Keyword: Universala Vortaro
-
La alfabeta ordo en la Fundamento
-
Vortaro Oficiala en nova vesto
-
Elementoj de la Deka Oficiala Aldono
OA 10 ne jam ekzistas, sed ĝia centra temo estas facile divenebla: nomoj de personoj, familioj, urboj, riveroj, lagoj, montoj kaj ĉiuspecaj aliaj t.n. toponimoj ...
-
Valizo - Felleisen
-
Slipo kaj bremso
En 1934 kaj 1935 respektive aperis la Kvina kaj Sesa Oficialaj Aldonoj (OA 5-6). Slipo kaj bremso estas el OA 5. Pri unu ne estas dubo pri ĝia oficialeco, pri la alia tamen ja ...
-
Feino rakontas
Feino estas du-rilate rimarkebla vorto en la Universala Vortaro (UV 1893). I.a. ĝi instruas pri la rilato inter UV kaj Fundamenta Ekzercaro (FE 1894) ...
-
Mult-instrua supo
Desespero prezentis al ni " la plej fundamentan supon " el ruĝa beto barĉo , tradicie kuirita en Polando, Rusio, Litovio kaj najbaraj landoj. Ĝi surprize multe instruas pri la Fundamento de Esperanto ...
-
Mankas en Universala Vortaro
Kiel ni scias, oni trovas aron da vortoj en la Fundamento, kiu tamen mankas en la Universala Vortaro (UV de 1893). Jen la kompleta listo.
-
Scropheln - stranga malsano
Averaĝ-klera germano de la 21-a jarcento probable neniam aŭdis la vorton Scropheln , troveblan en la Universala Vortaro (UV 1893). Temas pri historie grava, sed nuntempe tre malofta malsano, per kiu kuracisto Z. instruas transskribon de latinaj medicinaj terminoj ...
-
Kata medicino de kuracisto Z.
Kata- estas malnov-greka intensiga prefikso ( el- , fin- ), trovebla en multaj grek-latinaĵoj de la Fundamento (1905) aŭ ĉe Zamenhof: katafalko, katakombo, katalepsio, katalogo, kataplasmo ktp. Ni rigardu la medicin-rilatajn kata- vortojn. ...
-
Sana Esperanto
Jam delonge mi volis iom rakonti pri la multaj medicin-rilataj vortoj en la Fundamento. Ja Zamenhof estis kuracisto, eĉ se sen akademia grado de "doktoro de medicino". Sed, ho ve, estas tro da vortoj por kutim-longa artikoleto en Ipernity. Do, almenaŭ ni parolu pri unu sola, tamen plur-role specifa vorto ...
-
Serpenta nesto
Jam ni ekkonis unu probleman serpenton en la Universala Vortaro (UV) de 1893: vipero / vipuro . Sed estas plia. Ankaŭ kolubr ' estas plur-rilate stranga kaj mistera serpento.
-
Po - kien fekas la diablo unu fojon ...
Michael atentigis pri misuzo de po en Vikipedio kaj ni iom ekdiskutis pri tiu "diabla vorto", kiu estas malfacila por multaj. Jen iom pri ĝia deveno.
-
Bone traktita
Kiu estas la plej ofte tradukita vorto de la Fundamento? Eta helpo: Ĝi aperas en ne malpli ol sep [!] diversaj lokoj. Ĉu vi scias? Nu, bone, mi malkaŝos ...
-
Se vi scius, kia ĝi estas, vi ĝin pli estimus
Estim' apartenas al la manpleno da vortoj, kiujn la Fundamento diversloke tradukas kvarfoje! Per apudmeto ni iom povas rigardi en la laborejon de Zamenhof ...
-
Pfenigo por Mario kaj Jozefo
Personaj nomoj en la Fundamento aperas nek alfabete en UV 1893, nek en la lecion-finaj vort-listoj de FE 1898, sed nur en kelkaj ekzemplo-frazoj kaj kaŝite en UV, la Gramatikoj ( Ŝillero ) kaj la Antaŭparolo. Jen ĉiuj nomoj en la Fundamento ...
-
La germana de Zamenhof: ĉu prusa germana aŭ aŭstra germana?
Rakontinte pri la Zamenhofa traduko de plenaĝa per mündig , mi montris, ke tio jam estis malmoderna en la 1890-aj jaroj. Nu, bone, sed kie? Certe en Germanio, sed ĉu ankaŭ en Aŭstrio?
-
Internacia ĵurnalo de geografio en Eŭropo de juristoj
Kio komuna pri tiu kvin ĉefaj vortoj? Ili ĉiuj eksklusive kaj nure aperas en la "Ekzercoj de legado" de §§ 2 ĝis 4 de la Ekzercaro. Pli ol la vorto, la Fundamento do ne malkaŝas pri ili. Jen la kompleta listo ...