Keyword: Oficiala Aldono
-
Jesuo, jezuito kaj junkro
Per la Unua Oficiala Aldono (OA 1, 1909) fariĝis Fundamenta la vorto jezuit' , per la Tria (OA 3, 1921) la vorto Jesu' (kun -s-). Malpli konate estas, ke ankaŭ la formo Jezu' (kun -z-) estas Fundamenta ...
-
Ĉu la kataluna estas referenc-lingvo de la Fundamento?
"Nu jes, kompreneble, ĝi ja estas uzata en la Kvara Oficiala Aldono de 1929", mi pensis ĝis antaŭ kelkaj tagoj. Sed tio estas malĝusta ...
-
Grosjean-Maupin, la junkro
Emile Grosjean-Maupin estas plej konata kiel ĉefa aŭtoro de Plena Vortaro (PV 1930), la antaŭulo de PIV. Li ankaŭ estis "Direktoro por la Komuna Vortaro" de la Akademio, kie li agis iom ... nu, orginale ...
-
Neoficialaj vortoj uzataj en la Vortaro Oficiala
Kiel konate la vortoj uzataj en difinoj de vortoj oficialigotaj, ne aŭtomate ankaŭ fariĝas oficialaj. Tiuj "kaŝitaj" vortoj estas relative oftaj en OA 8 (1974), ĉar la difinoj estis simple transprenitaj el PIV 1970 ...
-
Propraj nomoj en la Oficialaj Aldonoj
Liston de la propraj nomoj en la Fundamento mi jam publikigis . Jen la daŭrigo, nome ĉiuj propraj nomoj troveblaj en la Oficialaj Aldonoj.
-
La Deka Oficiala Aldono - unua tasko: ordigi
Ĉiuj OA devas unue ordigi kaj sistemigi la jam ekzistantan vort-trezoron de la Fundamento kaj de la antaŭaj Aldonoj. Jen kelkaj indikoj por onta OA 10 ....
-
Deveno de la radikoj en la Naŭa Oficiala Aldono
La Etimologia Vortaro (EV) de Ebbe Vilborg detale klarigas la devenon de la ĉ. 5000 elementoj en la Fundamento kaj la Unua ĝis Oka Aldonoj. Jen prepara samspeca studo pri la elementoj de OA 9 (literoj A-K) ...
-
Pisi kaj feki: La Naŭa Oficiala Aldono de 2007
Supraĵe rigardita, OA 9 estas terminareto de iom pli ol 200 radikoj pri ĉio, kio eniras kaj forlasas la homan korpon sub la umbiliko, kun speciala atento pri vulgara lingvaĵo. Kaj krome? ...
-
Elementoj de la Deka Oficiala Aldono
OA 10 ne jam ekzistas, sed ĝia centra temo estas facile divenebla: nomoj de personoj, familioj, urboj, riveroj, lagoj, montoj kaj ĉiuspecaj aliaj t.n. toponimoj ...
-
Kunmetitaj vortoj en la Naŭa Oficiala Aldono
Per OA 9 de 2007 la Akademio oficialigis, t.e. aldonis al la Vortaro Oficiala , ne nur 209 lingvo-elementojn, sed ankaŭ kelkajn kunmetaĵojn. Jen la kompleta listo. ...
-
Slipo kaj bremso
En 1934 kaj 1935 respektive aperis la Kvina kaj Sesa Oficialaj Aldonoj (OA 5-6). Slipo kaj bremso estas el OA 5. Pri unu ne estas dubo pri ĝia oficialeco, pri la alia tamen ja ...
-
Tra la lando de sultanoj
Por bone kompreni zamenhofan Esperanton utilas iom koni la 1-an Oficialan Aldonon (OA 1909) al la Universala Vortaro (UV 1893). ...
-
Ĉu "specio" estas oficiala vorto?
Ni jam ofte parolis pri la "kaŝitaj vortoj" de la Fundamento, t.e. tiuj vortoj, kiuj ne troveblas en la alfabeta vic-ordo de la Universala Vortaro, sed en aliaj partoj, precipe en la Ekzercaro. Io simila ankaŭ ekzistas en tiuj Oficialaj Aldonoj (OA), kiuj ne nur tradukas vortojn, sed difinas ilin en Esperanto ...