Articles by A Giridhar RAO

  • Fabelo por interlingva dialogo

    - 18 Sep 2017 - 4 comments
    ngugi
    Jen interesa projekto pri la multlingvismo! La konata kenja verkisto Ngũgĩ wa Thiong’o verkis fabelon en la kikuja , " La vertikala revolucio: Aŭ kial homoj marŝas dupiede ". (Tio estas mia esperantigo de la titolo de la angligo kiun faris Ngũgĩ mem.) Kenja verkista grupo, Jalada ("Kovrilo" en la svahila, laŭ Google Translate ) ne nur eldonis la fabelon en la kikuja, sed ankaŭ eldonas tradukaĵojn -- 68 da ĝis nun! (Kelkajn, inkluzive la originalan kikujan, vi povas ankaŭ aŭskulti.)…

  • Esperanto kiel modelo de lingva justeco - prelego

    - 16 Jul 2017 - 1 comment
    ciil-partoprenantoj
    La 8an de julio, mi prelegis jam la trian fojon pri Esperanto en la Centra Instituto de Barataj Lingvoj ( CIIL ) en Majsuro, Barato. Ĉi-foje estis ĉ. 65 tradukistoj en la ĉambro (25 pli ol en la sesioj en majo kaj februaro 2017). Ili estis partoprenantoj en labortendaro de la Nacia Tradukada Misio ( NTM ). NTM estas ambicia programo disponigi lernomaterialojn por supera edukado en ĉiuj el la 22 oficialaj lingvoj de la lando. Jen la fakoj (anglalingvaj) el kiuj oni elektas tekstojn por tr…

  • Amasprotesto kontraŭ netoleremo

    - 30 Jun 2017 - 2 comments
    amasprotesto - ne mianome
    Merkredon, la 28an de junio, okazis amasprotestoj en multaj urboj en Barato. La protestoj temis pri atencoj ĉefe kontraŭ dalitoj kaj islamanoj, sed ankaŭ kontraŭ aliaj, ekzemple ateistoj. Tiuj ĉi atakoj rangas de minaco kaj batado ĝis mortigo kaj eĉ linĉado. Vidu mian eseeton " Ondo de netoleremo en Barato " (paĝoj 13-14 en la bulteno Ateismo , majo 2015). Mi partoprenis la manifestacion en Bengaluro. Amiko (sperta ĵurnalisto) taksis, ke 300-400 homoj ĉeestis la amasproteston…

  • Historiaj lingvaj diskriminacioj en Barato - intervjuo

    - 09 Jun 2017
    "Historiaj lingvaj diskriminacioj en Barato" estas titolo de intervjuo kun mi kiu aperis en la aprila numero de Heroldo de Esperanto ( HdE ). La intervjuinto estas Massimo RIPANI, ĵurnalisto kaj tradukisto. S-ro Ripani sendis siajn demandojn retpoŝte, kaj mi same respondis. La redaktoro de HdE , Fabrício VALLE afable donis permeson al mi publikigi la intervjuon. La PDF-a versio de tiu paĝo el HdE estas ĉi tie . Sed por faciligi la legadon, ankaŭ legeblas teksta versio de la inte…

  • Inkluzivi la lingvojn de infanoj

    - 15 Feb 2016
    Kadre de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo , mia universitato, Azim Premji University , organizas prelegon de d-ro Dhir JHINGRAN ( profilo angle ). Li estas direktoro de la Fondaĵo pri Lingvo kaj Lernado ( Language and Learning Foundation ) en Nov-Delhio. Jen la elangligita resumo de lia prelego: *** Lingvolernado en Barato fokusas pri parkerado, ĥora ripetado kaj praktiko pri kopiado / manskribado. Estas malmulte da fokuso pri signifo-kreado. Infanoj pleparte estas pasivaj. Tiuj ĉi…

  • Ganao forigos la anglan kiel lernejan instrulingvon

    - 20 Oct 2015 - 1 comment
    La ministro pri edukado en Ganao lastatempe anoncis, ke oni baldaŭ forigos la anglan kiel la instrulingvon en lernejoj. Laŭ novaĵraporto anglalingva , la ministro, profesorino Jane Naana Opoku-Agyemang, plejparte kulpigas la lernejan instrulingvon por la nekapablo de la edukitaj klasoj evoluigi la nacion. "Kiam ni forigos [la anglan kiel la instrulingvon] ni ŝanĝos la landon", ŝi deklaris. Interese, la ministro mem estas fakulo pri la angla kaj verkis multon pri afrika kaj ina literaturoj,…

  • Protestoj en Barato kontraŭ netoleremo

    - 14 Oct 2015
    Kiam la hindia verkisto Uday Prakash [udej prakaŝ] anoncis, ke li redonas sian premion al la nacia beletra akademio, Sahitya Academy [sahitja akademi], neniu supozis, ke dekoj da verkistoj kaj intelektuloj sekvos lian agon. Sed okazis kaj daŭre okazas ĝuste tio. Ili protestas kontraŭ la ondo de netoleremo tra la tuta lando ekde kiam la nuna registaro -- dekstrema, hindunaciisma koalicio -- gajnis potencon en 2014. De 2013, tri konataj ateistoj estis murditaj en Barato: N. A. Dabholkar (2013);…

  • Kiom da lingvoj en Barato?

    - 21 Feb 2014
    Nu, malfacila demando, sed iu kiun ni foje traktis en tiu ĉi blogo. Mia respondo estas "dependas de via fonto". Tion mi indikis en la ĵus-verkita vikipedia artikolo " Lingvoj de Barato ". Mi verkis ĝin kadre de la hodiaŭa Internacia Tago de la denaska lingvo . Bonvolu legi la vikipedian artikolon. Mi planas plikreskigi ĝin. Sugestoj bonvenaj!

  • Eduk-krizo minaco al nacia sekureco

    - 05 Oct 2013
    Je la Internacia tago de senperforto okazis prelegaro en Hajderabado, Barato, danke al la diskutrondo Manthan ( anglalingve ). Inter la prelegantoj estis d-ro Ajai [aĝej] SAHNI ( anglalingve ), fakulo pri konflikt-mastrumado. Li parolis pri diversaj fontoj de perforto en aktuala Barato. Inter ili estis la malfortecoj de la barata eduksistemo. Jen kelkaj el tiuj malfortecoj diskutitaj en lastatempa referaĵo mia (Rao 2013; esperanta resumo ). La raportoj ASER . Laŭ ĉi tiu jara raporto, e…

  • La perforta disduigo de Hindlando

    - 15 Aug 2013
    Ĝuste 67 jarojn antaŭe, je la 16a de aŭgusto 1946, komenciĝis la "Grandaj Mortigoj de Kolkato". Ĉirkaŭ 4000 homoj estis mortigitaj. Oni ankaŭ nomas tiun teruran periodon "La semajno de la longaj tranĉiloj" ( Vikipedio anglalingva ). Tiu perforto komencis la ciklon de rabado, bruligado, detruado, seksperforto, mortigado kaj buĉado kiu etendiĝis tra la tuta duonkontinento (kiu nun konsistas el Bangladeŝo, Barato kaj Pakistano). Dum la disduigo de Hindlando mortis centmiloj; 10-12 milionoj fuĝis…

  • Pli ol 780 lingvoj kaj 66 skribsistemoj en Barato - Enketo

    - 01 Aug 2013
    La popola lingvo-enketo de Barato (angalingva mallongigo PLSI ), pri kiu ni jam blogis antaŭe, ĵus anoncis, ke la 50 volumoj de la Enketo ekaperos inter septembro 2013 kaj decembro 2014. La kunordiganto de la Enketo, Ganesh Devy, anoncis tion. Laŭ novaĵraporto (anglalingva), troviĝas "pli ol 780 lingvoj kaj 66 malsamaj skribsistemoj en Barato. La gubernio Arunaĉalpradeŝo, kun 90 lingvoj, estas la plej riĉa inter la gubernioj.... Esploristoj trovis, ke Asamlando kun 55 lingvoj, Guĝarato (…

  • Nitobe-simpozio pri "Lingvoj kaj internaciigo en supera edukado"

    - 14 Jul 2013
    La sesa Nitobe-simpozio temos pri "Lingvoj kaj internaciigo en supera edukado". Ĝi okazos 18-20an de julio 2013, en la Nacia muzeo de Islando, Rejkjaviko. El la (anglalingva) retejo de la simpozio : "La simpozio aparte fokusos sur la pliampleksiganta uzo de la angla kiel la instrulingvo en supera edukado, kaj la rezultoj, pozitivaj kaj negativaj, de tiu ĉi evoluo. La simpozio ankaŭ esploros alternativajn alirojn." Organizita ĉefe de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj…

  • Renaskiĝis la anar-samea lingvo

    - 16 Jul 2012 - 1 comment
    Tove Skutnabb-Kangas sendis tiujn ĉi informojn pri "serioze endanĝerigita" lingvo, la anar-samea . Suvi Kivelä, ĵurnalisto kaj direktoro de la anar-sameaj arĥivoj, reĝisoris 9-minutan filmon pri siaj bopatrino kaj du filoj, kaj la revigligo de la anar-samea lingvo (kiu havas ĉ. 350 parolantojn). La dokumentario (kun anglaj subtekstoj) spekteblas ĉi tie en YouTube. Tove informas nin, ke ĉiuj en la dokumentario parolas la anar-samean. La nuraj parolantoj de la finna estas la patro de la la…

  • Barata enketo registras 630 lingvojn

    - 01 Jun 2012
    La popola lingvo-enketo de Barato (angle: People's Linguistic Survey of India, PLSI ) jam registris 630 lingvojn en 27 gubernioj de la lando. Tion sciigis al ni Ganesh N Devy [devi; EN ], la inicianto de tiu ambicia projekto. Ni jam skizis la projekton en tiu ĉi blogaĵo . La 31an de majo 2012, d-ro Devy estis en Hajderabado por kunordigi labortendaron. En la labortendaro, estis ĉ. 10 parolantoj de la diversaj indiĝenaj lingvoj de la gubernio Andhrapradeŝo. Ili okupiĝas pri la lerneja eduka…

  • Popola lingvo-enketo de Barato

    - 01 Jun 2012 - 1 comment
    Bhasha Research and Publication Centre ( En ), barata neregistara organizaĵo por indiĝenaj popoloj, lanĉis Popolan lingvo-enketon de Barato (angla mallongigo: PLSI). (Bhasha [bhaaŝaa] estas sanskrita vorto por "lingvo" uzata en pluraj barataj lingvoj.) Laŭ G N Devy ( En ), kiu kunordigas la iniciaton: "En marto 2010, Bhasha organizis landan kunvenon en kiu partoprenis reprezentantojn de 320 lingvojn. [Notindas, ke Bhasha petis UEA-prezidanton P Dasgupta sendi mesaĝon - Giri.] En la f…

  • Kiel trovi vikipediistojn por barataj lingvoj?

    - 17 Mar 2012 - 2 comments
    El Delhio hieraŭ vizitis Hajderabadon funkciulo de la fondaĵo Vikimedio . Kvankam nur ĵaŭde oni anoncis kunvenon, tamen vendrede vespermaĝis kune naŭ vikipediistoj. La babilado estis kaj amikeca kaj pensinstiga. Oni festis, inter alie, la mejlŝtonon de la 50-mila artikolo en la telugua Vikipedio. Ĉi-foje (malsimile al la pasinta fojo ) ankaŭ amiko Siva sukcesis trafi la aranĝon. Ĉirkaŭ la tablo do estis ankaŭ Esperanto (161 mil artikoloj), krom la telugua , la tamila…

  • Tago de la denaska lingvo 2012

    - 20 Feb 2012
    Nelson Mandela foje diris, ke "se vi parolus al homo en lingvo kiun li komprenas, tio trafus la kapon. Se vi parolus en lia lingvo, tio trafus la koron." Tiel Irina Bokova , Ĝenerala Direktoro de Unesko , komencas sian mesaĝon ( ligoj al PDF-oj en la oficialaj lingvoj de UN) kadre de la ĉi-jara Internacia tago de la denaska lingvo , kiun oni festas la 21an de februaro ĉiujare. La temo ĉi-jara estas "Denaska-lingva instruado kaj inkluziva edukado".…

  • Lingva perforto kontraŭ indiĝenaj infanoj

    - 11 Oct 2011
    Lernejoj por indiĝenaj infanoj en Barato gamas je betonaj konstruaĵoj ĝis portempaj, senmuraj dometaĉoj: jen tri fotoj lastatempe faritaj de mia edzino Rekha ABEL en vilaĝo ĉe la norda limo de nia gubernio Andhrapradeŝo . Tuj trans la gubernia limo estas la distrikto Dantewada [daantevaada, EN ] kie okazas perforta, armita konflikto inter la registaro kaj la naksala movado . Inter la plej vundeblaj viktimoj de tiu ĉi konflikto estas infanoj. Lastatempa artikolo en la (anglalingva) revuo…

107 articles in total