En sia Akademia funkcio Grosjean-Maupin (GM) preparis la Kvaran Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro, do al la Fundamento (OA 4, 1929).

Ĝis la refondiĝo de la Akademio (AdE) en 1948 ekzistis duŝtupa sistemo de oficialigo: AdE estis nura "Supera Komisio" de ĉ. 15 membroj de la Lingva Komitato (LK) de pli ol 100 membroj. AdE preparis oficialajn decidojn, kiuj poste estis submetita al la pleno de LK por aprobo. Se triono de LK rifuzis proponon, ĝi reiris al AdE por denova konsidero. Se malaproba triono ne estis atingita, decido fariĝis oficiala. En tiu okazo ĝi reiris al la komuna estraro de LK kaj AdE por publikigo. Per ĝi decido, ĉefe do Oficialaj Aldonoj, ekvalidis.

Grosjean-Maupin simple ignoris tiujn regulojn de la tiama statuto. En Oficiala Bulteno li skribis:

"Granda plimulto da L. K.-anoj aprobis la tutan liston proponitan por la Kvara Aldono. Ni do rajtus rigardi ĝin kiel regule oficialigitan.

Tamen, ĉar mi [GM] opinias, ke, precipe en lingvaj aferoj estas pli saĝe ne nur nombri sed ankaŭ pesi la voĉojn, mi senhezite preferis, pro konsidero kaj estimo al la kolegoj, kiuj komunikis al mi trafajn rimarkojn kaj kritikojn, tute forstreki sufiĉe multajn radikojn, pri kies taŭgeco aŭ formo oni povas dubi kaj pri kiuj la ĝenerala uzado pli poste decidos." [OB 1, Jun. 1929, p. 4]

Mirinde, kiel Grosjean-Maupin tute senhonte, eĉ fifiera konfesas, ke li ignoris la volon de "granda plimulto da LK-anoj" kaj aŭtokrate kaj kontraŭdemokratie decidis mem, ĉar lia persona opinio laŭaserte "pli pesas" ol tiu de la pleno.

Nu, longe li ne povis ĝoji pri sia fivenko - la 16-an de Dec. 1933 sepdekjare mortis Emile Grosjean-Maupin, la junkro kaj antidemokrato.

-------

P.S. (2015-08-23) Pro la afabla helpo de Andreas Kück mi intertempe disponas pri kopio de la propono por OA 4, submetita al la aprobo fare de LK en 1929. Mi tial nun scias, kiujn konkretajn 30 vortojn GM cezarece forstrekis (ĉirkaŭ kvinonon de OA 4). Eble mi baldaŭ povos prezenti ilin al vi.

La supra teksto de 2015-08-20 baziĝas sur la venonta eldono de Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, kies apero estas planita por Nov. 2015.