La ĝis nun indikitaj fontoj estas
[Bat 1891] - La Batalo de l'Vivo, trad. Z. el Dickens en E-isto 1891
[EG 1904] - Jürgensen, Esperanto-Germana, 1-a eld. 1904.
[GE 1906] - Zamenhof, Germana-Esperanto, 2-a eld. 1906.
[EG 1907] - Jürgensen, Esperanto-Germana, 2-a eld. 1907
[ER 1911] - Zamenhof, Esperanto-Rusa, 1911.
[EV 1923] - Wüster, Enciklopedia Vortaro A-K, 1923-1929.
[Fab I] - Fabeloj trad. Z. el Andersen, vol. I.
[PV 1930] - 1-a eld. de la Plena Vortaro, 1930.
[Butin 1952] - Butin, Sommer. Wörterbuch Esperanto-Deutsch, [1952]
[GD 1955] - Wahringien, Grand Dictionaire Esperanto-Franca, preta 1955, aperita 1956.
[PIV 1970] - 1-a eld. de PIV 1970.
[PIVS 1987] - Suplemento de 1987 al PIV 1970.
[GWED 1999] - Krause, Granda Vortaro Esperanto-Germana, 1999.
[PIV 2002] - 2-a eld. de PIV 2002.
Kiel vi vidas, plej multaj radikoj en OA 9 estas malnovaj, kelkaj eĉ malnovegaj, nome jam el 1891 (brit-, kastanjet-). Aliaj kiel ekz. la mon-unuo "eŭro", kiu estis kreita en 1999, estas relative novaj. Pri kelkaj devenoj vi eble same miras kiel mi: Asbesto neniel estas moderna, sed jam el 1907, ekologio trovebla jam en 1923 (!).
adrenalin/o. [EV 1923] [PIV 1970].
agres/i. [PIV 1970].
aidos/o. [PIVS 1987] aideso {kun –e-}.
akupunkturo. [EV 1923] akupunktur-i. [PIV 1970].
alergi/o. [PIV 1970].
algoritm/o. [Butin 1952] Algorithmus, methodisches Rechenverfahren. [GWED 1999].
ameb/o. [EV 1923] [PV 1930]
amend/i. [EV 1923] [PV 1930] amendo = amendamento.
anĉ/o. [EV 1923] anĉ-o = langeto 2. [PV 1930]
Antarkt/o. [EG 1907] antarkt-a, antarktisch.
antibiotik/o. [PIV 1970].
anus/o. [EG 1907] After.
aperitiv/o. [EV 1923] aperitiv-o (med) (er)öffnendes Mittel, Aperitivum, bes. = laksilo. apertiv-o = apetitigilo (bes. als Getränk). [PV 1930].
are/o. [EG 1907] Flächeninhalt.
Arkt/o. [EG 1907] arkt-a, arktisch.
asbest/o. [EG 1907] Asbest.
aspirin/o. [EV 1923] [PIV 1970].
avokad/o. [PIV 1970].
banked/o. [EV 1923] {alia senco: Bankett, Wallbank, t.e. la platfono malantaŭ defenda muro en fortifikaĵo, sur kiu la defendantoj staras}. [PV 1930].
baskul/o 1 [PIV 1970]. 2 [PIV 1970]. 3 Cirkvito, meĥanismo k.s., kiu analoge al baskulo 1 povas alterni inter du statoj.
beletr/o. [PV 1930] beletro = beletristiko.
bemol/o. [EV 1923] (malaltigilo, Gegens. dieso), mus. Be, Erniedrigungszeichen. [PV 1930].
beton/o. [ER 1911].
bit/o. [PIVS 1987]. Rim.: Homonime kun la mar-afera termino bit-o [EV 1923] [PV 1930] ktp.
bit/ok/o. [PIVS 1987] sinonimo: bajto.
bizon/o. [GV 1923] = bubalo 3. [PV 1930].
bluf/i. [GV 1923] [PV 1930].
boac/o. [PV 1930]. boaco = norda cervo (rangifer).
bradip/o. [Fab I, 80] Ni, homoj, konas ja preskaŭ ĉiuj la rapidecon de la vaporforta veturado, ... . Sed ĉi tiu flugado estas kiel la irado de la besto nomata bradipo aŭ kiel ŝoviĝado de limako en komparo kun la rapideco de la radio de lumo. [GV 1923] bradipod-o. (gm. für bradipodoido), zool. Faultier, Ai; vgl. megaterio, akeo u. d. F. brankipodo, brankiopodo, dazipodo, dipodo, lagopodo.
brit/o 1 [EG 1] [EG 2] Brite. 2 [?] 1. Brit/uj/o 1 Insulo en Eŭropo, inter Francujo kaj Irlando. 2 [Bat 1891] Benjamin Britain - nomata iafoje Malgrand-Britain por diferenco de Grand-Britujo (Great Britain). [EG 1] [EG 2] Britannien.
brokol/o. [EV 1923] [PV 1930].
burokrat/o 1 [EV 1923] [PV 1930]. burokrat/ar/o. [EV 1923] [PV 1930]. burokrat/ism/o [EV 1923]
cic/o. [Butin 1952] (enkondukita de Kalocsay) (= mampinto) Brustwarze; Zitze. [PIV 1970].
cirkumcid/i. [ER 1911].
ĉampion/o. [EV 1923] {senco kiel en OA 9}. [PV 1930] 1 Porbatalanto de partio, doktrino, societo kc. 2 Venkinto en sportkonkurso, rekordulo.
ĉasi/o. [EV 1923] [PV 1930].
ĉimpanz/o. [EV 1923] [PIV 1970].
ĉin/o [EV 1923] [PIV 1970]. Ĉin/uj/o [EV 1923] [PIV 1970]. - Rim.: Antaŭe ĥin-o kaj Ĥin-uj-o, ekz. en [GE 2].
defi/i. [OA 9] Inviti aŭ provoki al batalo, konkurso k.s. prezentante sin mem kiel kontraŭulon: defii boksan ĉampionon; defii iun batali; defii iun je/al batalo; defii amikon ŝakludi; (figure) ŝakludo defias la intelekton. — [GE 1906, 223] trotzen (herausfordern) [EV 1923] 1. = provoki. 2. = spiti, maltimi, maleviti.
delt/o [OA 9] 1 La kvara litero de la greka alfabeto: Δ, δ. 2 Pli-malpli triangula ebenaĵo, kiu estas formita el materialo alportita de la akvofluo, kaj tra kiu disbranĉiĝas rivero ĉe sia enfluo en maron aŭ lagon. — [EG 1907] Delta.
demografi/o [OA 9] 1 Scienco pri la konsisto de la loĝantaro kaj pri ĝia evoluo. 2 Informoj pri la nombro, konsisto kaj loka distribuo de la loĝantaro, kaj pri tendencoj de ilia evoluo: demografio de la urboj; demografio de la kamparaj regionoj. — [EV 1923] [PIV 1970].
detektiv/o [OA 9] 1 Polica esploristo, kies tasko estas eltrovi la faktojn pri krimoj. 2 Privata esploristo, kiu provas eltrovi la faktojn pri krimoj aŭ aliaj aferoj, ekz. komisie de privatulo. — [EG 1907] Geheimpolizist {(ark.), en 2012 pli kutima: Detektiv}.
dies/o. [OA 9] Muziknota kromsigno, kiu montras altigon de tono: ♯. {MUZ} — [EV 1923] (altigilo 2, Gegens. bemolo), mus. Kreuz, Erhöhungszeichen (♯).
diskriminaci/i. [OA 9] Oficiale aŭ efektive fari distingon inter personoj, tiel ke oni rifuzas al parto el ili rajton, kiun oni donas al aliaj el ili: diskriminacii eksterlandanojn; diskriminacii malplimulton; diskriminaciata popolo. — [PIV 1970] {tie baze substantiva}.
● diskriminaci/o. [OA 9] Ago diskriminacii: rasa diskriminacio; seksa diskriminacio; diskriminacio kontraŭ virinoj; diskriminacio laŭ aĝo; pozitiva diskriminacio. — [PIV 1970].
dizert/i. [OA 9] Fuĝi el militservo kun intenco ne plu reveni al ĝi: la soldatoj dizertis. — [EV 1923] [PV 1930].
drast/a. [OA 9] Fortege, malmilde, rapide, radikale efikanta: drasta medikamento; drasta ŝanĝo; drasta kresko; drasta esprimo; drasta kontrasto (= kreanta fortan impreson). — [EG 1904] [EG 1907] drastisch, stark wirkend.
driv/i [OA 9] 1 Flosi laŭ la puŝo de akvofluo aŭ vento (senstire, en alia direkto ol intencite, sen klara direkto): la ŝipo drivis pro motordifekto. 2 Deflankiĝi de la intencita direkto pro puŝo de vento aŭ akvofluo: la kuglo drivis pro la forta vento, kaj tial ĝi ne trafis la celon. — [EV 1923] [PV 1930].
● driv/o [OA 9] 1 Ago drivi. 2 Malrapida ŝanĝiĝado aŭ moviĝado en ia sistemo (sen klara celo aŭ direkto): kontinenta drivo; lingva drivo. — [EV 1923].
ekologi/o [OA 9] 1 Reciprokaj influoj inter vivantaj organismoj kaj ties natura medio. 2 Scienco pri ekologio 1. — [EV 1923] bot. u. zool. Ökologie, Biologie, Lehre v. der Lebensweise (v. den Beziehungen der Lebewesen zur unbelebten und belebten Natur).
etiked/o. [OA 9] Peco de papero aŭ alia materialo kun aŭ por surskribo, alfiksita aŭ alfiksebla sur aŭ al io, por montri enhavon, specon, adreson ktp. — [PV 1930] etikedo = etiketo 3, Karteto, fiksita sur sur objekto, por montri la enhavon, prezon, destinon, adreson ktp. Rim.: Antaŭe etiket-o [OA 3.2], ekz. en [EV 1923] 2. (surpapereto) Etikett, (Aufschrift‑) Zettel, (surskribaĵo) Aufschrift.
etn/o. [OA 9] Gento. Historie estiĝinta homgrupo, kies vivmanieron karakterizas komunaj trajtoj kulturaj, civilizaciaj aŭ religiaj, kaj kiu konscias pri tiu komuneco. (Komunaj lingvo, lando aŭ socipolitika strukturo estas ofta, sed ne nepra trajto de etno. Kontraste al gento, etno ne insistas pri deveno de komunaj prauloj, fikciaj aŭ realaj.) — [PIV 1970].
etnologi/o. [OA 9] Scienco pri la homaj etnoj kaj iliaj diferencoj (uzanta faktojn kolektitajn per etnografio); socia kaj kultura antropologio. — [EG 1907] Ethnologie.
etos/o. [OA 9] Reganta humoro aŭ spirita atmosfero kreata de ĉeestantaj homoj, ĉirkaŭaĵo, cirkonstancoj aŭ artaĵo: la etoso en la oficejo estas streĉa; la spektaklo/muziko kreis agrablan etoson. — [GD 1955] atmosphère (f), climat (f), ambiance. [PIV 1970].
eŭfemism/o. [OA 9] Evitvorto, evitesprimo. Vorto aŭ esprimo uzata por mildeco anstataŭ diraĵo, kiu povas esti rigardata kiel tro kruda, tro malagrabla, tro sankta aŭ simile: “kuŝi” estas eŭfemismo por “seksumi”; “etna purigado” estas eŭfemismo por “popolmurdo”; la vorto “necesejo” estas eŭfemismo. — [EG 1907] Euphemismus.
eŭkalipt/o. [OA 9] Ĉiamverda rapidkreska arbo indiĝena en Aŭstralio, kun tre alta trunko kaj kun folioj enhavantaj oleon fortodoran kaj seninfektigan, kreskigata por medikamenta kaj papera industrioj. (Eucalyptus.) — [EV 1923] [PV 1930].
eŭr/o. [OA 9] Monunuo de Eŭropa Unio: centono de eŭro estas cendo; ĝi kostas dek eŭrojn kaj kvindek cendojn. — [PIV 2002]. {la mono ekzistas nur de 1999; antaŭe ankaŭ eŭro-o}
Se vi interesiĝas pri la listo, bv. skribi al mi.
PV 1930 kaj PIV 1970 multe (sed nur malhoneste kaŝe) ĉerpis el la Enciklopedia Vortaro Esperanto-Germana de Eugen Wüster, verkita inter 1918 kaj 1920 kaj publikigita en kvar liver-partoj de 1923. Ankaŭ vortoj kiel adrenalin-, akupunktur-, ameb-, anĉ- do ekzistas jam de la komenco de la 1920-aj jaroj.
Daŭrigota ...
bradip/oZ, bradipodo ♉ G. (Bradypus) de S-Amerikaj mamuloj el la ordo de ksenartroj, kun tre longaj membroj, trifingraj k fortaj ungegoj, kiuj vivas pendante k malrapide grimpante sub arbobranĉoj.
bradipedoj. Fam. (Bradypodidae) de ksenartroj, al kiu apartenas bradipo k unaŭo.
Klartekste: Z en Fabeloj I, do en literatura traduko, spontanee kreis "bradipo" kiel simbolo de malrapideco. Wüster en 1923 sistemigis la tutan kampon kun indikoj de similaj bestoj, ĉiuj je -odo. Sendepende, ĉu bradipo aŭ bradipodo estas pli "bona", la ago-maniero de la Ak. kontraŭas ĉiujn plej bazajn regulojn de terminologio. *Neniam* oni elprenas unu elementon, sen rigardi ankaŭ la najbarajn, ĉefe se oni ne estas fakulo pri la koncerna fako (tie ĉi zoologio). Almenaŭ oni klarigu la decidon, por ke la "popolo" vidu, ke oni eĉ nur ekkonis la demandon.
Plie tute ne ekzistis urĝo, hake decidi la "brulantan" konflikton inter la (unu-foja) literatura bradipo kaj la faka bradipodo. Ili harmonie kunvivas de 90 jaroj. Ĉu vere neniu el la t.n. Ak-uloj posedas kaj konsultas EV-on? Nekredeble!
Kiel vi facile vidas, temas ĉefe pri traduko de la Enciklopedia Vortaro de Wüster de 1923-1929.
Ankaŭ la ĉefa temo fariĝas pli kaj pli klara: La kategorieco de vortoj kiel defi-i / defi-o, diskriminaci-i / diskriminaci-o (ŝanĝo kompare al PIV 1970), dizert-i / dizert-o, driv-i / driv-o (kaj sekvos ankoraŭ farĉ-i / farĉ-o k.a.).
Do ne temas nur pri la pisi-kaj-feki-OA (pri kio la malbona onklo tiom pubere-fiere trumpetis), sed ĉefe pri la prikategoria OA (kio ja estas serioza temo).
"etno" estas redukto de la zamenhofaj kaj oficialaj etnologio (de 1907) kaj etnografio (el la vortaro Esperanto-Franca de De Beaufront, antaŭvorto de 1899). Ĉu la fajna diferenco al la F-ta gento en praktiko vere estos farata, ŝajnas duba. Por multaj homoj, ĝi probable estas simpla sinonimo de gento.
"eŭfenismo" jam trovebla en la germanaj vortaroj de Z. en 1907. Sed kial neniu redukto tie ĉi al eŭfem-a -> eŭfem-ism-o, ekz. delikate eŭfema parol-maniero, "krute kaj maleŭfeme li komentaĉis: elfurzis li sian lastan spiron".
Sign-in to write a comment.