DECIDOJ

Artikolo 1. Korektoj kaj konkretigoj de la Vortaro Oficiala


§ 1. Majuskloj kaj minuskloj en OA 3, OA 4, OA 5 kaj OA 6

(1) Ĉiuj kap-vortoj (titoloj de vortaraj artikoloj) oficialigitaj per la Tria, Kvara, Kvina kaj Sesa Oficialaj Aldonoj estas ŝanĝitaj al skribo nur per minuskloj, escepte de la kap-vortoj listigitaj en alineo 2.

(2) Gardas vort-komencan majusklon jenaj kap-vortoj:
1. Amor-o Z, [OA 4] (myth.) dieu de l’Amour, Cupidon, Eros | God of Love, Cupid | Liebesgott, Amor | {it} amore, Cupido | {es} Amor (mit.), Cupido | {pt} Amor {ankaŭ: Cupido, Eros} | {ca} Cupidó {legu: Cupido}. {MIT} — [Einstein 1888] [GE 1904].

2.
Eminenc’ [OA 3.2] Eminence (title) | Eminence (titre) | Eminenz | {es} Eminencia | {pt} Eminencia {legu: Eminência} | {it} Eminenza | {pl} --- {traduko mankas}. — [EG 1907].

§ 2. Enmeto de disigo-strekoj en vortoj oficialigitaj per OA 5, OA 6 kaj OA 8

En ĉiujn kap-vortojn (titolojn de vortaraj artikoloj) oficialigitaj per la Kvina kaj Sesa Oficialaj Aldonoj kaj per la listoj de landoj kaj landanoj de la Oka Aldono estas enmetitaj oblikvaj disigo-strekoj (/) inter vort-radiko kaj la finaĵo (vokaloj /a, /e, /i kaj /o, indikantaj la vort-klasojn).

§ 3. Korekto de pres-eraroj en OA 1, OA 2 kaj OA 3

Estas
korektitaj la sekvaj pres-eraroj:

1. La vortara artikolo
kompan’ [OA 1] composer (mus.) | compose | komponieren | компонировать | komponować.

ricevas la formon
kompon’ composer (mus.) | compose | komponieren | компонировать | komponować.

2. La vortara artikolo nim-bo [OA 2.1] ricevas la formon nimb-o [OA 2.1].

3. La vortara artikolo
Speculaci’ [OA 3.2] speculation | spéculation (commerce, finance) | Spekulation | {es} especulacion {legu: especulación} | especulaçao {legu: especulação} | {it} speculazione | spekulacja.

ricevas la formon
Spekulaci’ [OA 3.2] speculation | spéculation (commerce, finance) | Spekulation | {es} especulacion {legu: especulación} | especulaçao {legu: especulação} | {it} speculazione | spekulacja


MOTIVOJ

Artikolo 1. Korektoj kaj konkretigoj de la Vortaro Oficiala

§ 1 Majuskloj kaj minuskloj en OA 3, OA 4, OA 5 kaj OA 6

1. Celo de la decido estas unuecigi la prezento-manierojn de kap-vortoj (titoloj de vortaraj artikoloj) en la Vortaro Oficiala, sen ŝanĝi ion enhave.

2. OA 3 kaj OA 4 uzas grafikan prezenton, laŭ kiu la unua litero de ĉiu kap-vorto estas skribita majuskle laŭ jenaj modeloj:

Abdik’ [OA 3.1] to abdicate | abdiquer | dem Throne entsagen, abdanken | {es} abdicar | {pt} abdicar | {it} abdicare | abdykowac {legu: abdykować} | (demeti la reĝecon).

Abiturient-o, [OA 4] élève ayant terminé ses études secondaires, bachelier | top-form boy in secondary school, who obtained his leaving-certificate examination | Abiturient | {it} studente secondario che ha superato l’esame di maturita | {es} bachiller | {pt} bacharel {malofta, en 2012 pli kutima: pré-universitário} | {ca} batxiller | mezgrada lernanto, kiu finis la gimnazian kursaron, sukcese plenuminte la koncernan ekzamenon.

3. OA 5 kaj OA 6 uzas grafikan prezenton, laŭ kiu ĉiuj literoj de ĉiu kap-vorto estas skribitaj majuskle laŭ jenaj modeloj:

AVIADO [OA 5.2] (Aera navigacio). Arto aerveturadi per aparatoj pli pezaj ol aero | aviation | aviation | Fliegerei, Flugwesen | aviación | {it} aviazione | awjacja.

ANGORO [OA 6.1] 1-e: Malsaneca sento de sufoko kun korpremateco; 2-e: Sento de sufoko, kaŭzata de timego, maltrankvileco | {en} anguish | {fr} angoisse | {de} (Quälende, Herzens-, Todes-) Angst | {es} angustia | {it} angoscia | {pl} duszność, tesknota.

4. Kontraste al OA 3, 4, 5 kaj 6, UV, OA 8 kaj 9 uzas vort-komencajn majusklojn por distingi iujn vort-klasojn dis de vortoj de la ĝenerala vorto-stoko. Majuskle skribitaj estas inter alie kaj precipe propraj nomoj de personoj, landoj, urboj, iuj religiaj festoj kaj aliaj vort-klasoj. En OA 1, 2 kaj 7 ne troveblas ekzemploj. Jen kelkaj malmultaj ekzemploj de vortoj majuskle skribitaj en

a. UV

Anunciaci’ - Annonciation de la Vierge | Annunciation | Verkündigung Mariä | Благовѣщеніе | Zwiastowanie.

Mesi’ - Messie | Messiah | Messias | Мессія | Messyasz {RELI}.

k.a.

b. OA 8

multaj toponimoj, ekzemple Afriko, Alĝerio k.t.p.

c. OA 9

la toponimoj Antarkto kaj Arkto.

5. Rekomendon pri la uzo de minuskloj kaj majuskoj ambaŭ prezento-manieroj de OA 3 kaj 4 kaj OA 5 kaj 6 respektive, ne enhavas. Tio evidentiĝas el la duoblaj formoj de la tipo Arĥaik’ arkaik’:

Arĥaik’ arkaik’ [OA 3.2] {en} archaic | {fr} archaïque | {de} altertümlich {2012: archaisch, veraltet} | {es} arcaico | {pt} archaico | {it} arcaico | --- {pola traduko mankas}. — [EG 2] (malnoviĝinta) veraltet.

Simile Arĥeolog’, arkeolog’ [OA 3.2], Arĥipelag’, arkipelag’ k.a.

La variaĵoj kun –k- en la dua pozicio estas skribitaj per komenc-literaj minuskloj. El tio sekvas, ke la kialo por majusklo ĉe la formoj kun -ĥ- estas nur, ke ili staras ĉe la komenco de la vortara artikolo.

Ambaŭ formoj de grafika prezento ne plu estas kutimaj en modernaj vortaroj. En la (pli oportuna) formo kun komenca minusklo la vortoj estas notitaj en la Universala Vortaro, en Plena Ilustrita Vortaro de 2005 kaj en ĉiuj gvidaj nacilingvaj Esperanto-vortaroj modernaj.

6. Heziti oni povas pri la vortara artikolo

Zefir-o, [OA 4] zéphyr | zephyr | Zefir {2012: Zephir aŭ Zephyr (poezia, ark.)}, lauer Wind | {it} zefiro | {es} céfiro | {pt} zéfiro | {ca} zéfir {legu: zèfir} | agrabla milda venteto. {METEO}

Etimologie ĝi devenas de la nomo de la malnov-greka
dio de la okcidenta vento, Zefiro. La Vortaro Oficiala tamen skribas ĉiujn vento-specojn minuskle:

ŝtormo [OA 9], tempesto [OA 8], uragano [OA 1].

Pliaj ekzemploj ekster la Vortaro Oficiala, sed troveblaj en PIV 2005 estas:

alizeo, brizo, ĥamsino, mistralo, musono, samumo, tajfuno, tramontano,

7. La decido pri normaligo de la uzo de minuskloj kaj majuskloj enhave nenion ŝanĝas, sed kontribuas al unueca prezento de la Vortaro Oficiala, alproksimigante ĝin al la prezento-maniero en la Universala Vortaro.

§
2. Enmeto de disigo-strekoj en vortoj oficialigitaj per OA 5, OA 6 kaj OA 8

1. Celo de la decido estas unuecigi la prezento-manierojn de kap-vortoj (titoloj de vortaraj artikoloj) en la Vortaro Oficiala, sen ŝanĝi ion enhave.

2. VO malsame prezentas la kombinojn el radiko kaj finaĵo (vokalo, indikanta la vort-kategorion per a, e, i aŭ o), nome:

UV: radiko – apostrofo – neniu finaĵo

FE: radiko – neniu disigilo – finaĵo

OA 1: kiel UV (apostrofo - neniu finaĵo)

OA 2: radiko – vertikala streketo – finaĵo

OA 3: kiel UV kaj OA 1

OA 4: kiel OA 2

OA 5 kaj OA 6: kiel FE (neniu disigilo)

OA 7: kiel UV (neniu finaĵo)

OA 8 – listo kun difinoj: radiko – oblikva streko – finaĵo

OA 8 - listo de landoj kaj landanoj: kiel FE, OA 5 kaj 6 (neniu disigilo)

OA 9: radiko – oblikva streko - finaĵo

3. La enmeto de oblikva streko alproksimiĝas la formalan prezento-manieron al tiu en OA 9, PIV 2005 kaj multaj modernaj naciaj vortaroj de Esperanto, sen ŝanĝi ion enhave. Precipe ne estas aldonitaj vort-kategoriaj indikiloj, kie ili mankas en VO, nek estas ŝanĝitaj disigilo, kie ili jam ekzistas en VO.

4. Per la decidoj de paragrafoj 1 kaj 2, la cititaj ekzemploj estonte tekstas jene en la Vortaro Oficiala:

abdik’ [OA 3.1] to abdicate | abdiquer | dem Throne entsagen, abdanken | {es} abdicar | {pt} abdicar | {it} abdicare | {pl} abdykowac {legu: abdykować} | (demeti la reĝecon).

abiturient-o, [OA 4] élève ayant terminé ses études secondaires, bachelier | top-form boy in secondary school, who obtained his leaving-certificate examination | Abiturient | {it} studente secondario che ha superato l’esame di maturita | {es} bachiller | {pt} bacharel {malofta, en 2012 pli kutima: pré-universitário} | {ca} batxiller | mezgrada lernanto, kiu finis la gimnazian kursaron, sukcese plenuminte la koncernan ekzamenon.

aviad/o [OA 5.2] (Aera navigacio). Arto aerveturadi per aparatoj pli pezaj ol aero | aviation | aviation | Fliegerei, Flugwesen | aviación | {it} aviazione | awjacja.

angor/o [OA 6.1] 1-e: Malsaneca sento de sufoko kun korpremateco; 2-e: Sento de sufoko, kaŭzata de timego, maltrankvileco | {en} anguish | {fr} angoisse | {de} (Quälende, Herzens-, Todes-) Angst | {es} angustia | {it} angoscia | {pl} duszność, tesknota.

arĥaik’ arkaik’ [OA 3.2] {en} archaic | {fr} archaïque | {de} altertümlich {2012: archaisch, veraltet} | {es} arcaico | {pt} archaico | {it} arcaico | --- {pola traduko mankas}. — [EG 2] (malnoviĝinta) veraltet.

Analoge arĥeolog’, arkeolog’ [OA 3.2], arĥipelag’, arkipelag’ k.t.p.

§ 3. Korekto de pres-eraroj en OA 1, OA 2 kaj OA 3

1. Celo de la decido estas korekti tri delonge konatajn, sendubajn pres-erarojn troveblajn en la oficialaj tekstoj de OA 1, OA 2 kaj OA 3, sen ŝanĝi ion enhave.

2. Temas pri kompan' kun malĝusta -a- anstataŭ ĝusta kompon' kun -o-, kiel ĝin havas ĉiuj kvin referenc-lingvoj kaj la unua vortara fonto de la vorto, nome la vortaro Esperanto-germana de Jürgensen kaj Zamenhof, 2-a eld. 1907:
kompon-o Komposition, ~i komponieren.

3. Temas krome pri la malĝusta nim-bo, formo ne ebla en Esperanto, anstataŭ la celita kaj ĝusta nimb-o.

4. Temas fine pri la malĝusta speculaci' kun erara -c- anstataŭ la celita kaj nure ĝusta spekulaci' kun -k-, kiel ĝi estas trovebla en la samdevena spekulativ' [OA 3] kaj en la unua vortara fonto de la vorto, nome en la vortaro Rusa-Internacia de Zamenhof 1889.

5. La Akademio konscias kaj atentigas, ke en la tradukoj de multaj vortoj en diversaj OA troveblas multaj pliaj pres-eraroj, ĉu pro mankantaj tipoj en la tiamaj presejoj, ĉu pro ŝanĝitaj ortografiaj reguloj en la referenc-lingvoj, ĉu pro aliaj kialoj. La Akademio tamen provizore lasas ilin senŝanĝe tiel, kiel ili aperas en la oficialaj dokumentoj. Detalajn indikojn pri la tradukoj al la referenc-lingvoj oni trovas en Komentario pri la Vortaro Oficiala.