Articles by A Giridhar RAO

  • Por 80% filipinaj infanoj, malsamas la hejma kaj lerneja lingvoj

    - 14 Nov 2008 - 2 comments
    Peruo: 18,5% Barato: 19,1% Paragvajo: 63,5% Filipinoj: 79,7% Jen la elcentoj de infanoj en elementaj lernejoj kies estroj raportas, ke por la 'plimulto' aŭ 'ĉiuj' lernantoj, "La unua lingvo [estis] malsama ol la lingvo de instruado". La datumaro estas de 11-landa (anglalingva) raporto de Unesko, Rigardo ene de elementaj lernejoj (2008), legebla en la retejo de Unesko kun resumoj en la angla (En) , franca (Fr) kaj hispana (Es) . Tiuj ĉi elcentoj havas gravajn…

  • Kannada lingvo menciita en helena dramo de 2a-jarcento aKE??

    - 04 Nov 2008 - 3 comments
    Tion ja diris tagĵurnala raporto anglalingva listigante la pruvojn pro kiuj la kannada lingvo (kiu ankaŭ nomiĝas la kanara lingvo) akiris registaran statuson ĉijare de klasika lingvo (kune kun la telugua - ambaŭ lingvoj dravidaj). La tamila akiris tiun statuson jam en 2004, kaj en 2005 la barata registaro ankaŭ deklaris la sanskritan klasika lingvo. Krom la prestiĝo, la anonco ankaŭ havas financajn implicojn - oni devas disponigi pli da mono por flegadi klasikan lingvon - premii prilingv…

  • Esperanto festata kadre de Eŭropa tago de lingvoj en Hajderabado, Barato

    - 22 Oct 2008 - 4 comments
    Jen esperantigo de gazetara komuniko kiun mi lastatempe verkis ( anglalingve ). Okaze de la Eŭropa tago de lingvoj "Eŭropa lingvo-foiro" 20a de oktobro 2008 The English and Foreign Languages University (Universitato por la angla kaj fremdaj lingvoj) Hajderabado, Barato Institutoj en Hajderabado kiuj instruas eŭropajn lingvojn kunvenos je la 20a de oktobro por festi la Eŭropan tagon de lingvoj. La Universitato por la angla kaj fremdaj lingvoj (EFLU) gastigos “Eŭropan lingvo-…

  • Revigligo de la arapaha lingvo

    - 21 Oct 2008
    Pasintsemajna artikolo en la tagĵurnalo The New York Times raportas, ke la tribo Norda Arapaho ekstarigas lernejon kie la instrulingvo estos la arapaha. Edukistoj kaj la plejaĝuloj de tiu ĉi usona tribo (kiu konsistas el 8.791 homoj) esperas, ke tiu ĉi iniciato kreos generacion de denaskaj parolantoj de la arapaha - lingvo kiu nuntempe havas nur 200 parolantojn. Kiel diras la artikolo: "Esplorstudoj montras, ke lingva flueco inter junaj indianoj estas ligita al ĝenerala akademia atingo…

  • Lingvo, edukado kaj (malrespekto de) la homaj rajtoj

    - 12 Oct 2008
    La esperantigo de prelego de Tove Skutnabb-Kangas, "Lingvo, edukado kaj (malrespekto de) la homaj rajtoj" aŭdeblas en (kaj elŝuteblas de) la retejo de Lingvaj-rajtoj.org. Konata interpretisto Istvan Ertl esperantigis tiun ĉi gravan kaj bonegan ( anglalingvan ) prelegon de Skutnabb-Kangas. Ŝi faris la ĉefprelegon dum la simpozio "Lingvaj rajtoj en la mondo: la aktuala stato", ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo en aprilo 2008. Temis pri simpozio okaze de la 100-jariĝo de Universala Esperanto-As…

  • Britoj maltrafas laboron pro plurlingvo-manko

    - 25 Sep 2008
    Britoj maltrafas laboron kaj en Britujo kaj eksterlande pro siaj nekapabloj paroli aliajn lingvojn, avertis la Lingva Komisiisto de la Eŭropa Unio, Leonard Orban, sojle de la Eŭropa Tago de Lingvoj. Plena anglalingva artikolo en la tagĵurnalo The Guardian .

  • Kial lingvoj gravas - nova libreto

    - 18 Sep 2008 - 1 comment
    Jen esperantigo de anglalingva anonco de Unesko pri nova libreto eldonita de SIL . Eldonita en tiu ĉi Internacia jaro de lingvoj , "Kial lingvoj gravas" [ elŝutebla PDF dokumento ] donas al legantoj vivrakontojn pri la manieroj en kiuj legipovigaj programoj en lokaj lingvoj helpas trafi la Jarmilajn evoluigajn celojn . En Indonezio, ekzemple, gepatralingva programo instigis vilaĝanojn replanti mangrovojn por bremsi la detruiĝon de marbordaj regionoj. En Togolando, farmisto ekbre…

  • Legopovigo kaj gepatralingva edukado

    - 15 Sep 2008 - 4 comments
    La 8a de septembro estas Internacia tago de legopovigo. Laŭ la anglalingva Vikipedio , la minimuma legopovo mankas al ĉ. 774 milionoj da plenkreskuloj; unu el kvin plenkreskuloj en la mondo restas analfabeta kaj du-triono el ili estas virinoj; 72,1 milionoj infanoj ne vizitas lernejon, kaj multe pli nur fojfoje iras al la lernejo aŭ forlasas la lernejon. Jam en aprilo ĉijare, mi blogis (en Esperanto) pri tio ĉi. Tiam aperis artikolo en la brita tagĵurnalo The Guardian el kiu mi tiri…

  • 10 ĉefaj endanĝerigitaj lingvoj

    - 02 Sep 2008
    Profesoro Peter AUSTIN de Universitato de Londono (anglalingve) prezentas liston de dek endanĝerigitajn lingvojn. Li diras, ke ĉ. 50% de la lingvoj de la mondo malaperos ĝis 2050. "La ĉefa kialo estas, ke lingvo-komunumoj ekparolas pli grandajn, politike kaj ekonomie pli potenchavajn lingvojn, kiel la anglan, la hindian, aŭ la sŭahilan." Jen kelkaj el tiuj ekzotaj vortbest(et)oj: "Ĝeru" (aŭ la Granda Andamana) estas parolata de malpli ol 20 homoj en la Andamanaj Insuloj de la Hinda O…

  • Lernis la islandan en 7 tagoj?! La nekredebla Daniel Tammet

    - 22 Aug 2008
    Hieraŭ mi legis kaj spektis intervjuojn kun la aŭtismulo Daniel Tammet. Laŭ la angla vikipedio , krom liaj grandaj matematikaj talentoj, li ankaŭ scipovas 11 lingvojn: la anglan (denaske), francan, finnan, germanan, litovan, rumanan, estonan, islandan, kimran, kaj Esperanton! Sian familian nomon li ŝanĝis al Tammet, elektante, laŭ intervjuo , la estonan vorton por la 'kverko' - 'Mi ĉiam amis la estonan. Kia vokalriĉa lingvo.' Li eĉ kreas lingvon. Ĝi nomiĝas Mänti - kiu devenas de…

  • Kultura kaj biologia diverseco en rapide ŝanĝiĝanta mondo - intervjuoj

    - 19 Aug 2008
    En aprilo 2008 okazis konferenco en Novjorko - Pluteno de kultura kaj biologia diverseco en rapide ŝanĝiĝanta mondo: lecionoj por tutmonda politiko . Jen tio kion diras Terralingua , unu el la organizintoj de la konferenco: "En la lastaj du jardekoj videblas kreskanta intereso pri la ligoj inter kultura, lingva kaj biologia diversecoj. Minacas tiujn ĉi diversecojn la samaj fortoj, sed kaj en scienca esplorado kaj en la kampoj de la politiko kaj administrado, oni ofte traktas naturon kaj…

  • Lingvoj: trezoro de la homaro - enkonduko

    - 15 Aug 2008
    "Lingvoj: trezoro de la homaro" - jen la Kongresa temo de la ĵus okazinta UK en Roterdamo. Mi verkis mallongan enkondukon por la Kongresa libro. Mi alŝutas la tekston parte por doni kuntekston por la Kongresa rezolucio , kaj parte por stimuli diskuton pri la diversaj temeroj de la Kongresa temo.

  • Barata kortumo aprobas industriojn en indiĝenaj arbaroj

    - 09 Aug 2008 - 1 comment
    Averton: ĉiuj ligoj en la suba afiŝo portos vin al anglalingvaj fontoj!

  • La 'ateista' leciono en la kerala lernolibro

    - 26 Jun 2008 - 3 comments
    Senreligia Ĝivan ('Mathamillaatha Jeevan' - angla transskribo de la malajala titolo, proks. 'madamilada ĝivan') Jen la mallonga leciono (por klaso 7; 12-jaruloj) pri kio furore polemikas unuflanke la kerala registaro, kaj aliflanke aro da religiaj eklezioj. ( Jen anglalingva raporto pri la polemiko.) La angligo (kiu estas mia fontoteksto) de la malajala originalo aperis en la tagĵurnalo The Hindu (26a de junio 2008). **** Sidigante la gepatrojn, k…

  • Ĉu Odiŝanoj nun parolu la odijan?

    - 10 Jun 2008
    La loĝantoj de la orientbarata gubernio Oriso estas la plej lastatempaj kiuj pripensas nomŝanĝojn de la gubernia kaj lingva nomoj. Loĝantoj de Madraso, Bombajo kaj Trivandrumo jam revenis al la ekuzo de la nomoj de tiuj urboj en la propraj lingvoj -- do, Ĉenajo, Mumbajo kaj Tiruvantapuramo. Nun, la Orisanoj -- laŭ raporto en la anglalingva tagĵurnalo The Hindu -- proponas angle literumadi la nomon de la gubernio, 'Odiŝa', kaj la nomon de la lingvo, 'Odia'; tiel estas, kapti pe…

  • Malpliiĝis la nombro de barataj infanoj kiuj ne iras al la lernejo

    - 09 Jun 2008 - 2 comments
    Esperiga novaĵo: Laŭ lastatempa raporto en la (anglalingva) tagĵurnalo The Times of India , la nombro de la barataj infanoj en la aĝo-grupo de 6-14 kiuj ne iras al la lernejo, malpliiĝis de 7,6 milionoj en marto 2007 ĝis 4,5 milionoj en marto 2008. Eĉ pli esperige laŭ la raporto estas la informo, ke la plej parto de tiuj kiuj nun ekiras al la lernejo apartenas al tri tradicie marĝenaj grupoj -- islamanoj, indiĝenaj popoloj kaj dalitoj (t.e. anoj de la t.n. 'malaltaj kastoj'…

  • La angla en Srilanko - 2

    - 12 May 2008
    Ŝajne konsentas la sinhala registaro kun la tamilaj ribeluloj (pri kiuj mi laste blogis ), ke suferas la ekonomio pro la manko de la angla. Jen, en alia artikolo (anglalingva) , detaloj pri altnivela registara iniciato srilanka kiu nomiĝas "La angla kiel vivrimedo". La celo -- havi dum la venontaj tri jaroj 50.000 "kamparajn gejunulojn" kun anglalingvaj kapabloj por labori en la informteknologia sektoro. Deklaras registara funkciulo, "La [anglalingva] nivelo en la eduksistemo estas mize…

  • La angla en Srilanko - 1

    - 09 May 2008
    Unuflanke, la tamilaj malfederaciiĝantoj vidas la anglan kiel plian rimedon en la rezisto kontraŭ la sinhaloj . Diris tamila estro dum la jara kunveno de anglalingva kolegio, "Historie registaroj srilankaj faris edukadajn barilojn por malhelpi la progreson de la tamiloj. Tiu ĉi kolegio estas simbola kontraŭo al tiuj registaraj paŝoj." Laŭ la artikolo, ĝis la 1950aj jaroj, la instrulingvo por ĉiuj -- la sinhaloj, tamiloj kaj islamanoj -- estis la angla. Sed post la sendependiĝo de la brita…

107 articles in total