Ne petu al mi verki pri morto. Verkisto bedaŭrinde mi entute ne estas! Mi ja eble povas rakonti al vi pri la sentoj, kiam mia patro rifuzis morti. Tro fortan koron li havis, eĉ post kiam la kancero jam delonge gajnis la batalon. Mi memoras, ke mi petis al la kuracisto helpu lin, sed la ŝtato tion malebligis. La iama forta viro nun kiel infano kuŝis en lito. Ĉu mi rakontis jam pri mia patrino, kiu ĉiun tagon sidis apud la lito de la amata edzo? Kiel ŝi mortetis pro ĉiu korbato kiu direktis mian patron al la plej lasta, al la fino? Eble mi ne faris, eble neniam faros, ĉar eĉ mi havas miajn privatajn sentojn.
Morto! Ĉu vi volas, kara, ke mi rakontu al vi pri la plej terura? Pri la miloj da junuloj, kiuj misinformitaj, cerbolavitaj, manipulitaj, direktas sin al la batalkampojn. Tiuj, kiuj iras defendi "la patrujon", la patrolandon, la nacion. Aŭ kian nomon donas ĉe vi la demagogoj al la loko kiun la junuloj devas protekti kontraŭ la atakoj de aliaj demagogoj.
Dum la lasta jarcento, ni eĉ ne plu kapablas kalkuli la kvanton da junuloj, junaj idiotoj, herooj post la morto por la patrujo, kiuj donis sian vivon por nenio, por iu freneza eltrovo de la kapitalo kaj la potenco, la nacio, la ŝtato.
Ĉiam ies filo, ĉiam ies frato kantis konata bardo el Flandrio, kiam li prikantas la grandan militon de la komenco de la jarcento.
Iru al Ieperen, iru al la valo de Somme, iru al Normandio, travagu la ĉenaron de tomboŝtonoj. Fratoj kaj filoj, junaj knaboj mortintaj por nenio, montrofenestroj de la homa stulteco.
Komprenu min, mi ne povas rakonti pri morto, aŭ ĉu vi volas ke mi rakontu al vi pri la infanoj, kiuj mortas pro malsato. Ĉiujn 2 sekundojn mortas en la mondo infano pro malsato aŭ pro milita kaŭzo. Komprenu kara, ke mi pri tio ne povas rakonti. Kia malhonoro por la homa raso! Permesu ke mi silentu pri tio. Ĉu vi povas elteni la bildojn el Afriko pri tiuj knaboj kaj knabinetoj, elĉerpitaj kaj kun balonaj dikaj ventroj? Kiel la plej bona aŭtoro en Usono dramo ili rigaras rekte en la lenson de la kamerao, rekte en mian koron kaj mi vidas ilin pensi: "Kial riĉulo, kial mi devas mortmalsati, ĉu mi ne apartenas al via speco?" Kaj mi hontas tiel terure, kaj mi sentas min tiel malforta, ke mi nur povas pensi: "Mi ne sciis, mi ne volis tion. La aliaj faras tion."
Mi ne povas verki pro malkapableco, mi ne volas rakonti pri morto, ĉar la privata morto, tiu de la parencoj, pro malsano aŭ oldeco, estas kiel mi diras privata. Kaj la kolektiva morto, de la soldatoj kaj malsatuloj estas tro hontiga.
Permesu kara, ke mi silentu, mi havas nenion por diri pri morto.
Sign-in to write a comment.