Mia edzino regule devas iri eksterlande por la firmao, kaj estas kutimo ke, kiam ŝi alvenas, ŝi telefonas al mi kaj la filino, ke ŝi havis bonan vojaĝon kaj bone atingis la lokon kie ŝi devas esti. Mia laboro situas sur loko nur 1,5 kvadrata metron granda, kaj kvankam bicikli en Antverpeno estas riska entrepreno, mi ĝis nun ne telefonis al mia edzino por diri, ke mi kun sukceso pedalis la 2 km-ojn de mia hejmo al la laborloko. Tamen!


De tempo mi kuraĝas partopreni E-aranĝon, kaj, kiel vi plej verŝajne scias por atingi la renkontiĝon oni kutime devas transiri pli malpli grandan distancon. Tiel okazis antaŭ kelkaj jaroj kiam mi partoprenis SAT-Amikara-Kongreson en Glay, Francio. Por iri al la loko bicikle, la distanco estis iom tro, do mi decidis preni la aŭton. 

Kara Stella, mia amikino, jam antaŭ la kongreso estis en Glay do mi devis tusole aŭti la vojon al SAT-Amikara Kongreso. “Kunportu mian porteblan telefonon”! diris mia edzino "kaj telefonu kiam vi estos tie!”


Post maldorma nokto, ĉar mi terure malŝatas vojaĝi, mi forveturis je la 5a matene al Glay. La autovojo rapidigis min tra la belegaj pejzaĝoj de Francio. La nordan parton de la lando mi sufice bone konas, sed kiam mi trapasis la linion Strasbourgo, mi venis en parton de la lando, kie mi nur malofte estis. Ravite de la beleco de la montara regiono, mi forgesis forlasi la aŭtovojon. Kaj per la sama rapideco, kutime al la aŭtovojaj idiotoj, mi, nur du elirejojn post la vojo kiun mi devis uzi, forlasis la aŭtovojon. Kion fari? Ĉu rondiri kaj denove preni la aŭtovojon? Momento de saĝeco trafis min kaj mi decidis tute trankvile, per “normalaj” vojoj, iri al Glay. Mi prenis la mapon kaj esploris kiamaniere mi povis atingi la Kongreson. Neniam plu mi povas retrovi la vojon kiun mi elektis, sed neniam plu mi forgesas la beleco de la regiono.


Ĉu la francoj fakte scias ke ili loĝas en unu de la plej belaj partoj de la mondo? Almenaŭ la mondo kiun mi ĝis nun vizitis. Post rondiro de pli ol 150 k-ojn mi atingis Glay. Trovi la Kongresejon estis tute facila ĉar la indikiloj tiel oftas ke nur ebriulo povas maltrafi la vojon   (kio ja okazis la postan nokton).


La aŭton mi parkis en sekura loko kaj antaŭ iri al la kongresejo mi decidis voki mian edzinon. Kun mieno de riĉulo mi prenis la porteblan telefonon de mia edzino (neniu vidis ke mi ne uzas propran aparaton) kaj klavis la hejman numeron. Krrrrrr, prrrrrrr, tuuuuuuu, fuiiiiii, krr, prr, diris al mi la telefono kaj iom timeme mi pensis, ke mi venis en loko kie oni parolis al mi tute ne konatan dialekton. Porteblaj telefonoj havas ankaŭ, kvazau ili estus malgrandega televido, ekraneton. Sur ĝi mi povis deĉifri el la angla teksto, ke mankis la eblo fari konekton kun firmao kiu bonvolus sendi mian voĉon al Antverpeno. Mi paroletis al la aparato, por ke la loka loĝantaro ne povis supozi, ke mi estas idioto kiu ne kapablas telefoni, kaj iris al la kongresejo. 


“Pardonu”, mi diris al belulino sur la bieno, “ĉu vi povas diri al mi kie mi povas trovi telefonon”? Mi ekzercis la frazon irante al la kongresejo kaj pro tio sciis ke mi flue parolis la zamenhofan lingvon. Mi preskaŭ certas ke mi ne faris gramatikan eraron, almenaŭ ne pli ol 3, eble 4. La bela virino alparolis min en lingvo, kiun oni preskaŭ same uzas en la suda parto de Belgio, do devas esti ke ŝi parolis la francan. Poste montriĝis ke en la domo ŝi estis la nura persono, kiu ne regis Esperanton. Moa telefoné isi, - mi provis. Montriĝis ke la francoj estas multe pli klera ol la franclingvaj belgoj, ĉar “Dang la koridor!” mia franca amikino respondis. Do ŝajnas al mi, ke ŝi komprenis mian francan lingvon. Mi volis iri al la koridoro sed la belulino komencis rapide (kiel nur francoj povas) paroli kaj mi kaptis la vorton “kart” kaj “telefon”, kaj klera kiel mi estas, mi komprenis ke mi bezonas telefonkarton. “Kombien” mi petis. Mi memoris ke, kiam mi vizitis Valonio-n, post trinkado aŭ manĝado estis la kutimo demandi “kombien?” kaj tiam ili alportis la konton. La afabla virino skribis sur papero nombron, per kiu mi preskaŭ povas preni la trajnon al Parizo. Nun, por fari longan rakonton mallonga: Mi malplenigis la monujon kaj rekompense mi ricevis de la bela afabla virino telefonkarton de “France Telekom”. Sen problemoj mi povis informi mian edzinon ke mi bone atingis la Kongreson kaj eĉ la postajn tagojn mi retelefonis por laŭdi la organizantojn de la Kongreso.


Mi reiris hejme al Antverpeno kun alia afabla virino kiu kapablis, dum la daŭro de la vojaĝo ĝis Metz kie si loĝas, babili. Ŝi ankaŭ montris al mi rehejmvojon tra belega regiono kaj mi neniam forgesas ŝin kvankam la nomon mi ne plu memoras.

Jen mi estis en Antverpeno kun karto de “France Telekom”. Kion fari kun la karto en mondo kie la porteblaj telefonoj iĝis pli kaj pli kutimaj? Mi tutsimple metis la karton en la monujo kiel gravan memoraĵon al sukcesa SAT-Amikara Kongreso.


Iom poste oni instalis en la konstruaĵo kie mi laboras, dekojn da televidoj kaj kameraoj. Jes, jam troviĝis kameraoj kaj televidoj en la domo, sed montriĝis ke la estroj ne plu sentis sin sekuraj kaj ili postulis fortan pligrandigon de sekurigaj iloj. Oni kopiis la identeckarton, kiun ni kiel Belgoj devas havi kaj ĉe la enirejoj oni instalis barilojn. Nur kun speciala karto oni kapablas malfermi la barilon kaj gardisto kontrolas, ĉu vi evidente uzas vian karton kaj ne spione klopodas eniri la domegon. Mi iris protesti al la sindikato, ke oni malrespektas la privatecon de la laboristoj kaj ke dum la jaroj ke mi jam laboras en la diamantmedio, neniam mi aŭdis pri diamantprilaboristo kiu ŝtelis diamanton. 

La respondeculo de la sindikato atentigis min pri antaŭaj kondamoj pro la neleĝe uzado de kameraoj kaj bariloj en la diamantmondo kaj mi povis kun ĉi tiu informo reiri al la bone protektita konstruaĵo. La potenco de la kapitalo superas la rajtojn de simplaj laboristoj

Ekbruligis penson en mia kapo. Ĉu ĉiu fripono ne petas la plej rigorajn protektojn? Kaj ĉu ne ĉiu fripono havis eskapvojeton por uzi, kiam venos la homoj de la impoŝto aŭ aliaj kontrolistoj? Mi devis trovi la vojeton. La postan tagon mi komencis serĉi, kune kun k-do kolego. Rapide ni malkovris pordon je kiu ne estis nek kamerao nek barilo. "Ŝlosita!" -  diris mia k-do kaj li denove provis malfermi la pordon. "Sed, ne eblas ke oni fermas ĉi tiun pordon", mi pensis, "ĉar ĝi funkcias kiel eskappordo dum fajro aŭ aliaj malavantaĵaj okazaĵoj". Ni forlasis la kelon, kie staras niajn biciklojn, kaj uzis la kamerae protektitan vojon. Dum la manĝado mi iris denove al la pordeto sed nun je la alia flanko. Jen per simpla puŝo oni povis forlasi la laborejon, do la pordo ne estas ŝlosita. 

Kiamaniere ni povis malfermi la pordon? “Ni bezonas plastan karton” diris mia kolego. Plasta karto? Plasta karto? Mia kolego provis kun karto, kiun li havis, sed montriĝis, ke ĝi estis tro malfleksebla. “Ĉu vi ne?…” li demandis. Malfermante la monujon, mi tuj vidis la karton de “France Telekom”. "Provu!", mi petis al la amiko. “Sesame malfermiĝu!” diris la pordeton kaj fiere kiel pavoj ni eniris la laborejon. 

Dum monatoj, mia k-do kaj mi, uzis la sekretan pordeton dank’al “France Telekom”. Eĉ pli, ni faras ludon kun la registra komputilo. Matene, ni eniras la laborejon pere de la sekreta vojo, tagmeze, ni eliras pere de la kameraa vojo, reeniras en la laborejo uzante la saman vojon kaj vespere ni rehejmas uzante la sekretan vojon. La postan tagon ni eniros pere de la kameraa pordo, sed pro la fakto ke ni por la komputilo ne forlasas la domon, ni ne povas eniri (ĉar ni oficiale estas daŭre en la domo). Mia k-do kaj mi ricevis plurfoje novan karton, kiuj kostas 100 €  kaj oni petis al ni ne meti la karton kune kun akraj elementoj en nia poŝo. Ni ankaŭ ne metu la karton ĉe magnetajn ilojn ktp.

Ni daurigis nian infanan ludon, kiu estas malforta kontraŭ agado al malhumana sistemo, kiu avantaĝas nur al tiuj, kiuj ne estas fidindaj, sed volas akuzi aliajn pri malhonestaĵoj.

“France Telekom” donis iom da koloro al la griza ĉielo de laboristo, kiu jam tro longe servis al la granda kapitalo.