas vin,
eksciu ĝin;
venu je l' nokt'.
venu je l' nokt'
kaj nomu vin.
Venu post noktomez',
je' l dua hor'.
Patro, patrin',
dormos sen lim'.
Mi solos nur.
Frapu ĉe l' ĉambra pord',
klinku kun sent'.
Gepatroj nur,
do pensos nur,
ke estas vent'.
Je la matena hor'
post kokokri',
mia karul',
mia karul',
foriru vi.
Softu sur la irej',
klinku kun sent'.
Patro, patrin',
pensos je l' fin',
ke estas vent'.
tradukis Hans-Georg Kaiser
.
Sign-in to write a comment.