Jakvo's most read articles

  • La mirinda Imperiestra Asocio de la Mupimopa diasporo - IAM !

    - 3 536 visits
    Jen kara leganto, por malstreĉigi de troa labora, mi denove verkis etrakonton. NUN!!!! la rakonto kun subtena bildo de mirinda desegnisto Serge Sire Eble kelkaj el vi pensas, legante la etrakonton, al iu asocio konata. Hontu kara leganto. La asocioj, la lingvo, la personoj pri kiu mi rakontas troviĝas nur en via fantazio aŭ/kaj en la mia. Do ĉiu eventuala ligo kun ekzistantaj asocioj kaj personoj estas vere tute hazarda kaj ekster mia volo. Mi esperas ke la rakonteto plaĉas kaj volonte ricevas vian opinion aŭ kritikon. La vivo belas Via jakvo "kondamnita kaj ekzekututa" de la civito

  • Ŝpareme

    - 2 990 visits
    ŝpareme naskas vian korpon pensoj, preskaŭ ĝis arto leviĝintaj super hommezuro La tempo de miaj pensoj kiujn vi iam povis legi   pasis eterne, mi komprenas la funkciadon de viaj partetoj ne plu, eĉ demandoj viaj fremdas . Esperi mi restas, ke profunde ene de mi la atomoj daŭrigas dancadon sen vi. mi restas pli proksima, sed tenas distancon   kaj amas …nur vin

  • Ne petu al mi

    - 2 614 visits
    Ne petu al  mi verki pri morto. Verkisto bedaŭrinde mi entute ne estas! Mi ja eble povas rakonti al vi pri la sentoj, kiam mia patro rifuzis morti. Tro fortan koron li havis, eĉ post kiam la kancero jam delonge gajnis la batalon. Mi memoras, ke mi petis al la kuracisto helpu lin, sed la ŝtato tion malebligis. La iama forta viro nun kiel infano kuŝis en lito. Ĉu mi rakontis jam pri mia patrino, kiu ĉiun tagon sidis apud la lito de la amata edzo? Kiel ŝi mortetis pro ĉiu korbato kiu direktis mian…

  • David

    - 2 555 visits
    Kara Jakvo Mi ne volas maltrankviligi vin nenecese, sed mi volis ke vi informiĝu. Hieraŭ mi ricevis mesaĝon de amiko/najbaro de David Kelso en Kalabrio. Ŝajne David malaperis. Liaj najbaroj kredas, ke li foriris por promeni antaŭ nun tri tagoj, kaj ne revenis. Estis la 18-a de novembro je la 10-a horo 13 kiam mi ricevis la mesaĝon. Mi skajpis je tiu momento kun alia esperantisto rilate SAT. Estas tute bizare, ĉar kiam mi, kio okazas ege malofte, tujmesaĝas aŭ skajpas, mi nen…

  • Amo finala

    - 2 549 visits
    Ŝpareme, etkvante mi klopodas kompreni viajn pensojn paŝon post paŝo, malrapide kaj primeditita mi klopodas senti vin ne kiel mi volas (ke vi estas) sed kiel vi estas Eble mi povas tiam se mi sufiĉe kleriĝis, montri finale kiel mi vin amas

  • La Bestĝardeno

    - 2 511 visits
    Nun ke Bob sciis ke li kapablis paroli kun birdoj, li nepre volis scii ĉu eblas paroli kun aliaj bestoj. Do matene li surmetis vestaĵon kaj jakon, la akvorezistajn botojn, saltis sur biciklon kaj iris al bestgardeno. Kun kiu mi unue parolas, li demandis si mem, sed tiam li jam staris ĉe la kaĝo de la polusa-ursoj. Kvankam estis frosta tago kaj temperaturo ne pli altis ol 1 grado C, ili plonĝis en akvobazenon kvazaŭ estis tropika naĝejo. “Pardonu, sinjoro urso, ĉu mi povas deman…

  • La knabo kiu retis ĝis koncizeco

    - 2 487 visits
      La teksto aperis originale en Laŭte!149. La uzata plumnomo estis Rocinante, kiu estis la nomo de la ĉevalo de Don Quijote de la Mancha. Mi jam la tuta vivo estas grandega admiranto pri ĉi tiu verko.

  • Hakuna Matata (ne faru al vi zorgojn, estu feliĉa)

    - 2 420 visits
    Ĉiuj diras ke mi estas bonkora knabo, krom kelkaj kiuj ne aŭskultas al miaj silentoj, kiuj plej gravas. Multe pli ol miaj vortoj. Tamen mi ankaŭ havas iom (eta) malpli belan flankon. Estas unu besto en naturo kiun mi povas ekstermi, jes vere. Nu mi vidas ke vizaĝo de kelkaj amikoj havas mienon malaprobon. Tamen pardonu kaj permesu amikoj miaj se mi povus malaperigi el la mondo ranojn, mi farus. Jam fakto ke ili neniam malkaŝe montras sin ĝenas al mi, ke ili ĉiam duonkovri…

  • Belgio -Fabrique National!

    - 2 404 visits
    Iom lante mi rigardis al la monda mizero, kiu filme aperis dum la ĵurnalo de la 8a vespero sur la ekrano de mia televidilo. Krom la kutimaj aferoj: Palestinano, kiu sinmortigis en amaso per eksplodo, la intertempe konata ŝtatterorismo de Israelio, malsato en Afriko, subpremo en Sud Amerikaj landoj, korupto en Usonaj firmaoj… neniu grava okazis en nia mondo. Fragmenteto antaŭ la vespera bondeziro de la ĵurnalisto: li rapide enŝovis mesaĝon, kiu vekis mian intereson. Dum la tuta mondo parolas pri…

  • Mi amas “France Telecom”!

    - 2 382 visits
     Antaŭ kelkaj jaroj mi ne jam posedis porteblan telefonon. En tiu tempo mi skribis sekvan rakonteton.

  • Senlaboreco kaj malriĉeco

    - 2 238 visits
    Ne estas la laboro kiun oni devas stimuli, estas la kapitalismo kion oni devas elimini !

  • Pri kamaradoj kaj samideanoj

    - 2 148 visits
    Estas facilaj vortoj kamarado, amiko! Vi estas mia plej kara amiko aŭ amikino, ni estas kamaradoj ĝis morto. La vortoj fluas kiel akvo en rivereto kiu havas fonton sur iu alpoherbejo. La sono povas esti klara aŭ parolata kun iom velura voĉo. Antaŭ kelkaj monatoj mi estis en Rumanio en belega urbo Braŝovo. Okazis tie la SAT jarkunsido kaj kongreso. Estis ege bona kongreso, bona etoso, bona programo. Kongreso dum kiam oni estas inter amikoj. Jes amikoj! Ni diras tion; “saluton amiko” aŭ k…

  • La kverko kaj la kano

    - 2 144 visits
    Sekva etrakonto evidente ne estas originala de mi, sed mi amuziĝis reverki ĝin. Mi esperas ke ĝi donas kelkajn minutojn da plezuro al vi. jakvo

  • Ni surmetu propran ĉenaron!

    - 2 057 visits
      Belgio estas unu el tiuj landoj, kie oni devas baloti por ne ricevi altegan monpunon de la ŝtataj instancoj.

  • Milano

    - 1 985 visits
     Dum Zamenhof tago 2007 mi havis al honoron prelegi ĉe Arci Esperanto, grupo kiu nun rolas kiel LEA-o de SAT kaj al kiu mi deziras grandan sukceson por la estonto.

  • Timu uzantoj de nukleaj armiloj!

    - 1 972 visits
    Preskaŭ USONO havos novan prezidanton. Espereble ne plu estas iu Georges Bush!

  • Gusto amara

    - 1 971 visits
      Amare ŝi diris. Ĉu gusto de tiu cigaredo ne estas amara? Kio signifas vorton amaro. rapide mi foliumis en malgranda biblioteko de cerbaro. Amare mi respondis. Mi ne scias, ne konas guston amaran, fakte ne konas la vorton. Amare ŝi diris. Ĉu vere vi ne scias kio estas gusto amara, idioto ŝi postflustris. Kio signifas vorton amaro. Mi demandis al PIV kiu donas iom da koloro al hejma biblioteko. Amare…

  • Ĉu lingvoj estas faktoroj por paco aŭ por disigoj ?

    - 1 952 visits
     Sekva teksto estas prelego kiun mi faris antaŭ kelkaj jaroj en Parizo. Dum Monda Socia Forumo, se mi bone memoras

  • Ne fermita letero al iama amiko

    - 1 943 visits
    La vero estas relativa. La vero de unu ne estas vero de alia. Kiam la malnovaj greko diskutis, ili kontraŭdiris unu alian kaj neniam ili la mondo aŭ socio ŝanĝiĝis. Homoj havas opiniojn kiujn ili defendas aŭ plibonigas. Laŭ mi tio estas la esenco de progresema asocio, diskuti kaj klerigi. Estas grava por gvidantoj de asocio scii kiu estas membro, sed same grava estas lerni kompreni kial homoj forlasas "maldekstra progresema asocio (?)" aŭ aktivecon en ĝi. Ne estas tiel facile rapide anstat…

  • Venis la cirko per la reto!

    - 1 913 visits
     Kiu ne revis pri fameco kiam li, kiel infano vizitis cirkon. Sed ĉu la cirko el nia juneco daŭre ekzistas. Etrakonto helpas vin rememori (kaj forgesi?)

170 articles in total