OA 9 fiksas la signifojn per difinoj nur en Esperanto. Sola ekster-esperanta referenc-lingvo estas la scienca latina ĉe iuj plantoj kaj bestoj (ekz. bizon/o - Bison bison, Bison bonasus.). OA 8 de 1974 jam faris simile (nome ĝi kopiis la difinojn el PIV 1970), sed krome aldonis tradukojn al angla, franca, germana, hispana kaj portugala. Dum en OA 8 svarmas vortoj uzataj en la difinoj, kiuj mem ne apartenas al la Vortaro Oficiala (VO), OA 9 sukcesis uzi nur Fundamentajn kaj Oficialajn vortojn, krom kelkajn proprajn nomojn, ekzemple Eŭklid/o en la difino de algoritm/o, Mate/o ĉe mate/o k.a.

Jen kelkaj subumbilikaĵoj:
anuso, cirkumcidi, feki, furzi, klitoro, kondomo, menstrui, orgasmo, peniso, pisi, prostato, pubo, pubosto, vagino, vulvo.

Jen kelkaj bestoj:
amebo, bizono, boaco, bradipo, ĉimpanzo, kanguruo, ..., polpo ktp.

Jen kelkaj arbustoj kaj iliaj fruktoj:
avokado, ..., mandarino, mango, manioko, mateo ...

Jen iom el la relative granda senco-kampo de sano, medicino, sana nutrado:
adrenalino, aidoso, akupunkturo, alergio, antibiotiko, aspirino, .., geno, hormono, insulino, kancero, kramfo, ...

Jen ankoraŭ iom el komputado, muziko (bemolo, dieso, ĵazo, saksofono), kuirejo (farĉo, majonezo, pico, vodko), gramatiko (ikso, ipsilono, kuo, majusklo, minusklo), tekniko (ĉasio, framo, karoserio), kaj kelkaj aliaj fakoj. Oficialaj nun ankaŭ brito, ĉino, Israelo kaj japano (!).

De kie venas la vortoj? Surprize multaj estas el la "germanaj vortaroj" de Jürgensen, kiujn redaktis Zamenhof (Esperanto-Germana 1-a eld. 1904, 2-a eld. 1907, EG 1 kaj EG 2):

antarkta, areo, asbesto, delto, detektivo, drasta, etnologio, eŭfemismo, grafikaĵo, japano, ĵokeo, kalcio, kodo, koheri, kompakta ktp.

EG 2 de 1907 probable estas la vortaro, kies enhavo plej multe fariĝis Oficiala. Preskaŭ la tuta OA 2 kun nur malmultaj esceptoj estas prenita el ĝi, same multaj vortoj en OA 3, 4, 6, 8 kaj - kiel ni ĵus vidis - 9. Kaj tamen daŭre restas multaj oficialindaj vortoj en EG 2, ekz. islam-o (!), skoto k.m.a. Nur rande, sed eble amuze: EG 1 de 1904 enhavas listeton de seks-rilataj vortoj, kiujn forstrekis EG 2 de 1907, puritane "deciginte" la unuan eldonon. La plej konata ekzemplo estas "orgasmo", kiun oni ja havis en 1904, sed ne plu en 1907. Necesis atendi cent jarojn ĝis 2007 por fine havi "oficialan" orgasmon.

Pli novaj fontoj kompreneble ekzistas por aferoj, kiuj ne jam ekzistis en 1907: aidoso, aspirino, bito, Israelo, kibuco, radaro, skolto, ktp. Kelkajn ekzemplojn vd. tie ĉi.

Gramatike vortoj kiel pisi kaj feki, foti kaj diskriminacii (kaj aliaj OA 9-aĵoj) starigas la demandon pri la ĝusta vort-kategorio (ĉu verboj, ĉu substantivoj?), la konata kaj multe disputita paki/pako-problemo. Evidente tio estas unu el la fokusoj de OA 9.

En la difinoj OA 9 diskrete pledas por gardi la majusklan skribon ĉe derivaĵoj de propraj nomoj, vd. ekz.:
la Eŭklida algoritmo (do ne "la eŭklida algoritmo"), Antarkta klimato, glacio (do ne "antarkta" kiel en EG 2), eldono de Korano kun komentaro (en UV minuskle korano, en la Rusa-Internacia - RE 1889 - majuskle Korano) [1], Sud-Amerika mamulo (ĉu sudamerika, sud-amerika?), Ruslanda kampanjo de la Granda Armeo (ĉu ruslanda kampanjo?) ktp.

Kompreneble ekzistas argumentoj por tio, eĉ el la Fundamento, sed eble oni devus iom motivigi la decidon kaj ne simple "kaŝe" kontrabandi ĝin kontraŭ la pli disvastigita uzo de minuskloj en tiuj kazoj.

Maltro klariga OA 9 ankaŭ estas pri aliaj aspektoj, precipe kie ĝi oficialigas (preskaŭ) paralelajn formojn: beletro - beletristiko [OA 1]; komentaro - komentario [UV]; pisi - urini [UV] k.a. Oni deziras pli eksplicitajn klarigojn, kiam uzi jen tiun, jen alian formon. OA 8 ŝajnas al mi pli modela pri dezirindaj klarigoj.

La granda "ordiga" OA 7 kaj ankaŭ OA 8 jam faris iun ordon inter la paroj fako - fakulo. Nun OA 9 kreas novan malordon: La fakon ekologio ĝi havas, sed ne la fakulon ekologo; etnologio jes, etnologo ne; demografio ja, demografo mankas same kiel ideologo. Ĉu ni el tio konkludu, ke ni parolu pri demografi-ist-o, ekologi-ist-o, etnologi-ist-o kaj ideologi-ist-o?

Preskaŭ jam pedantaĵoj (sed pri tio ja temas en OA) estas etaĵoj kiel uzo de "..." anstataŭ "k.t.p." aŭ la nuntempe nekutima indiko de jaro per "en la jaro 1812a" laŭ la slava kutimo anstataŭ simple "en la jaro 1812" (ĉe kampanjo, kp. tamen FE 12.19: "Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua", frazo, kiun transprenis FE el la Dua Libro de 1888, p. 18).

OA 9 ne uzis la eblecon korekti mallertaĵojn en VO, kiel ekzemple la misaj difinoj en OA 7 de la tipo "Vaŝington' (vira nomo)" - kompreneble la nomo ne havas sekson. Kion oni celis, estas io kia "familia nomo, i.a. de Georgo Vaŝingtono ktp.").

Resumo: 207 radikoj en 23 jaroj inter 1974 kaj 2007 faras averaĝe po unu dum jaro. Ĉio tio laŭ mi ne invitas al senspiraj huraoj. Sed nun, kiel ni diras en Esperanto: à vous la parole!

------

[1] La t.n. Akademia Vortaro erarigas pri tiu punkto. Kiel bazformo ĝi donas majusklan "Koran/o", sed fakte UV havas minusklan "koran'" (same minuskla bibli' [OA 1]).