http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/07/joseph-v-eichendorff-divenvergo.html


Joseph v. Eichendorff
Divenvergo


Dormas kant' en ĉiu ero,
kiu sonĝas plu por si.
Mond' ekkantas sur la tero,
se l' sorĉvorton trovis vi.

tradukis Cezar

PS: Surpaperigita estis la poemo je la sesa de aŭgusto en 1857.


Joseph v. Eichendorff
Wünschelrute


Schläft ein Lied in allen Dingen,
die da träumen fort und fort.
Und die Welt hebt an zu singen,
triffst du nur das Zauberwort.



Cezar
La poetvorto


La poetvorto liberigas la eksteran mondon el sia ensonĝa kateniteco al sia vera esenco, al la kantado. Sed tiu metaforo reiras ankaŭ al si mem. Ĉar kanto kaj kantado estas ankaŭ nomoj por verkado.

La poemo vivas ne nur de la metaforo pri la vorto kiel sorĉoforta divenvergo, sed ĝi densigas ankaŭ aliajn romantikajn imagojn, kiuj siavice sonĝas. La kanto dormas en la aĵoj, kiuj mem sonĝas. La imago pri la dormo unue estas ligita al la poemo, kiu siavice sonĝas. Se oni vekas aĵon, ankaŭ kanto vekiĝas. Sed nek aĵo nek kanto sole kantas, sed kun ili la tuta mondo. Tiel la poeta sorĉovorto gajnas kosman signifon, ĝi trarompas ĉiujn limojn, malfermas la spacon al senfineco.

Sed senlimeco estas ankaŭ jam la karakteriza eco de sonĝo, ĝi forigas la limojn inter realeco, fantazio kaj subkonscio. Aliflanke la aĵoj en la romantika imago kapablas ensorĉi homojn, tiel kiel ili ŝanĝas en la poemo la aĵojn per sorĉado.

Verkita laŭ analizo en la germana Vikipedio