Custer mortis por viaj pekoj
Teksto: Jimmi Curtiss
kantisto: Floyd Westerman
Por la mensogoj, kiuj estas diritaj
Por la sango, kiu estis disverŝita
Por la kontraktoj rompitaj
Por la tribestroj de vi retenitaj
Custer mortis por viaj pekoj.
Nun nova tago devas komenciĝi.
Por la triboj de vi neniigitaj
Por la mitoj de vi vivtenataj
Por la lando de vi konfiskita
Por la libero de vi forprenita
Custer mortis por viaj pekoj...
Por la veroj, kiujn vi poluas
Kaj por la vivo, kion vi kostis.
Por la bono, kion vi prostituas
Kaj por ĉio, kion ni perdis
Custer mortis por viaj pekoj...
PS:
sen rimoj, nur por informo, tradukis Cezar
Rimarkoj: Mi mendis la kompaktdiskon de Floyd Westerman ĉe la germana bavara muzikeldonejo Trikont, pri kiu iam diris ĵurnalisto, ke ĝi estas „insulo en la marĉo“. Tio estas ĝusta, ĉar tiu eldonejo havas grandajn meritojn pri engaĝita muziko el la tuta mondo.
Se vi rigardis la usonan filmon „Tiu, kiu dancas kun la lupo“, kie Westerman ludis tribestron, vi eble povas ankoraŭ memori pri li. Sed tiu viro estas multe pli ol nur holivuda aktoro, li estas viro kun granda karismo, kun profunda indiĝena voĉo. Liaj du albumoj „Custer died for your sins“ kaj „The land is your mother“ estas eksterordinaraj, emociigaj, kaj ĝuo krome.
Vine Deloria Jr skribis pri la albumo: „Per tiu ĉi albumo ekestis ponto trans la abismon, kiu estis la sekvo de la subigo, nun nova tempo komenciĝas".
Custer mortis por viaj pekoj
(senrime, nur por informo, esperantigis Cezar)
Custer Died for your Sins
(Originalo)
Custer starb für eure Sünden
(Ohne Reim, nur informationshalber übersetzt von Hans-Georg Kaiser)
Teksto: Jimmi Curtiss
kantisto: Floyd Westerman
1
Por la mensogoj, kiuj estas diritaj
Por la sango, kiu estis disverŝita
Por la kontraktoj rompitaj
Por la tribestroj de vi retenitaj
For the lies that were spoken
For the blood that were spilled
For the treaties that were broken
For the leaders you have stilled
Für die Lügen, die gesprochen wurden
Für das Blut, das vergossen wurde
Für die Verträge, die gebrochen wurden
Für die Häuptlinge, die ihr hingehalten habt
2
Custer mortis por viaj pekoj.
Custer mortis por viaj pekoj.
Nun nova tago devas komenci..
Custer died for your sins.
Custer died for your sins.
Now a new day must begin.
Custer starb für eure Sünden.
Custer starb für eure Sünden.
Jetzt muss ein neuer Tag beginnen.
3
Por la triboj de vi neniigitaj
Por la mitoj de vi vivtenataj
Por la lando de vi konfiskita
Por la libero de vi forprenita
For the tribes you terminated
For the myths you keep alive
For the land you confiscated
For a freedom you deprived
Für die Stämme, die ihr vernichtet habt
Für die Mythen, die ihr am Leben erhaltet
Für das Land, das ihr beschlagnahmt habt
Für die Freiheit, die ihr uns genommen habt
4
Custer mortis por viaj pekoj
Custer died for your sins
Custer starb für eure Sünden
5
Por la veroj, kiujn vi poluas
Kaj por la vivo, kion vi kostis.
Por la bono, kion vi prostituas
Kaj por ĉio, kion ni perdis
For the truths that you pollute
And for the life that you have cost
For the good you prostitute
And for alll, that we have lost
Für die Wahrheiten, die ihr beschmutzt
Und für all das Leben, das ihr gekostet habt
Für das Gute, das ihr prostituiert habt
Und für alles, was wir verloren haben
6
Custer mortis por viaj pekoj
Custer died for your sins
Custer starb für eure Sünden...
PS:
Ligoj al ( Red Crow) Floyd Westerman
Prezento de Westerman en la angla
muzikeldonejo Trikont
http://www.trikont.de/
Sign-in to write a comment.