Articles by A Giridhar RAO

  • The First of May - Louis Paul Boon

    - 01 May 2008 - 3 comments
    Here's why the first of May is a public holiday in many parts of the world. I translated this from an Esperanto translation by Jakvo Schram . Incidentally, surprisingly little of Boon's work is available in English. The First of May Louis Paul Boon Now I must write with my best pen, my summer pen, my Sunday pen. Decorate it with a red ribbon, and dip it in an ink with which are written only words of joy, of sun and happiness, of freedom and…

  • Monda kampanjo por edukado

    - 29 Apr 2008
    La Monda kampanjo por edukado havas ĉisemajne sian Ago-Semajnon. Laŭ raporto anglalingva , "7,5 milionoj da infanoj, plenkreskuloj kaj instruistoj kunvenis kun politikistoj en pli ol 100 landoj por lerni pri la graveco de la fakto, ke ĉiuj devas havi ŝancon je altkvalita edukado." Intertempe, aperigis la brita tagĵurnalo The Guardian raporton pri la stato de la dua Jarmila Evoluiga Celo de la Unuiĝintaj Nacioj, nome, Atingi Universalan Elementan Edukadon. Laŭ la raporto :…

  • UN-UEA aranĝo en Ĝenevo pri lingvaj rajtoj

    - 28 Apr 2008
    Ŝajne okazis sukcesa aranĝo en Ĝenevo pri la aktuala situacio tutmonda de homaj lingvaj rajtoj. Detaloj plurlingvaj en la paĝaro de la simpozio . Laŭ Renato Corsetti aperos artikolo en la revuo Esperanto .

  • Endanĝerigitaj lingvoj en Barato

    - 24 Apr 2008
    Umante tra la reto, mi trovis jenajn anglalingvajn informojn: - La Ruĝa Libro de Unesko pri endanĝerigitaj lingvoj (2003) ne listigas iun ajn endanĝerigitan lingvon baratan - La raporto de Ethnologue pri preskaŭ estingitaj lingvoj listigas 5 endanĝerigitajn lingvojn baratajn: A-Pucikwar. 24 (2000 Verma). Pli da informo Khamyang. 50 (2003). Pli da informo Parenga. Ethnic population: 767 (2002). Pli da informo Ruga.…

  • Semajno de endanĝerigitaj lingvoj 2008

    - 22 Apr 2008 - 1 comment
    Alfronte de la fakto, ke el la ĉ. 7 mil lingvoj en la mondo, duono estas minacataj de la pli grandaj lingvoj, la londona esplorinstituto School of Oriental and African Studies organizas Semajnon de endanĝerigitaj lingvoj 2008, de 30a de aprilo ĝis 8a de majo. La temo estas "Kion NI povas fari?" kaj esploros la eblecon kunlabori de esploristoj, studentoj, lingvokomunumoj kaj civitanoj por kune trakti la defiojn de tutmondaj perdiĝoj de lingvoj kaj kulturoj. Agadoj dum la semaj…

  • Polemiko en Katalunio pri hispanlingva versio de filmo de Woody Allen

    - 09 Apr 2008 - 1 comment
    Anglalingva artikolo en hodiaŭa numero de The Guardian pri nova filmo de Woody ALLEN. Spektantoj en Katalunio povos vidi la filmon Vicky Cristina Barcelona nur en la anglalingva versio kun kataluna subteksto. La artikolo ŝajnas iom nesimpatia al la kataluna lingvodemandaro. Ĝi raportas, ke: la regiona registaro lastatempe anoncis fonduson de 7,4 milionoj da eŭroj por antaŭenigi la katalunan filmindustrion. Ĝi ankaŭ donis 15.000 eŭrojn al filmfaristo por tri 'erotikaj filmoj' ĉar ili an…

  • La malbeno de la angla-parolado

    - 02 Apr 2008 - 2 comments
    Aperis lastatempe longa artikolo en la duonmonata anglalingva revuo Outlook pri la "angla-neposedantoj" en la lando: t.e. pri tiuj kiuj tre deziras regi la anglan, kaj faras kaj suferas koŝmarajn klopodojn akiri ĝin. La artikolo titoliĝis "English Speaking Curse" (La malbeno de la angla-parolado). Jen sciigoj el la artikolo: La gardistoj de la lingvaj pordegoj de transnaciaj firmaoj estas rifuzantaj ĉiujn krom eta elcentaĵo de tiuj bakalaŭroj kiuj kandidatiĝas. Laŭ unu dungistino "ŝia f…

  • Nekrologo pri Arthur C. Clarke

    - 31 Mar 2008 - 3 comments
    Por la 'anglakapablaj' inter vi, jen rapida sciigo pri nekrologo pri la sciencfikcia kaj sciencpopulariga verkisto Arthur C. CLARKE. Mi verkis la artikolon " Creating Thought-Tools for the Times " (Kreado de pensiloj por nia epoko) por la tagĵurnalo The Hindu (24a de marto 2008).

  • Lingvaj bariloj por indiĝenaj popoloj

    - 29 Mar 2008 - 1 comment
    Aperis lastatempe bonega superrigardo (anglalingva) pri nova akto en Barato pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj al siaj tradiciaj vivmanieroj, inkluzive la uzon de siaj terpecoj. Skizante la malfacilaĵojn realigi la akton, la verkinto de eseo Madhu RAMNATH prave atentigas nin al la jena lingva realaĵo: Plejparto de la homoj en la centra barata indiĝena regiono -- Gond, Durwa, Khond, Konda Reddy, Dorla, ktp -- estas nealfabetaj, precipe pri juraj aferoj, kaj malfacile parolas l…

  • La 'urdua' estas variaĵo de la 'hindia'

    - 25 Mar 2008
    "Oni ŝajne ekuzis la urduan kiel nomon de lingvo kiam la populara formo kiu nomiĝis "Hindi/Hindvi" evoluiĝis en malnaivan lingvon kun literatura potencialo." Tiel argumentas Mehr Afshan Farooqi [faruki] en lastatempa anglalingva eseo " The 'Hindi' of the 'Urdu' ". Li opinias, ke la etimologio de la vorto 'urdu', kiu signifas en la turka 'armean tendaron', "kotigas la lenson de la historiografio", ĉar tiu etimologio naskis la miton, ke la lingvo efektive naskiĝis en tiuj tendaroj de…

  • La misa angla de Barato

    - 18 Mar 2008
    Amuza artikolo (anglalingva, kompreneble!) pri la misaj uzoj de la angla lingvo en Barato , precipe en la barata amaskomunikilaro. Temas pri nenormaj uzoj de la angla je la nivelo de literumado -- lion/loin = leono/lumbo; gramatiko -- la (ne)uzo de la difinita artikolo ("the"); kaj idiotismo -- ĉirkaŭfrazoj kiel "expired" anstataŭ "died" (= mortis), kaj ĉarmaj insultoj kiel, "You are a nonsense!" (= Vi estas sensencaĵo; eble eĉ "Vi volapukas"?) Se diri nenion pri lingvomiksaĵo -- la t…

  • Unulingvismo en la EU kaj Barato

    - 18 Mar 2008
    Leonard Orban, la EU-komisionano kiu respondecas pri la multlingvismo, ĵus diris en intervjuo, "Kaj ni ne forgesu, nuntempe pli ol 44 procentoj el la civitanoj de EU parolas nur sian gepatran lingvon" -- intervjuo originale en la rumana; Esperantigoj en la retpaĝaro de Esencoj kaj en la Libera Folio . Ĉu pli ol 44% de la Eŭropa Unio estas unulingva?? Mi demandas al mi -- kio pri Barato? Estas malfacile trovi! La lingvaj datumaroj de la popolnombradoj de 1991 kaj 2001 ne donas cifero…

  • La angla en Ĉinujo: la rolo de Barato

    - 14 Mar 2008 - 1 comment
    Aperis sur mia reta horizonto du artikoloj anglalingvaj: unu (pasintjara) pri la kresko de la angla en Ĉinujo , kaj alia (ĉisemajna) pri la rolo de barataj instruistoj en tiu krekso . La pasintjara artikolo raportas, ke ĉ. 600 milionoj da ĉinoj nuntempe studadas la anglan. La usona firmao TOEFL (mallongigo por Testo de la angla kiel fremda lingvo) kalkulas, ke la merkato por anglalingvaj testservoj en Ĉinujo nun valoras je 60 miliardoj da usonaj dolaroj! Kaj la artikolo r…

  • Agnosku la panĝaban kiel kanadan lingvon!

    - 13 Mar 2008 - 1 comment
    Baratdevenaj kanadanoj volas, ke la panĝaba lingvo estu unu el la oficialaj lingvoj de Kanado, laŭ tiu ĉi (anglalingva) raporto . La panĝaba estas la sesa plej parolata lingvo en Kanado; en la gubernio British Columbia [britiŝ kolambja] -- kie 8% de la loĝantaro estas baratdevenaj -- la panĝaba estas la plej parolata post la angla, la franca kaj la ĉina; kaj en la kvartalo Surrey [sari] de Vankuvero, la panĝaba estas la plej parolata post la angla. Laŭ instruisto de la panĝaba en la u…

  • La kresko de neanglalingvaj tagĵurnaloj en Barato

    - 13 Mar 2008 - 1 comment
    La 33-jara anglalingva tagĵurnalo barata Business Standard  nun aperigas hindian eldonon. Diskutante la kreskon de la neanglalingvaj tagĵurnaloj en Barato , la kolumnisto T N Ninan [najnan] diras, ke la kresko de la hindilingva amaskomunikilaro okazis pro pluraj kialoj: la kreskanta graveco de barataj urbetoj; la kresko de alfabeteco en la hindia-parolataj regionoj; la kresko de komerco, kaj sekve kreskantaj enspezniveloj; kaj la fakto, ke kreskas la konsciaj niveloj…

  • Kongresa Rezolucio: 5a Azia Kongreso de Esperanto

    - 13 Mar 2008
    Kongresa Rezolucio 5a Azia Kongreso de Esperanto 11-15 februaro 2008 Bengaluro, Barato La 5a Azia Kongreso de Esperanto , kiu okazis de la 11a ĝis la 15a de februaro 2008 en Bengaluro, Barato, kun 160 partoprenantoj (kaj 254 aliĝintoj) el 30 landoj, diskutis la temon “Esperanto en Multlingva Azio, kaj notinte la tre malsamajn historiojn kaj aktualajn statojn de la Esperanto movado en aziaj landoj; rimarkinte la ekkreskon de Esperanto en aziaj landoj, fo…

  • Du-triono da budoj en barata libro-foiro nur por anglalingvaj libroj

    - 12 Mar 2008
    Tion deklaris Kushwant Singh [kuŝvant sing], konata verkisto anglalingva en lastatempa artikolo . Rimarkante la grandajn antaŭpagojn al novaj verkistoj barataj, Singh diras, ke tiujn grandajn sumojn (ĝis 100.000 eŭroj!) gajnas nur la anglalingvaj verkistoj, ne la verkistoj en iu ajn el la aliaj barataj lingvoj. Li aldonas: "En la [lastatempe okazigita Monda] Libro Foiro, pli ol du-triono de la budoj estis akaparitaj de la angla; la hindia kaj la urdua estis je kompatinde dua rango; al…

107 articles in total