Jen esperantigo de anglalingva anonco de Unesko pri nova libreto eldonita de SIL.
Eldonita en tiu ĉi Internacia jaro de lingvoj, "Kial lingvoj gravas" [elŝutebla PDF dokumento] donas al legantoj vivrakontojn pri la manieroj en kiuj legipovigaj programoj en lokaj lingvoj helpas trafi la Jarmilajn evoluigajn celojn.
En Indonezio, ekzemple, gepatralingva programo instigis vilaĝanojn replanti mangrovojn por bremsi la detruiĝon de marbordaj regionoj. En Togolando, farmisto ekbredis kokidojn kiam li lernis en kurso en la lingvo Ifè pri la mastrumado de komercaj aferoj. En indiĝenaj komunumoj de Meksiko, dulingvaj instruistoj notas, ke lernantoj kiuj komencas la elementan lernejadon en la gepatra lingvo akiras legipovon pli rapide. En la komunumo Waama en Benino, legipovigaj klasoj en la gepatra lingvo donas al homoj aliron al baza informo pri la sano, kiu rezultas en pliboniĝo de la ĝenerala sano.
La libreto ankaŭ reliefigas la kunlaboradojn kiuj povas revigligi lokajn lingvojn. En Vjetnamujo, ekzemple, parolantoj de pluraj parencaj lingvoj nun havas tiparon uzeblan en la komputilo kaj la interreto. Jen iniciato subtenata de Unesko.
La Jarmilaj evoluigaj celoj estis oficiale adoptitaj de 189 membro-ŝtatoj de la Unuiĝintaj Nacioj en 2000. Ili celas forigi ekstreman malriĉecon, universaligi elementan edukadon, antaŭenigi seksan egalecon, plibonigi la sanon kaj certigi medio-protektantan daŭrigeblan evoluigon ĝis 2015.
Ĝuste tie ĉi la rezultoj de esplorado pri gepatralingva edukado aspektas iom kontraŭ-intuiciaj. La esplorado tutmonda montras, ke en la afero de la lernado de negepatraj lingvoj, kaj la supozo pri frueco, kaj la supozo pri maksimumigo de la negepatraj lingvoj estas falsaĵoj. Oni efektive akiras la duan kaj trian lingvojn pli bone se oni jam bone regas la hejman lingvon.
Inter la taskoj de la esploristoj (kaj aliaj) estas disvastigi siajn esplor-rezultojn pli efike en la ĝenerala socio.
Sign-in to write a comment.