Kvankam elirinte de nur du tagoj el la hospitalo, kie oni operaciis min al la gamboj pro varikoj, mi direktis min al la balotejo. Enirante la lernejon, kiu funkcias kiel balotejo, mi rigardis al la proletaro kaj burĝaro, kiu same kiel mi iras al la deviga ligado al la preferata ĉenero.

"Bonan matenon sinjoro profesoro", forte klinante la kapon, diris la faŝisto, kiu loĝas sur la angulo de mia strato, "ĉu vi iros baloti"? 

"Jes sinjoro", respondis la profesoro, "kaj mi certe faros saĝan elekton"!  

De la alia flanko alvenis bigotino kun sia edzo, malagrabla viro kun aspekto de sakristiano el la antaŭa jarcento. "Bonan matenon, estimata sinjoro profesoro, ĉu ĉio bonas al vi?" La nova-liberalulo plej verŝajne pro la aspekto de la hipokrituloj mallevis la ĉapelon kaj adaptante la mienon al la du antogonistoj respondis: 

"Evidente estimataj amikoj, kia bela tago, ĉu ne, kaj la scio, ke ni denove povas elekti nian respondecularon, nur plibonigas la matenon!" La du sacerdot-adeptoj faris mekan sonon, kiu plej verŝajne devas esti rideto. "Jes prave estimata profesoro moŝto", respondis la bigotino, "mi ĵus diris al la edzo ke ni bonŝansas, ke en nia kara lando regas demokratio. Ja ni jam faris nian decidon. Se ĉiu estos saĝe kiel ni kaj voĉdonas por la kompetentuloj, kiujn ni preferas, nia  lando pli ol iam progresos."

La faŝisto ege intermiksiĝis kontraŭ la volo de la aliaj en la paroladon: " Estas klare, li diris, ke restas nur unu solvo por ĉi tiu lando kaj ĉiuj inter ni konas la partion, kiu tiros nian landon kaj popolon el la kaĉo, kiu nun regas en nia urbo. Ni devas malhavi la socialistojn!"

Kvankam la cerbo-enhavo de la faŝisto ne superis la nivelon de efemero (pardonu la karaj efemeroj!) la aliaj komencis tiel kapjesi, ke mi timis, ke ili perdos la kapon pro troa jesado. Mia stomako protestis kiam mi aŭdis la parolon de tiuj  idiotoj, dekstruloj de la plej alta klaso. Vlaams belang-ano kiu flate parolas kun nov-liberalulo kaj dekstruloj de la eklezia partio je la 8a matene, tio estis iom tro por mia stomako, kaj mi havis la senton, ke mi devis vomi. 

"Jes la socialistaĉoj" blekis la sakrestiano "ili kulpas pri ĉio."

-"Kune kun la verduloj" aldonis la bigotino.

-"Feliĉe ne plu ekzistas komunistaĉoj" respondis la profesoro, "kvankam laŭ mia gusto anstataŭ malkonstrui la berlinan muron oni prefere  devus plifortigi kaj altigi la belan konstruaĵon, kiu almenaŭ zorgis ke tiuj orientaj profitemuloj ne povas veni al ĉi tie". 

-"Voĉdoni por ni, voĉdoni por ni "kriis la faŝisto, "ni havas la solvon al ĉiu problemo, la makakoj sur armean flugilon, perdi ilin survoje al propra lando ie en la maro, iom purigi la aviadilon per forta guto da akvo kaj pura estas la urbo". Ŝokite, la aliaj turnis la kapon al alia direkto: 

-"Silentu idioto", riproĉis la profesoro "kion la homoj pensas pri ni, aŭdante vian blekadon?"

-"Sed ĉu vi ne diris al mi ke ankaŭ vi voĉdonos Vlaams belang?", hezite kaj humile petis la faŝisto. 

-"Por la mil diabloj ne" tondris la profesoro, "Ĉiu persono en nia kara urbo scias ke mi estas adepto de la liberala penso, vi bone scias ke mi subtenas la partion " Al ĉiu burĝo la propran eksterlandan konton!

-"Kaj ni voĉdonas por la eklezia partio: "Mia dio superas la vian" diris la bigotino kaj ŝia edzo samtempe". 

Iom konfuzite, la faŝisto malfermis la buŝon kaj, konstatante ke neniu bruo alvenis li refermis ĝin. Kompate, la aliaj antverpenanoj, kiuj aŭskultis al la parolo, rigardis la faŝiston. Kiel stultaj la homoj povas esti, ĉu ne, sed ja ĉiu konas la faŝiston kaj oni scias ke li, kiel ĉiu faŝisto, kiu propandas sian dekstremismon, ne estas tre saĝa.

Homo frapetis sur mia ŝultro. 

-"Saluton kamarado", alvokis min la ano de la maŭista partio, "ĉu vi jam voĉdonis?" 

Mi neniam scias kion  fari, kiam mi vidas lin, ĉu levi la pugnon kaj diri "heil Maŭ!" aŭ "No paseran!" Pro tio mi elektis por ĉi tia mateno la frazon "Socialismon aŭ morton" kaj manpremis lin. La maŭisto klare kontentis kun mia frazo kaj denove frapetis mian ŝultron. "Jen, li diris, rigardu la idioton de via strato, Joĉo-n la faŝisto. Ĉu li jam vomis sian kaĉon sur la homojn? Mi ĵuras al vi ke nun la Vlaams belang forte regresos kaj ĉiuj voĉoj iros nian direkton."


Mia maldekstra gambo terure doloris kaj mi suferis pro la anastezo. Mi jam antaŭe konstatis, ke mi ne kapablas sen problemoj havi anastezon. Mia penso ne bone funkcias kaj mi sentas min terure laĉa. Mi tamen klopodis resti afabla al la maŭisto. 

- "Aperis nova numero de Liberecana Ligilo, vi ja scias ke mi redaktas liberecanan revuon ĉu ne"? -"Liberecanoj kaj anarkiistoj malpravas. Ludo, la prezidanto de nia partio diris tion", estis la reago de la maŭisto. Reago, kiu fakte dum la nunaj cirkonstancoj ne plaĉis al mi. Entute ne eblas ordigi la pensojn kaj miaj kruroj pli kaj pli doloris min.

- "Ludo, tiu, kiu defendas la agojn de Stalin?" mi kun peno demandis. 

- "Stalin bone sciis kion la homoj bezonis, kaj mi ne povas imagi ke vi kredas la mispropagandon de la dekstruloj!" 

Kion fari? Mi ne volis voĉdoni, nek aŭskulti al dekstruloj, nek al la mesaĝo de la maŭisto. Mi ankaŭ ne volas reagi.

Respondeculo de la balotejo montris sian kapon. Aŭ o je, aŭaŭaŭaŭ, mi komencis ĝemenadi. La respondeculo tuj venis al mi. "Kio okazas sinjoro" li demandis. Mi rakontis pri mia suferiga operacio kaj la terura doloro kiu trafas min. 

- "Venu, li diras, venu kun mi. Mi tuj zorgu, ke vi povu plenumi vian devon. Ho, kiam la socialistoj havos la potencon, neniu persono kiel vi devas stari en vico." 

La respondeculo gvidis min kiel blindulon al la komenco de la vico. "El sociala vidpunkto mi ne toleras ke iu simpla laboristo kiu ĵus estas operaciita devas stari en la vico" li laŭte proklamis. 

Diable, kvankam mi surmetis mian intelektulan mienon por iri baloti, la socialisto travidis la maskadon kaj vidis, ke mi estas nur simpla laboristo. Nun ja mi almenaŭ ne plu devas aŭskulti al la salivo de la diversaj klanoj kaj triboj. "La verduloj malpermesos devigan balotadon", rapide flustris juna virino en mian orelon, kaj mi malaperis malantaŭ la kurtenon. 

La hela lumo de komputoro bonvenigis min en la balotĉambreto kaj, kvankam mi ŝatas uzi komputoron, mi apenaŭ rigardis al la maŝino, returniĝis kaj iris al la ujo, kie mi devas doni la plastan karton. Mi enmetis la plastan karton en la foldon, por ke mi ne plu povu ricevi monpunon, kaj iris eksteren. En la koridoro mi sekvis la fluon de la homoj, kiuj plenumis sian devon, kaj, kvankam mi ne estas certa pri tio, mi pensas ke mi aŭdis la tintadon de la ĉeneroj, kiujn la homoj ĵus remetis al la kruroj .

La postan tagon, mi laŭ ordonoj de la kuracisto iris promeneti. Ĉu la diablo ludis rolon en la afero, mi ne scias, sed mi vidis la bigotinon kun la edzo kaj la profesoro, kiu amike frapis sur la ŝultrojn de la faŝisto. "Ni gajnis, ni gajnis ili kriis, pli ol 33% ni havas nun, ni ne plu silentu, sed montru nian vizaĝon al la tuta mondo. Neniu partio povas neglekti nin, la potenco estas al ni". Mi vidis laŭ la vizaĝo de la faŝisto ke li ne povas tuj sekvi la situacion, sed kiam la aliaj diris ke  De Winter (la vintro) la gvidanto de Vlaams belang certe iĝos la venonta urbestro, li komprenis ke li konvinkis eĉ la profesoron pri la granda valoro voĉdoni ekstremdekstre. 

Jes, mi iom triste pensis, regos la vintro en Antverpeno nun, espereble ni ne tro suferas la malvarmon, kaj mi iris al la librovendejo kie mi acetis "Utopio-n" de Thomas More. Nur legado de humanismaĵoj povas helpi min tra la mallumaj tagoj.


 

La teksto aperis en Laŭte!150.