Articles by A Giridhar RAO

  • La angla donaco - recenzo

    - 22 Nov 2009 - 1 comment
    Lastatempe aperis mia recenzo (anglalingva) de historio de la angla lingvo en Barato, This Gift of English , verkita de Alok Mukherjee [mukherĝi]. Ĝi legeblas en la aktuala numero de la beletra revuo Muse India . Mukherjee argumentas, ke la angla estis io ne nur altrudita al Barato, sed, ke troviĝis en la lando sufiĉe da elitoj (t.e. altkastanoj) kiuj bonvenigis la anglan pro siaj diversaj kialoj. Sociaj reformemuloj kiel Raja Ram Mohan Roy bonvenigis la anglan kiel modernigilon…

  • Endanĝerigitaj lingvoj en Bangladeŝo

    - 20 Oct 2009
    Laŭ raporto en la (anglalingva) tagĵurnalo bangladeŝa, The Daily Star , la indiĝenaj lingvoj khumi (cnk), khijang (csh), kaj pankho (pkh) ĉiu havas malpli ol 2 mil da parolantoj; kaj alarme malgrandiĝas la nombro de parolantoj de kuruk (kru), koĉ (kdq), patra (?), kaj haĝong (haj). (Post ĉiu lingvonmo aperas la trilitera kodo kiun uzas la datumbazo Ethnologue . Tiu datumbazo ne mencias la lingvonomon "patra". Pri la lingvo kaj la indiĝena komunumo, mi trovis mallongajn informojn en la…

  • Eŭropa tago de lingvoj 2009 - raporteto

    - 07 Oct 2009 - 3 comments
    Sufiĉe sukcesaj estis la aranĝoj (pri kiuj mi jam blogis ) por la ĉi-jara Eŭropa tago de lingvoj , la 26an de septembro, ĉi tie en Hajderabado. Kiel mi emfazis, temas pri Eŭropa tago de lingvoj ; ne *Tago de eŭropaj lingvoj*! Dum la dutaga seminario en Universitato de Hajderabado , “Tutmonde kaj enronde: la rolo de fremdaj lingvoj en Barato” (angle: Towards a glocal world: the role of foreign languages in India) ĉ. 20 prezentintoj kaj eble 40 aliaj universitatanoj kaj lingvoinstr…

  • Eŭropa tago de lingvoj 2009

    - 15 Sep 2009
    Same kiel en 2008 , ankaŭ ĉi-jare kunvenos en Hajderabado lingvoinstruaj institutoj por festi la Eŭropan tagon de lingvoj . La festeroj inkluzivas fimfestivalon, lingvofoireton kaj seminarion. Anglalingva broŝuro kun mia teksto pri la Tago legeblas PDF-e . La 18an de septembro okazos tuttaga filmfestivalo en Universitato por la angla kaj fremdaj lingvoj (angla akronimo: EFLU ) - oni planas elmontri anglajn, francajn, germanajn kaj rusajn filmojn. Posttagmeze kaj vespere viziteblos diver…

  • La afrikansa, angla kaj la gepatraj lingvoj

    - 02 Sep 2009 - 1 comment
    Tute neatendite, la rasismaj politikoj en la antaŭa Sud-Afriko havis bonegajn rezultojn en la lernejoj de la nigruloj, laŭ esploristo Kathleen HEUGH (hju?). "La logiko de apartismo inkluzivis apartajn etnolingvajn eduksistemojn. Tio signifis ok jarojn da gepatralingva edukado por afrikaj infanoj, sekvata de egala nombro de lernobjektoj en la afrikansa kaj la angla dum la altlernejaj jaroj. La uzo de la gepatralingva edukado sub tiaj cirkonstancoj makulis ĝian pravigeblecon inter afrikaj…

  • Hindu-dekstruloj lingve kripligas indiĝenajn infanojn

    - 27 Jun 2009 - 3 comments
    " Stranga kaj amara rikolto " - Jen titolo de artikolo en la (anglalingva) revuo Tehelka pri la malĝoja sorto de indiĝenaj infanoj en suda Barato. Temas pri infanoj de indiĝenaj popoloj el la nordorienta gubernio de Meghalajo , kiuj loĝas kaj studadas kelkmil kilometrojn for en la suda gubernio de Karnatako - atingebla post 50-hora trajnvojaĝo - en (loĝ)lernejoj starigitaj de la hindu-dekstrisma organizaĵo RSS! Vere horora estas la rakonto pri la maniero kiel oni persvadis gepatroj…

  • Lingva diskriminacio en Mizoramo

    - 15 Jun 2009
    Laŭ ( anglalingva artikolo de) aktivulo Paritosh Chakma, en la nordokcidenta gubernio de Mizoramo en Barato, ĉakma-parolantaj infanoj havas instruistojn kiuj apartenas al la plimulta etnogrupo Mizoj. S-ro Chakma aldonas, ke "ili ne loĝas en la vilaĝo kie ili devas instrui, kaj ne povas instrui la ĉakma-infanojn kiuj komprenas nek la lingvon miza, nek la anglan". Sekve, laŭ la popolnombrado de 2001, dum la legipoveco inter la Mizoj estas impona 95,6%, nur 45,3% de la Ĉakmoj estas legipovaj; kaj…

  • La malamigaj lernolibroj de Pakistano

    - 10 Jun 2009 - 1 comment
    " Atendante ŝanĝojn al studprogramo de malamo ", (anglalingva) eseo de Nirupama Subramanian, bonege argumentas pri la urĝa tasko reformi la lernolibrojn en registaraj lernejoj en Pakistano. La eduksistemo, laŭ ŝi, instruas "ekstremismon, netoleremon kaj nescion". Ŝi citas la pakistanan fizikiston kaj edukiston Pervez Hoodbhoy kiu, en lastatempa kunsido, montris lernolibron pri la urdua alfabeto. Jen la literoj kun siaj klarigvortoj: alif : Alaho be : banduk (= pafilo) te : ta…

  • La barakto lerni: nova edukraporto barata

    - 30 May 2009 - 2 comments
    Teamo de esploristoj verkis en 1996 "Publikan raporton pri la baza edukado" (angla akronimo: PROBE). Ili faris la saman enketon en 2006, en pli-malpli la samaj hindia-parolantaj regionoj de la lando, kaj trovis, ke unuflanke estis diversaj plibonigoj de la substrukturo de la eduksistemo, sed aliflanke, la kvalito de la edukado restas sufiĉe aĉa. La aŭtoroj lastatempe verkis artikolon (anglalingvan) pri la esplorlaboro . Pligrandiĝis la nombro de elementaj lernejoj; pli da lernejoj esti…

  • 20-mil vizitoj al mia Ipernitejo!

    - 14 Apr 2009 - 2 comments
    Ha, jen, kun la vizito de Marc van Oostendorp , trafis mia Ipernitejo 20.000 vizitojn! 10.954 el tiuj estis vizitoj al mia blogo - tamen, surprize por mi, 10.479 el tiuj vizitoj estis "anonimaj" - la ceteraj estis de aliaj Ipernitanoj. Dankon, geamikoj!

  • La barata ekonomio: miraklo neefika

    - 03 Apr 2009 - 2 comments
    Eseo mia kun tiu ĉi titolo - " La barata ekonomio: miraklo neefika " - aperis en la revuo Monato en oktobro 2008. Laŭ la eldoneja stilo, oni ne inkluzivis la fontindikojn de tio kion mi asertis kaj argumentis. Jam en aprilo 2008, mi havis pli plenan version de la eseo, sed, interkonsente kun Monato , atendis ĝis la revua aperigo antaŭ ol alŝuti ĝin al mia retejo. Nun, relegante la eseon (preskaŭ unu jaro post la pretigo de tiu ĉi versio sur mia komputilo!), mi konstatas, ke malgraŭ…

  • Kontraŭ-anglaj protestoj en Malajzio

    - 08 Mar 2009 - 2 comments
    Centoj da parolantoj de la malaja lingvo - plejparte islamanoj, laŭ unu raporto - protestis kontraŭ la uzo de la angla kiel la instrulingvo en lernejoj en Malajzio. Ses jarojn antaŭe, oni ekinstruadis la sciencon kaj la matematikon en la angla lingvo por plibonigi la anglalingvan kapablon de lernejanoj. Nun, taksante tiun paŝon malsukcesa, oni volis peticii la reĝon reveni al la instruado de tiuj lernobjektoj en la malaja lingvo . Temas, laŭ la datumbazo Ethnologue , pri 7,…

  • Irlanda polico serĉas "nehoman" Polon!

    - 20 Feb 2009 - 1 comment
    Amuza rakonto (anglalingva) pri la serĉo por Polo kies nomo estas "s-ro Prawo Jazdy"! " Prawo Jazdy efektive estas la polaj vortoj por la stirpermesilo, kaj ne la persona kaj familia nomoj sur la permesilo." ( " Prawo Jazdy is actually the Polish for driving licence and not the first and surname on the licence.") Kio nomiĝus s-ro Jazdy en viaj lingvoj? :)

  • Lingva diverseco en la reto - studoj

    - 11 Feb 2009 - 1 comment
    Pri la esplorstudo de Daniel Pimienta amiko resume diras, ke inter 1996 kaj 2007, la proporcio de anglalingvaj retejoj malgrandiĝis de 75% ĝis 45%, kaj la proporcio de anglalingvaj uzantoj de 80% ĝis 32%. Laŭ li, la esplorstudo donas proporciojn laŭlande de uzantoj de la franca, hispana, portugala kaj la angla (en tiu lasta, Usono masive dominas). La referaĵo de Pimienta estas en la franca, kiun mi tute ne scipovas. Estus do ege utile se iu povas mal-/konfirmi la suprajn konkludojn.…

  • Esperanto - Ilo por la malkoloniigo

    - 06 Feb 2009 - 1 comment
    " Esperanto - Ilo por la malkoloniigo " estis la titolo de mia unua prelego dum la 34a Kataluna Kongreso de Esperanto en Sabadell, Katalunio, en decembro 2008. Nun ĝi legeblas en mia retejo de Guglo-dokumentoj ĉe http://docs.google.com/View?docID=dcw2h2ph_449dwz9cjcc Amiko Lluis jam reagis pri ĝi en sia blogo, kaj eĉ registris la prelegon . Mi invitas viajn reagojn.

  • La oran revon de Gandhi - Kanto!

    - 22 Jan 2009 - 2 comments
    Ĉisemajne mi partoprenis interesan, strangan, eĉ bizaretan projekton. Konatulo petis min traduki en Esperanton la vortojn de kanto kiun li verkis en la telugua. Tion mi faris, kaj li eĉ ĝin kantis. La rezulton vi povas aŭskulti en Ipernitio ĉe " La oran revon de Gandhi ". Kial do mi nomas la sperton "bizareta"? Nu, la Esperanto-tradukaĵo estas unu el 125 tradukaĵoj de la sama kanto, kantita en pli-malpli la sama melodio de la sama homo kiu, tamen, scipovas gepatralingve nur unu el tiuj 125…

  • Rajto je edukado ne inkluzivas gepatralingvan edukadon

    - 19 Jan 2009 - 2 comments
    Nova leĝopropono barata pri la rajto je edukado ne devigas la edukadon en la gepatra lingvo. Ĝi anstataŭe rekomendas, ke la instrulingvo kie farebla estu la gepatra lingvo. Tio estas nur unu el la problemoj kun tiu leĝopropono kiun oni surtabligis lastatempe en la supera ĉambro de la barata parlamento. La leĝopropono nomiĝas RtE (Rajto je edukado, angle: Right to Education). Kritikantoj de RtE inkluzivas profesoron Anil SADGOPAL, kies ĉefaj argumentoj estas, ke: RtE parolas nur pr…

  • Lingvaj demandoj en sciencaj sciofluoj

    - 06 Jan 2009
    Ĵus mi revenis de la hajderabada sesio de seminarioj pri la eŭrop-unia inciato pri la scienco kaj teknologio STEPS Oni organizas kunvenojn (anglalingvajn, neeviteble) en Barato - " Knowledge Society Debates : A series of events exploring science, technology and innovation in India, 5-13 January 2009" Mi (kompreneble!) intervenis, malfonigante jenajn prilingvajn demandojn en la sciofluoj: - indiĝenaj scioj pri la biodiverseco estas enkodigitaj en (rapide malaperiĝantaj)…

107 articles in total