Hieraŭ mi legis kaj spektis intervjuojn kun la aŭtismulo Daniel Tammet. Laŭ la angla vikipedio, krom liaj grandaj matematikaj talentoj, li ankaŭ scipovas 11 lingvojn: la anglan (denaske), francan, finnan, germanan, litovan, rumanan, estonan, islandan, kimran, kaj Esperanton!
Sian familian nomon li ŝanĝis al Tammet, elektante, laŭ intervjuo, la estonan vorton por la 'kverko' - 'Mi ĉiam amis la estonan. Kia vokalriĉa lingvo.'
Li eĉ kreas lingvon. Ĝi nomiĝas Mänti - kiu devenas de finna vorto por la pinarbo, laŭ (frustige!) mallonga afiŝo en lia (anglalingva) blogo. Troviĝas iom pli da informo en la intervjuo en The Guardian.
Inter tiu serio da nekredeblaĵoj estas la informo, ke li ŝajne lernis dum unu semajno en 2005 la islandan! Ĉiaokaze, li lernis sufiĉe da islanda por esti intervjuata tiulingve en televidelsendo en Rejkjaviko!
Vidu parton de tiu intervjuo en la BBC-dokumentario "La knabo kun nekredebla cerbo" afiŝita en la retejo YouTube kiel kvin, vidindaj filmoj. La intervjuero aperas en la lasta, kvina filmo.
Estus ege interese, se iu islanda-parolanto povus komenti la intervjuon.
Sign-in to write a comment.