jen grava demando. La kreinto de la universala lingvo Esperanto, dro Zamenhof pensis, certe dum la junaj jaroj, ke iu universala lingvo povus kontribui al la paco. Mi ne estas kion oni nomas zamenhofologo sed tamen kuraĝas pensi ke je la fino de la vivo de Zamenhof, li mem ne plu vere kredis ke uzado de lingvo universala signifas eterna paco. Ĉu tio signifas ke ni batalantoj por la paco simple forgesu pri la projekto. Evidente vi ĉiuj jam konas mian respondon ĉu? La mondo bezonas universalan lingvon. La mondo havas bezonon al diversaj lingvoj, same kiel la mondo bezonas diversajn kulturojn kaj ideojn eĉ politikajn kaj filozofajn konceptojn.


Kiel ofte vi legas en la gazeto ke en tiu aŭ tiu kvartalo homo morto-pafis najbaron. Kiel ofte la historio de la diversaj landoj parolas pri internaj militoj, eble plej fama aŭ certe unu el la plej famaj estas la Franca Revolucio pri kiu ĉiu en la mondo jam aŭdis aŭ lernis. Ĉi tiuj franco en 1789 parolis la saman lingvon, la francan aŭ … eble ne,  parto parolis la lingvon de la mono kaj la nobelaro, aliaj uzis la lingvon de plebanoj. Plej tipe, rilate lingvo-diverseco en sama lingvo-grupo estas la angla el Britio. La angla de la "upperclass" kaj la lingvo la "slang' (slango) uzata de la simplaj laboristoj kaj malpli altaj edukitaj.


Mi mem estas simpla laboristo kiu sekvis nur bazan instruadon, bazan lernejon. Mia edzino havas plurajn universitatajn diplomojn. Pro la evidenta fakto ke mi loĝas kune kun mia edzino mi ankaŭ partoprenas la malsamajn partojn de la socio, tio de la universitatanoj kaj tio de la laboristoj. Kredu min eĉ nun en la 21-a jarcento oni uzas malsaman parolmanieron. Daŭre ekzistas iu lingvo de la "intelektuloj" kaj lingvo de la simpla laboristo. Lingvo estas grava faktoro de interkomunikado, do certe ankaŭ de milito kaj paco.


En la lando de kie mi venas oni parolas tri diversajn lingvojn. La Nederlanda, kun plej granda grupo de uzantoj precipe en al norda parto de Belgio la regiono Flandrio. La Franca uzata en Bruselo kaj Valonio kaj la Germano pro la fakto ke Germanio du fojoj malvenkis dum militoj kaj Belgio akaparis malgrandan parton de Germanio, la regino Eupen Malmedi iam Germanio sed jam preskaŭ 90 jaroj Belgio. La germana pro tio iĝis unu el la 3 oficialaj lingvoj de Belgio.


Ĝenerale la lingvo diverseco ne donas plu multajn problemojn. La maljunaj Belgoj tamen ne forgesas la batalojn, kiujn ni devis fari por havi niajn lingvajn rajtojn. La fakto ke ni havas kaj mi preferas meti tion inter citiloj "konataj herooj " kiuj mortis por havi lingvan rajton estas signifoplena mi supozas?


Lingvo ĉiam estis, en rilato kun paco grava elemento de la diskuto. Oni ne povas iri al lando kaj diri " mi alportas al vi pacon uzante lingvon kiun la enloĝantaro ne komprenas. Tamen tio tro ofte okazis kaj eĉ nun. Kiel ni povas iri en dialogo kiam ni simple ne akceptas ke la antagonisto parolas alian lingvon ol ni kutime uzas en propra medio.


La unua mondmilito estis tre grava rilate lingvobatalo de “Flandroj” kaj lingvo uzataj en la trancejoj


Flandrio suferis potencon de eklezio kaj franclingva burĝaro. Kiam germanoj sercis trairon al Francio por ataki la francojn je ĉiuj flankoj, ili postulis liberan vojon tra Belgio.

Belgio rifuzis sur bazo de neŭtraleco, starigita en 1830 kaj konstitucie priskribita en leĝo. Germanio atakis Belgion, kaj mi certe ne devas rakonti pri la batalkampo, pri "Flanders Field" kie kreskas popie’s -- kaj kie tiom da junaj homoj vivon perdis . ---- Malbenita estu milito!


Jam antaŭ la Unua Mondmilito la tiama reĝoj Albert la I-a sciis ke la franca elito bezonis flandran popolon por havi fortan ŝtaton. Jam antaŭ milite la reĝo promesis al la flandroj, pri rajtoj al respekto pri propra lingvo. Li subtenis lingva-leĝon de la 2a de junio 1913 en kiu skribiĝis ke kandidatoj al oficireco devis eklerni ambaŭ ŝtat-lingvojn, kaj ke oficiroj ekde la 1a de januaro 1917 devas esti dulingvaj. 


Ordonoj direkte al soldatoj devis esti ekde la 1a januaro 1914 en la lingvo de la soldato. (Franca por valonoj, nederlanda por nederlandlingvanoj). Kiam tamen la nederlandlingvaj soldatoj batalis por libereco de Belgio, ili devis akcepti ke la tuta potenco de Belga armeo troviĝas en manoj de franc-lingvanoj. Ĉiuj oficiroj, parolis nur la francan kaj laŭ rakonte pluraj flandraj knaboj perdis la vivon ĉar ili miskomprenis aŭ entute ne komprenis la ordonojn de oficiro. 


Mi tamen devas aldoni ke en unu el la libroj kiujn mi konsultis prepare al ĉi tiu prelego, eminenta flandro neis ĉi tiun rakonton, ĉar, li diris, ke suboficiroj plejparte estis dulingva kaj sufiĉe bone povis roli kiel tradukantoj inter  franclingvanoj ( La oficiroj) kaj nederlandlingvanoj (la soldatoj). 

Aliflanke laŭ studo de s-ro L.Schepens, belga historiisto, ni scias ke el ĉiuj 100 tomboj de mortintaj soldatoj, 68 estis de nederlandlingvaj, kaj 32 franclingvaj. Komenco de la 20-a jarcento la lingva egaleco dividiĝis tiel ke 55% estis nederlandlingvaj, 35% franclingvaj kaj 10% bruselanoj. Brabanta dialekto!!!

Do mi pensas ke ni bedaŭrinde devas konstati ke pro iu kialo, kaj kial ne lingva kialo, mortis pli da flandroj ol valonoj defende de Eŭropo kaj Belgio kontraŭ Germanoj dum la 1-a mondmilito.

Malgravigi kontribuon de valonaj k-doj dum milite mi neniam volas fari, ili estis same kiel flandraj kompanoj viktimoj de politika ludo. 

Kiu evidente ankaŭ ludis rolon estas ke, dum militoj ĉiam aranĝiĝas tiel, ke la plej malriĉaj sociaj tavoloj liveras soldatojn, kiuj faras plej danĝerajn bataltaskojn. La mezaj sociaj tavoloj havas pli altan lernejan klerecon, kaj filoj de tiuj sociaj, tendencas akiri skriblaborojn aŭ aliajn kvalifikitajn laborojn en armeo malantau la frontlinio, kie ili ne endanĝeriĝas. Riĉuloj ofte trovas rimedojn por eviti entute militservon. Flandrio, komence de la 20a jarcento estis multe pli malriĉa ol Valonio, certe ankaŭ tio klarigas la diferencajn mortokvotojn.


Se vi nun bone aŭskultas vi komprenu ke lingvo-rajto dependas ankaŭ kaj mi substrekas ankaŭ de via bonfaro.


Usono envolviĝis la lastajn jarcenton en multaj militoj, multe tro da militoj ni povas diri. Mi nun ĉi tie ne volas malfermi debaton ĉu prave malprave, sed mi tenas min ĉe la lingva aspekto de la afero. Ĉu la Usonanoj jam iam pripensis kio okazis ke forta nacio atakas ilian landon ke armeoj eniras la urbojn Nov Jorko, Ĉikago ktp kaj ke la soldatoj, ŝajne ĉiam nervoza dum militaj cirkonstancoj, ordonus aferojn al la Usonaj civitanoj uzante diru la ĉinan lingvon. Ĉu nur ek de tiam la Usonanoj kapablas kompreni ke ili jam dum jaroj timigas enloĝantojn de landoj kiujn ili, ĉiam laŭ propraj diroj liberigas de la malbona?


Montriĝas ke batalo de la flanko de naciistoj kiel Front national aŭ en mia regiono Vlaams Belang por la lingvaj rajtoj ĉiam direktas al malbona  kaj negativa agado. Ĉi tiuj politikaj grupoj ne batalas nur por la lingvaj rajtoj sed, kaj precipe por dividi homojn laŭ lingvo, koloro, deveno kaj kredo. En simplaj vortoj oni povas diri ke politikaj partioj kiel FN kaj Vlaams Belang kaj pli de tiuj ekstremaj grupoj ne kongruas al la ideo demokratio., do ni pripensu kiel ili agadas kiam ni eniras situacion kiu povus direkti al milito! Ĉu ĉi tiuj politikaj grupoj vere volas dialogi por eviti militon aŭ  ĉu ni jam nun scias ke ili envolviĝas nin tuj en kruela buĉado kiu milito estas?

Eviti militajn cirkonstancojn komenciĝas eble jam dum la tago de balotado, jen kio estas ideo de homo kiu preferas liberecanan socion pli ol iu ajn alia sistemo.

Milito ne falas el la ĉielo, ni mem povas fari multon por ne havi militeman registaron. Ni devas aŭskulti al ilia retoriko, al iliaj voĉoj al iliaj paroloj. Ĉu vi konsentas ke lingvo tre gravas en rilato al milto aŭ paco, aŭ ĉu mia ideo estas troigo de la faktoj?


Kio ankaŭ ludis gravan rolon en la du grandaj militoj kaj ĉiuj postaj grandaj kaj malgrandaj militoj kaj konfliktoj estas informado. La vero kiu estas perfortata por vuali la kvanton da junaj soldatoj kiuj perdis la vivon aŭ la informado kiu kreas novan malamikon simple pro la fakto ke militemaj homoj ne povas imagi sin mondo sen milito.

Dum la periodo kiam mi verkis ĉi tiun parolon aperis en Nederlando rezulto de enketo pri la Dua Mondmilito.

83% de la personoj kiuj partoprenis la enketon pensas ke la kaŭzo de la Dua Mondmilito estas la holokaŭsto.

Tamen, la holokaŭsto, kvankam kruela kaj malhumana ne ludis iun rolon en rilato kun la eksplodo, evoluo au fino de la milito


Ankaŭ la rolo kiun ludis la Nederlanda kaj Usona armeo malproksimas de iu vero. 20% de la Nederlandanoj pensas ke Nederlando ludis ĉefan rolon dum la milito, ĉar, ili rezonadas, ni perdis plej multon da homoj dum la milito.

Nederlando eĉ ne apartenas al la 10 unuaj kiam rilatas pri viktimoj de la milito.

Strange estas, kaj laŭ mi pro misinformado post la milito, la rolo de Rusland dum la milito estas grave subtaksata. 13 miliono da rusaj soldatoj  perdis la vivon dum bataloj kaj Usono kiu perdis eĉ ne duonan milionon da soldatoj oni konsideras la plej grava ludanto en la batalo kontraŭ Nazia Germanio.


Tio nur montras kiel komunikado kaj informado povas krei tute falsan bildon, bildo kiun ni devas timi kiel la milito mem.


Antaŭ kelkaj jaroj oni faris enketon inter studantoj de mezlernejoj en Germanio kaj unu el la demandoj estis; kiu estis Adolf Hitler. Oni havis elekteblon el tri respondoj. Ĉu vi scias kion pli ol 25% de la junuloj pensis; ke Hitler estis grava pilkludanto el la 50-aj jaroj kiu ludis por la nacia teamo de Germanio.


En la medio kie mi agadas oni parolas pri klasbatalo. Ĉu fakte tio signifas ke ni devas preni armilojn por kontraŭstari la kapitalismon.

Laŭ mi iu ajn armita batalo neniam alportas iun plibonigon, sed nur ŝanĝo de unu potenco, demagogo per alian.


Granda problemo estas, ke estroj kaj dungitoj parolas malsamajn lingvojn. Ne temas nur tutsimple pri la fakto, ke unu parolas, por doni ekzemplon, la francan kaj alia la germanan – ne, ekzistas efektive malsamaj niveloj de lingva sperteco.

La germana socialista gvidanto Wilhelm Liebknecht (kun Bebel unu el la fondintoj de la germana Sozialdemokratische Arbeiterpartei SDPA, en 1869 poste la Sozialdemokratische Partei Deutschlands SPD), dum vizito al Gento (flandra urbo) en 1877 atentigis, ke lingva malegaleco estas parto de ekonomia diskriminacio. Evidente li pravis, sed ĉu vi nun aŭdas iun politikiston, kiu diras la samon? Certe ne, ĉar la nuna politikisto preferas submeti sin al la potenco, al la ordonoj de la ”plej potenca lando”, kaj provas paroli lingvon al li tute fremdan. Ke li ridindigas sin mem, kiam li, ekzemple starante sur la podio de la Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko, parolas lingvon, kiu faras el li kvazaŭan bebon, kiu kapablas nur balbuti. Ĉu ĉi tiu politikisto ne komprenas, ke li malvalorigas sian certe bone preparitan paroladon? Ke li mem zorgas pri lingva malegaleco?


Nun, kun la ĉiam pli rapida evoluo al mondismo, la kapitalismo eĉ pli ol iam antaŭe profitas de la diverseco de la lingvo-nivelo. Granda problemo estas ne la fakto, ke dank’al pozitiva evoluo ankaŭ la infanoj de laboristoj povas studi ĉe universitato, sed ke ĉi tiuj posteuloj de la klasbatalanto perdas la ligon kun la iamaj bataloj de la gepatroj kaj geavoj. La gefilo de la proleto iĝas klera sur la nivelo de la malamika klaso, kaj komencas uzi la saman retorikon kiel la ĉefoj de la kapitalismaj potencoj. Granda parto de la dungitaro iĝas pli kaj pli izolita, kaj unu el la problemoj, kiuj kaŭzas ĉi tiun izoliĝon, estas la lingvo.

La memevidenteco, per kiu nun multaj homoj uzas la anglan, estas unuflanke laŭdinda, sed aliflanke trista konstato. Kiel mi ĵus diris, ekzistas malsama nivelo de lingva regado ĉe diversaj homgrupoj. Kleraj homoj povas esprimi sin pli ŝike kaj certe antaŭ la okulo de la televido ili ĉiam gajnas la favoron de la spektanto pro sia elokventeco. Sed kion ni nun konstatas? La kapitalisma forto pli kaj pli altrudas al ni ilian ”mondan lingvon”. La lingvo de la potenco en la 21-a jarcento estos, certe dum la unuaj 50 jaroj, la angla, same kiel dum la unuaj 50 jaroj de la antaŭa jarcento la franca estis la favorata lingvo de la monda potenco, la kapitalo kaj la ekonomio.

En la antaŭa jarcento ĉi tiu lingva hegemonio ne tiel premis kaj ĝenis kiel nun. La mondo ĝenerale ne estis multe pli granda ol la propra vilaĝo kaj dank’al (aŭ fakte malgraŭ) la potencoj, ekonomiaj kaj ekleziaj, la laboranta klaso jam kontentis, ke ĝi povas gajni monon por aĉeti buterpanon.


Pere de gazetoj, radio kaj precipe televido, ĉiuj homoj en iu ajn loko en la mondo povas spekti tion, kio okazas en la mondo. Oni ne plu devas vojaĝi al Ĉinio por vidi rizkamparon aŭ al Kubo por vidi kiel kreskas bananoj. Ĉion ni povas ”gustumi ” sur nia eta ekrano.

Eĉ la plej granda idioto komprenas, ke ni pro malgrandiĝanta mondo havas nepran bezonon je internacia komunikilo. Ankaŭ la potenco propagandas tion al ni. Evidente ni povas fari mem nian elekton, sed kiel tiom ofte okazis dum la klasbatalo, ni elektas la facilan vojon kaj ni senpripense akceptas, ke la altrudita lingvo de la mondpotenco estu nia universala lingvo. Ni ĉiuj komencas uzi la anglan.

Kial la angla, mi demandas min? Aktivuloj en sindikatoj scias kiel malfacile estas dialogi kun estroj pri la plej ofte malfacilaj temoj. Kiel jam dirite, la estroj kutime profitas jam de la lingvosperteco, kiun ili akiris dum studado, sed krome ili nun profitas, uzante fremdan lingvon. Sub ŝildo de internaciismo ili komencas uzi la anglan, evidente nur kiam partoprenas en la diskuto iu eksterlandano. Kaj jen, karaj amikoj, diru mem, kiu granda entrepreno ne havas iun ligon kun eksterlando? Preskaŭ ĉiuj havas, ĉu ne?



Kion mi neniam komprenis, estas, ke laboristoj simple akceptas la ordonojn de la estroj, eĉ kiam ili ordonas, ke ni perfidu nian propran hejman lingvon kaj anstataŭigu ĝin per la preferata de la kapitalo, la potenco, la estro. Ĉu ni laboristoj estas vere tiel ŝafaj, ke ni senproteste akceptas tion, aŭ ĉu eble mankas al ni alternativo?


Permesu, ke mi iom resumu. Ekzistas daŭre malsameco de lingva nivelo inter riĉaj kaj malriĉaj, inter universitatuloj kaj aliaj homoj, kiuj frekventis nur bazan lernejon aŭ meti-lernejon. Ne la amaso elektas la uzatan lingvon, sed la potenco, kaj bedaŭrinde la amaso ŝafe sekvas la ordonojn, eĉ kiam la patro ne plu komprenas propran filon. 

Internacia komunikado nepre necesas, se nur, por ke ni povu krei internacian solidarecon, kiu estas la sola maniero, per kiu laboristoj, salajruloj travivu la kapricojn de la kapitalismo kaj la novliberala sistemo, kiu bezonas konsumantojn kaj ekspluatadon por vivteni la sistemon. Kiamaniere defendi nin kontraŭ ĉi tiuj malagrablaĵoj?

Plej facile estas sekvi la ekstremdekstrulojn, kiuj, kvankam apartenante kaj subtenante kapitalismon kaj novliberalismon, propagandas al ni ”la nacion” kiel solvon por ĉiuj problemoj. La lokon, kiun ni per la propra vivo devas defendi. 

Ili elokvente parolas pri propraj varoj, kiuj devas esti protektitaj, pri nia, kvazaŭ ni apartenas al iu supera raso kaj popolo. Sed ĉu ni ne jam aŭdis ĉi tiun kanton dum la hitlera periodo? Ĉe ni ĉio estas pli bona!, eĉ la koncentrejoj, en kiuj ni mortigis milionojn da laboristoj, kiuj defendis, tutsimple, alian politikan koncepton, evidente por esti preciza, la plimulto de la murditoj ne estis mortigitaj pro iliaj politikaj ideoj, sed ĉi tiu parto de la historio ni ĉiuj konas kaj ni nepre neniam forgesu ĝin. 

Ĉu vi, karaj geamikoj, pensas, ke ni bezonas protektismon, ĉu lokan ĉu nacian? Ĉu la franca fromaĝo estas pli altkvalita ol la nederlanda, aŭ ĉu vi pensas kiel mi kaj celas mondon, en kiu solidareco estas la ĉefideo, la celo, al kiu ni devas strebadi?



Mi opinias ke por havi mondan pacon, ni devas grave ŝanĝi la mondan bildon. Ni devas unue forigi iu formon de subpremo, de sklaveco, de infanlaboro de ekspluatado. Ni devas instrui homojn anstataŭ altrudi ilin ideojn kiuj bremsas nian evoluon, kiu katenigas niajn pensojn.

Dum la nuan epoko mi vidas tro multaj politikaj grupoj kaj partioj kiuj propagandas naciismon. naciismo kiu fine parolas nur pri la rajtoj kaj avantaĝoj de iu loka elito kaj ne pri la homoj el la tuta mondo. Kiamanire ni povas atingi iun pacon se ni instruas aŭ pli bone dirite akceptas ke aĉaj partioj propagandas disigado de homoj pro koloro kaj deveno aŭ eĉ kredo. Kiamanire ni povas havi pacon se je unu flanko de la mondo homoj vivas en mizero kaj el alia flanko troviĝas la riĉeco? 

Eble sed certe laŭ la opinio de multaj uzantoj de Esperanto lingvo povas grave kontribui al monda paco. Kiam ni mem povas elekti libere kaj memvole lingvon universalan per kiu ni povas, uzante la nunajn komunikilojn, paroli kun homoj el la tuta mondo pri niaj problemoj, pri niaj sopiroj, pri niaj revo. Ni eble povas kompreni ke mondvaste la laboristaro celas havi la saman, kiu estas komforta vivo, respekto por la individuo kaj la grupo. Respekto por la biodiverseco kaj ĉiuj estaĝoj. Kiam la laboristoj lernas kompreni ke ne la pola plumbisto kulpas pri perdo de laboro, sed kapitalisto kiu havas neniun respekton por iu ajn. Kiam ni komprenas ke ĝuste tiu kapitalismo estas la sola kiu havas avantaĝon ke regas militon kaj ne pacon, ni jam estas sur bona vojo.


Antaŭ multaj jaroj mi havis afiĉon kiu diris: Imagu ke estus milito kaj ĉiuj rifuzis partopreni ĝin? Jes imagu ke ni povas atingi tiun nivelon de klereco. Ke homoj ne plu ŝafe sekvas la militemajn demagogojn, kiuj ĉiam kaj ĉiam denove sercas novan malamikon, novan Bin Laden, novan Fidel Castro, novan Sadam Hussein ktp, ktp. Imagu ke ĉiuj homoj lernas memstare pensi kaj analizi, ne pri la efiko de iu sedpri  la kaŭzo de la problemoj. Ni certe estos multe pli proksima al paca mondo.


Dialogo ĉiam necesas kaj diru kial ne ŭzi universalan lingvon por fari niajn diskutojn anstataŭ lingvon altrudatan.