Kara amiko Gero sendis ĉi-matene mesaĝon pri projekto, kiun li partoprenis kun la lernejo, kie li laboras. Temis pri staĝo kun la infanoj de la lernejo en familio-cirko. Mi povas spekti, dank’al interreto, la belajn fotojn, kiujn oni prenis dum la semajno en la cirko. Sube de la teksto mi trovis ligon rekte al la cirko kaj iom nostalgie mi decidis rigardi al la TTT-paĝoj. Imagu, ke mi dum miaj infanjaroj devis atendi jarojn antaŭ ol la klaŭnoj kaj artistoj de la cirko vizitis mian vilaĝeton. Mi nun povas, sidante en mia seĝo, spekti bildojn el mia junaĝo. La kombino de moderno kaj eksmodo estis trafa. La familio de cirko-artistoj, kiuj en diversaj pozoj aperis sur mia ekrano, starigis filmon el miaj infanjaroj, kaj mi apenaŭ sciis, ĉu mi vidis realecon aŭ miajn sonĝajn bildojn.
Ĉu plu ekzistas la virino kun la barbo kaj la serpent-homo, kiu sen problemoj povas faldi la korpon ĝis grandeco de noktoŝranketo? Ĉu plu ekzistas la mizeraj leonoj, tiel tipaj por familia-cirkoj, al kiuj mankas mono? Ĉu ĉe vi la majestan ĉevalon, pro sama manko de la sama mono, anstataŭis per obstina azeno, kiam la cirko venis en via vilaĝo? “La artistoj de la 5 a butontruo” (laŭ flandra esprimo, mallertaj artistoj tamen ege serioza rilate propran konon kaj kapablon) la malsukcesinta ĵonglisto, kiu kapablis ĵeti la keglojn aeren, sed malsukcesis kiam ili, pro leĝo de gravito, revenis ne en la manojn sed teren? La halterigisto, kiu havis pli grandan bierventron ol muskolojn? La leondresisto, kiu devas instigi la leonon, aspekti sovaĝa kaj la klaŭno kun ruĝa nazo pro malmultekosta vino, kiu tamen en sia ebria ludo povas ridindigi la infanojn.
Evidente ankaŭ vi klopodis eniri la tendon sen pagi enirprezon, ne pro la fakto, ke vi estas malhonesta, sed pro manko de mono, kio post la milito estis pli kutimo ol escepto en la regiono de malnova Eŭropo.
Iamagu, nun la cirko de mia juneco havas TTT-paĝon, eĉ belegan. Moviĝantaj bildoj donas mallongan impreson de la spektaklo, kiun vi povas gustumi. Vekiĝante el mi revo, mi konstatis, ke la iama cirko de mia junaĝo plej verŝajne ne plu ekzistas. Evidentas, ke la malgranda familio-cirko, ne havas la grandecon de la fame konataj entreprenoj, kiujn ni de tempo vidas sur TV-ekrano. Certe la cirko de mia kompano Gero neniam montros siajn trukojn antaŭ la publiko en Monako, nek aperos sur la ekrano de kulturelsendo. Ĝi estas nur la alportanto de feliĉo al junaj knaboj kaj knabinoj. Ĝi gajnas moneron, donante staĝon al entuziamaj estontaj ekvilibristoj, ĝi vendas revojn en realeco.
Antaŭ kelkaj semajnoj mi vizitis “Cirque du Soleil”, nuntempe unu el la plej famaj cirkoj kun multe-kostaj artistoj. La enirprezo superas vian imagon same kiel la imponan spektaklon. Ne nur la spektaklo imponas, sed ankaŭ la vizaĝoj de la infanoj. Knaboj kaj knabinoj de gepatroj, kiuj bonege gajnas monon por permesi al si eniron en la “Cirko de la suno” elradiis nekomprenon kaj miron, kiam unu el la artistoj faras pli danĝeran, pli imponan trukon. Ĉiam pli danĝera, ĉiam pli alta kaj pli profunda estas la devigo al senmorteco en la mondo de spektaklo kaj orfolio. Tamen, hodiaŭ mi konstatis, spektante la fotojn de mia kara k-do, ke la feliĉo sur la vizaĝoj de la infanoj ĉe la familio-cirko multege pli brilis ol ĉe la multekosta cirko. Plej verŝajne ĉiuj infanoj revas esti riĉaj kaj famaj, sed havas, samtempe, sufice la realaĵon por scii ke, kun iom pli da “pigreco” ankaŭ la vivo povas esti ege bela
Malagrable estas ĉe mi la sento, ke la lokan kulturon de la familio-cirko akaparis kapitalistaj entreprenoj. Ĉu la evoluo direktas nin al malsamaj formoj de feliĉo? Preskaŭ gajni “grandan ŝlemon” en Roland Garros, kiu donas feliĉon de rekono de la granda publiko en propra lando, aŭ la feliĉo gajni matĉon sur la vilaĝa tenisa tereno kontraŭ amikino, kio donas fine la plej grandan feliĉon? Kio finfine plej valoras, ludi en klubo de Barcelono aŭ Milano aŭ tutsimple amuzi sin, foruzante siajn futbalŝuojn dum matĉo kontraŭ la najbara klubo?
“Cirque de Soleil” imponis min, la cirko de Gero feliĉigis min. Eble ne estus malbone, ke mi elspezu iom malpli da mono kaj faru la penon serĉi veran feliĉon en la anarĥio de la ĉiutaga vivo?
Sign-in to write a comment.