Senreligia Ĝivan
('Mathamillaatha Jeevan' - angla transskribo de la malajala titolo, proks. 'madamilada ĝivan')
Jen la mallonga leciono (por klaso 7; 12-jaruloj) pri kio furore polemikas unuflanke la kerala registaro, kaj aliflanke aro da religiaj eklezioj. (Jen anglalingva raporto pri la polemiko.)
La angligo (kiu estas mia fontoteksto) de la malajala originalo aperis en la tagĵurnalo The Hindu (26a de junio 2008).
****
Sidigante la gepatrojn, kiuj venis kun ilia infano, en la seĝoj kontraŭ si, la lernejestro ekplenigis la aliĝilon.
'Filo, kio estas via nomo?'
'Ĝivan.'
'Bone, bela nomo. La nomo de la patro?'
'Anvar Raŝid.'
'La nomo de la patrino?'
'Lakŝmi Devi.'
La estro levis sian kapon, rigardis al la gepatroj, kaj demandis:
'Kiun religion ni menciu?'
'Neniun. Skribu, ke ne estas religio.'
'Kaston?'
'Same.'
La lernejestro klinis sin malantaŭen en la seĝo kaj demandis iom serioze:
'Kaj se li sentas la bezonon por religio kiam li kreskos?'
'Li elektu sian religion kiam li sentos la bezonon.'
****
Same kiel en multaj aliaj lingvoj, ĉu ne? -- "Ĉu vi havas terpomojn?" "Ne estas terpomoj."
Sed, kompreneble, ĉikuntekste, tiu vortumado, "ne estas religio" povas esti ĝenerala deklaro, ke "ne ekzistas religio". Jen la metafora forto de la tuta interŝanĝo.
Kaj, jes, en Barato, diversloke, oni devas publike deklari sian religion kaj kaston. Fojfoje, oni povas elekti nespecifajn "Other" el listo de religionomoj.
Kastonomojn oni povas specifi kategorie -- Forward Caste (or Other Caste), Backward Caste, Scheduled Caste, Scheduled Tribe (kie "schedule" estas unu el la aldonaĵoj al la konstitucio en kiu estas listigitaj kastnomoj aŭ tribnomoj kiuj apartenas al specifa kategorio laŭ kio estas rezervitaj, ekzemple, laborpostenoj en registaraj instancoj).
Kompleksa heredaĵo kiun oni klopodas trakti en moderna demokratio!
La aŭtoro klarigas la politikajn (kontraste al la religiaj) motivojn de la tre diversaj grupoj kiuj kontraŭas la lernolibron ĝenerale kaj la lecionon specife.
Li ankaŭ skizas la multe pli sociopolitike kritikeman lecionon en lernolibro verkita de federa (ŝtata) lernolibro - tiun lecionon oni laŭdas pro ĝia "longdaŭraj implicoj por la kompreno de infanoj pri la funkciado de la demokratio"!
La titolon "Senreligia Ĝivan" oni ŝanĝis al "Libereco je kredo". Ĉiujn nomojn - Ĝivan, Anvar, Raŝid, Lakŝmi Devi - oni forigis.
Nun la leciono tekstas:
Enmetante en la aliĝilo la nomojn de la studento kaj liaj gepatroj, la lernejestro demandis:.
'Kiun religion ni menciu?'
'Oni ne bezonas noti iun ajn'
'Kaston?'
'Same.'
La lernejestro klinis sin malantaŭen en la seĝo kaj demandis iom serioze:
'Kaj se li sentas la bezonon por religio kiam li kreskos?'
'Li povas elekti sian religion se kaj kiam li sentos la bezonon.'
'Jes, ankaŭ tio eblas.'
Sekve estas citaĵo el la barata konstitucio pri la sekularismo. Anstataŭ la antaŭa citaĵo el la testamento de Nehru, la nova versio havas citaĵon el unu el liaj paroladoj en kiu li diras, ke la sekularismo ne estas la neo de la religio, sed la libereco elekti propran kredon.
Plia ŝanĝo en la teksto estas aldono de citaĵo de Sri Narajana Guru (1855-1928), grava reformisto de Keralo: "Tio kio gravas estas bona homo; kiu ajn estu la religio". Pli pri la Guruo en la angla vikipedio.
Sign-in to write a comment.