All articles concerning Bernardo
Photos
|
Documents
|
Articles
-
KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (12) - Maxence VAN DER MEERSCH
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Pro nekomprenebla kialo, Ipernity denove ebligas al mi aldoni la sekvajn epizodojn de via felietono (kiun mi intertempe publikigis sur mia retpaĝaro "Mia blogo en Esperanto" mdereyger.blogspot.com Nb : ekde tiu epizodo, mi provis esperantigi ĉiujn nomojn. Mi deziras al vi agrablan legadon!
-
VIA NOVA FELIETONO : "LA BALO" (3)
Karaj geamikoj kaj legantoj, Jen la sekva parto de la novelo de Irène NEMIROVSKY (1928). Mi esperas, ke plaĉas al vi tiu rakonto, kies stilo estas plejofte "morda"... Fakte, la verkistino plejverŝajne iom rememorigas sian propran infanaĝon. Jen senindulga priskribo de la monduma medio inter la du Mondmilitoj. ... kaj ĉu vere ŝanĝis tia naŭza sinteno de novriĉuloj ??? BONAN LEGADON ! Koran dankon al IVAR, JADRANKA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj valoraj rimarkoj!
-
VIA NOVA FELIETONO : "LA BALO" (2)
Karaj geamikoj, karaj legantoj... Jen la sekva parto de "La Balo". Mi esperas, ke plaĉas al vi tiu ĉi novelo, malgraŭ ties malfacila sed originala stilo, kiun mi strebis esperantigi kiel eble plej fidele. Ne hezitu aldoni viajn komentojn. Mi elkore dankas al IVAR, JADRANKA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj amikaj rimarkoj.
-
Via felietono : "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 6 (3/3)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Jen la sekva parto de via felietono. Bonan legadon! MI KORE DANKAS AL DOROTA, MARIA, GINETTE, IVAR, NOĈJO KAJ FILIP PRO ILIA HELPO !
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ ĉapitro 5 (3/3)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Iom malfrue sed finfine, jen la sekvo de la romano. La etoso fariĝas pli streĉa, ĉu ne?... Bonan legadon! NB : Mi tutkore dankas ĉiujn geamikojn - precipe laŭ alfabeta ordo: DOROTA, GINETTE, IVAR, MICHAEL, NOĈJO, PASKAL', TJERI kaj FILIP pro la eventualaj rimarkoj kaj proponoj. Estas ĉiam por mi granda ĝojo plu lerni kaj plibonigi mian scipovon pri nia bela lingvo!!!
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 5 (2/3)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Jen la sekvo de la rakonto pri Ĵermena... Ŝajnas, ke okazos grava renkonto, ĉu ne? ... Bonan legadon!!! NB : Koran dankon al Noĉjo, Ivar, Ginette kaj Filip!!!
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 5 (1/3)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... En ĉi tiu nova epizodo, ni sekvos la edzinon de Silvano... Ĉu grava evento okazos? ... Ĉu ŝanĝos la destino de niaj herooj? ... .... Bonan legadon! NB : Dankegon al Noĉjo pro lia granda helpo, kaj ankaŭ al Dorota, Ivar, Ginette kaj Filip!
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ"- Ĉapitro 4 (3/3)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Eble vi jam senpacience atendas por scii, ĉu la brava hundo Tom sukcesos sian danĝeran komision... Do ... Bonan legadon! ... ... kaj mi antaŭdankegas vin pro viaj rimarkoj! Ĝis! NB : Koran dankon al Ivar, Dorota, Ginette, Filip... kaj precipe al Noĉjo!!!
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 4 (2/3)
Karaj geamikoj, jen la sekvo de via felietono. Refoje mi dankas al ĉiuj fidelaj legantoj, kiuj bonvole kaj tre amike helpas poluri mian tradukon! Bonan legadon! (NB : Jen la freŝbakita versio polurita dank'al la tre amika helpo de Ginette, Filip kaj Noĉjo.)
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - 3A ĈAPITRO (1/3))
Karaj geamikoj kaj legantoj... Bonvolu pardoni ĉar iom malfrue alvenas la sekvo de via felietono. Temas pri mia prov-traduko de la franca romano "La Maison dans la Dune" de Maxence Van der Meersch. Kompreneble, mi bonvenos ĉiujn viajn rimarkojn kaj eventualajn proponojn por plibonigi tiun ĉi tekston. Bonan legadon... kaj ĝis tre baldaŭ! NB : Mi kore dankas al Ginette, Tjeri, Dorota, Filip kaj Noĉjo pro iliaj taŭgaj rimarkoj kaj proponoj.
-
KER- EKZAMENO ... Mi sukcesis! Uf!!!
Jen la rezultoj, kiujn mi ĵus rete legis :
-
Hodiaŭ (la 9an de majo) estas Tago de Eŭropo...
Malgraŭ multaj gravaj problemoj en la nuna Eŭropa Unio, mi ĝojas senti min eŭropano. Dank'al la ĝemeligo starigita inter mia naskiĝurbeto Hondschoote (Francio - Nordo) kaj Osterburken en Germanio (Baden-Virtembergo), mi estas ege feliĉa pro nia amikeco de pli ol tridek jaroj. Hodiaŭ mi ĉefe havas emociitajn pensojn por mia plej bona amiko Manfred, kiu forpasis lastan jaron... Li havis tre belan fortan baritonvoĉon kaj tre ŝatis kanti. Kun granda plezuro, ni kune plenvoĉe kantis parton de la Odo al Ĝojo (en la germana, kompreneble, eĉ se mi ne bone komprenis la tekston!)
-
Google tradukas el kaj al Esperanto
Bela novaĵo. Mi povas imagi ondegon da tradukotaĵoj fare de "aktivuloj", kiu superverŝos nin. Kompreneble la tradukilo ne ĉion komprenas, ekz. la kaloĉajan frazeton "traringu la nokton" ĝi mistradukis. Tamen klikante sur ĉiun ajn esperantigitan vorton oni ricevas plibonigproponojn, kiuj tute taŭgas.
-
FURORAS
La mondkonatan, daŭre kreskantan kaj fortan organizon SAT forlasis ĝia prezidanto Jakvo Schram. Tio okazis pro kelkaj kialegoj kaj kialetoj. Ĉefe temas pri lia sanstato, kaj ĉi-punkte mi deziras al li plenan kaj baldaŭan resaniĝon. Al la kialetoj apartenas jeno: JS feriante for de la hejmo malabonis ĉiomon da opaj sendaĵoj, kaj interalie la dissendoliston de sia propra SAT. Reveninte li re-aliĝis, sed rimarkis, ke siaj mesaĝoj estas forfiltrataj kaj cenzurataj. Harun al…
-
FORPASIS GRANDA HOMO
-
LA ELDONKVANTO
Hieraŭ mi legis ion, de kio mia makzelo pendis ĝisventre. La eldonkvanto de la anglalingva Hinduja (pardonu: Barata) ĉiutaga gazeto The Times of India atingis 72 milionojn. Komparu la artikolon en la angla Vikipedio: en.wikipedia.org/wiki/The_times_of_india kiu mencias ioman plion ol 3 milionoj. kaj poste verkitan jenon: alaiwah.wordpress.com/2008/11/11/times-of-india-with-a-133-million-circulation-tops-the-list kiu mencias jam 13.3 milionojn.…
-
KUN DISETENDITAJ BRAKOJ
Germanujo kunfrotas la manojn: jen baldaŭ forlasante siajn trafitajn de la krizo landojn alkuros altedukitaj, multonsciantaj, laboripretaj hispanoj kaj grekoj. Do oni akceptu la alkurintojn kaj disdungu ĉiujn. Onidire la prezoj de privataj kursoj de la germana lingvo en Hispanio kreskis oble, ho kontraŭanglistoj ĝojegu! Tamen ellerni iun ajn lingvon estas afero de du-tri jaroj, dume la krizo povis moviĝi aliloken, kaj tio provokos novajn migroondojn. Eble la altedukitaj kaj laborikapabl…
-
etgenta protesto kontraŭ la imperiego Mis-kroz-oft
La marioj, ruslanda finnougra gento, publikleteris en 2008 al Bill Gates. Ili protestis kontraŭ la neeblo (kaj neebligo) skribi en sia lingvo sub Vindozo. La marioj uzas cirilan alfabeton kun 5 kromliteroj. Pro tio skribado sub Vindozo iĝis torturaĉo. Ili produktis multajn tiparojn, kiuj tamen ne aspektas ĝuste surekrane. La solsole uzebla restas Mari-Time-Roman, kiun la marioj taksas kiel ghetto-on, al kiu Mikrosofto kondamnis ilin. La letero diras jenon: vi forlasas vian entreprenegon…
-
Metante punkton sur i-n kaj trastrekante t-n
Se estus la unua de aprilo, mi komprenus la aferon, sed meze de la nuna frosto la tuto sonas iomete missezone... www.esperanto.org/Ondo/Ondo/192-lode.htm#192-01 Al.Korĵenkov tute senironie nomas Fikastron soldato de Esperanto kaj Al.Osincev nomas Kubon Insulo de libero , tute sencitile. Ne ĉiom klaras, kion celas la unua: kio signifas "soldato de Esperanto"? Kiujn proesperantajn batalojn partoprenis Fikastro? Kontraŭ kiu li batalis? Se li estas soldato, kiuj estas la…
-
LERNU LA MAVAN LINGVON!
Jorge Camacho— homo konate afabla, mildkora, modesta kaj humila— servas al la uzantaro de Esperanto kun imitinda sinoferemo. Li ne nur protektas nin kontraŭ ĉiaj insidoj de la ĉieĉeesta Civito, sed ankaŭ havigas al ni verajn gemojn, kiujn li elfosas promenante en Litomiŝla tombejo. Danke al Camacho ni havas vortojn luno , ĉielo , nokto , vespero kaj blanka . Sen Camacho ni devus diri malsuno , maltero , maltago , malmateno kaj malnigra , ĉar la bjalystokbulonja pionira lingv…
-
NI MALKOVRU BUDAPEŜTON KUN LA MIRINDA KANTO DE ANJO.../ Découvrons Budapest avec la voix magnifique de notre amie ANJO qui chante en ESPERANTO !
Tre talenta esperantlingva artistino ĉeestas en Ipernitio (fakte ne nur unu!)... Per tiu belega filmeto en "You-Tube", ni malkovru Hungarion kaj ĝian ĉefurbon... sed ni ankaŭ aŭskultu la ĉarman voĉon de nia amikino ANJO !!! GRATULON KAJ DANKEGON, KARA ANJO !!!
-
BONAN FESTON !!! VIVU ESPERANTO !!!
HODIAŬ ESTAS LA ZAMENHOFA TAGO...
-
Morgaŭ
Morgaŭ estas la tago de Sankta Ludoviko, patrono de ĉiaj utopiemuloj, gratulistoj kaj kielvifartistoj. Morgaŭ multaj adorantoj ariĝos ĉirkaŭ la skulptaĵoj kaj alportos florojn al la Sanktulo. En la urboj, kiuj bonŝancas havi straton portantan la nomon de la Sanktulo okazos solenaj ceremonioj. Oni fotos la stratŝildojn kaj ĝoje dishavigos la fotojn al la tutmonda adorantaro.
-
Sendanĝera Lingvo (aŭ tute nePIVe : Bulŝito)
Mi estas ĉi-momente leganta fotokopie reproduktitan paĝon el Schwäbischer Schulanzeiger (1936). Temas pri la malpermeso al la membroj de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio membri en iu ajn planlingva unuiĝo aŭ asocio. Kaj tio estas ĝenerale prezentata kiel malpermeso de Esperanto mem fare de la nazioj. Iomete fortorde, ĉu ne? Mi proponas enrigardi jenan falteton de la afero: ekzistis ja certopo da esperantistoj, kiuj membris en la Partio, ĉar se ne, kial do la malpermeso?…
-
PETICIO : ESPERANTO-PAROLANTOJ EN LA MONDO
Mi ĵus legis en la novaĵoj ĉe "Edukado.net" pri granda peticio por nombrigi la esperanto-parolantojn en la mondo: http://edukado.net/ Dankegon por aldoni vian propran subskribon kaj disvastigi kiel eble plej tiun demandon inter viaj geamikoj ! http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/ VIVU ESPERANTO !!!
-
La bedaŭrinda ĉeso de SPEGULO
La dumonata revuo Spegulo fondita antaŭ tri jaroj en Pollando ne plu estos eldonata. Ve, la epoko de paperaj revuoj, estas jam pretere. Kaj la krizo plirapidigis la ĉeson. Tamen... Spegulo estis unu el la tre malmultaj esperantlingvaĵoj kiuj vere pensigis. La triono de Eŭropo travivis gravegajn ŝanĝojn, kaj la antaŭŝanĝa epoko bezonas analizadon. La longe sopiratan liberon venenigis la ekonomiaj zorgegoj. Spegulo iĝis la paroltubo de la liberecalstreba orienteŭropa intelektularo, p…
-
IMPRESIONISTA PENTRAĴO / PEINTURE IMPRESSIONNISTE
Nuntempe okazas en Parizo almenaŭ du belegaj ekpozicioj koncerne la impresionistan pentraĵon. (En ce moment, à Paris, ont lieu au moins 2 superbes expositions concernant la peinture impressioniste.)
-
klubo fondota
Do oni fondu — ĉu grupon aŭ klubon — la formo ja ne gravas. Gravas la celo, nome la interŝanĝo de libroj. Ne de la paperaj, sed la elektronikaj. Kiu proas, kiu kontraŭas, kiu detenas sin?
-
la "epokofara verko"
Oni eĉ proponis Nobelpremii la verkinton... Temas pri "La infana raso" de William Auld. Mi iomete relegis ĝin hodiaŭ. Estas nenio alia ol longspira socikritika artikolego : tute mezbrova, ial ajn rimita kaj ĝuste tial taksata "poemo". Bonintencaj sentencoj, remaĉitaj humanismaĵoj, malprofundaj filozofiaĵoj fluas riverege. Oni esperas kapti ion novan, ne jam diritan, sed vane. Neniu fiŝo pluvivas en la supo. Citaĵoj pruvantaj la malon pli ol bonvenus.
-
SHAKESPEARE / ŜEKSPIRO (English / Esperanto)
Tiun tekston de Ŝekspiro, mi lernis en la originala angla teksto. Kun granda ĝojo, mi eltrovris la esperantan tradukon en la blogo de BLAZIO. Jen la du tekstoj - por mia propra plezuro kaj ankaŭ la via...mi esperas, eĉ se la priskribo de la homa kondiĉo ne estas vere "optimista", ĉu ne?!!!
-
AFRIKA RAKONTO (traduko: lasta versio)
Mia amiko JOSE de KINŜASA sendis al mi tiun rakonton en la franca kaj petis, ke mi traduku ĝin esperanten. Jen mia teksto... Bonvolu korekti miajn erarojn... Antaŭdankegon pro via altvalora helpo !!! (Jen la nova versio kun multaj korektoj, dank'al CEZAR, MARKUS, MICHAEL kaj MARTIN). Ĝi estas nun KOMUNA LABORO!
-
COPLA... en castellano/ esperanto/ français
Me gusta mucho esta "COPLA" en castellano... Aquí está la copla... Luego, he traido escribir sus traduccíones en esperanto así como en francés. Jen estas "COPLA"(= strofo) en la hispana, kiun mi tre ŝatas... Temas pri eta naiva popola poemeto, kiun oni kantas plendvoĉe... Mi unue provis traduki ĝin laŭvorte sed ne plaĉis al mi la rezulto. Fine, mi tradukis ĝin aliamaniere por konservi rimojn kaj ritmon. Ĉu vin plaĉas la rezulto? Mi ankaŭ aldonas mian francan tradukon ... = Voici une "copla" ("Couplet") que j'aime bien. La "copla"correspond à un très court poème populaire en vers souvent naïfs et que l'on chante d'une voix plaintive... J'ajoute aussi ma traduction en français... Le résultat vous plaît?
-
Casa Rosa aŭ filmo pri la frenezaj esperantistoj...
www.youtube.com/watch Mi eksciis pri ĝi nur hieraŭ. Neniu el la ruslandaj esperantistoj priparolis ĝin... Strange... Bela kantistino estis murduta dum la kantado en esperantista klubo en 1920aj jaroj. La krimesploron kondukas kelkaj personoj paralele kaj intermalhelpe. La esperantistaro estas montrata tre karikature, tamen meritite. La aŭtoro bone konas la medion. La lanti-istoj, la homaranistoj, la idistoj interbatalas en la lando mem bolanta en la kaldrono de la intercivitana…
-
SEN FAMILIO...
Karaj geamikoj de Ipernity... Bonvolu permesi al mi tiun elkoran inviton... Jam de pluraj monatoj, mia amiko NOEL LECOMTE ade tradukas multajn tekstojn de famaj francaj verkistoj, ĉefe de la deknaŭa jarcento : Daudet, Maupassant, Allais...
-
ESPERANTO : Multajn interretajn (podkastajn) radioelsendojn / Listo de ANĈJO...
Interretajn (podkastajn) radioelsendojn en Esperanto oni povas trovi sur la jenaj retpaĝoj:
-
L' "ESPERANTO" ... BIENTÔT EN FRANCE !
Parti de Berlin, en escale à Namur... l' "Espéranto" poursuit son périple qui doit le mener vers le sud de la France. A son bord, notre ami d'Ipernity ; Roland avec son épouse Gabriella... Une belle initiative pour faire connaître l' espéranto tout en parcourant les voies fluviales à travers l'Europe. BON VOYAGE !!! (Article paru ce jour sur Actu24).
-
LA NUNAĈO
Hieraŭ mi ricevis paperpoŝte sespaĝan leteron de mia amiko. Interalie li skribas, ke en la esperanta movado bedaŭrinde venkis la sesdekokistoj (li skribis: 68uloj). Mi citas: Ili sukcesis kion du mondmilitoj kaj du diktaturoj ne sukcesis: forigi en la ĝenerala societo la ideon ke io devus aŭ eĉ nur povus funkcii. Ili sukcesis ke ajna rilato inter problemo kaj solvo ŝajnas malnecesa, eĉ malutila. Problemojn oni tute ne plu pripensas - oni nur pribabilas, priklaĉas, kaj poste faras ion la…
-
KOMPARE KUN ARKOPAFADO...
Najbaro mia ekde nelonge okupiĝas pri arkopafado. Mi vidas lin forveturi kaj rehejmiĝi kun la arko kaj aliaj sufiĉe spacorabaj iloj. Foje li mendas ion per Interreto kaj foje, kiam li ne hejmas, la poŝtisto lasas ĉe ni liajn menditaĵojn. Laŭ la aspekto de la pakaĵoj klare videblas, ke la ilaro estas sufiĉe altkosta. Tia estas lia hobio. Mi ne scias en kiu klubo li membras, tamen konjektas ke ĝi enspezas per la membroj kiel mia najbaro, kiuj kotizas kaj eble pagas por aliaj kromservoj.…
-
NEATENDITA VIZITO
Hieraŭ, kiam oni jam disverŝadis vineton komence de la klubkunsido, la pordo puŝe malfermiĝis kaj sur la sojlo kreskis tri tute junaj korpoj. "Erarvago: sendube ili serĉas la ejon kie oni ekzercas luktoarton aŭ ion similan", pensis mi. Sed unu el la junaj buŝoj subite elparolis la vorton Esperanto... Ni ĉiuj apenaŭ kredis niajn orelojn. Oni rapide alportis pluajn seĝojn timante ke la junuloj fuĝos, gastame dispuŝiĝis flanken kaj sidigis ilin en nia kara mezo. Unu el ni tuj eldemandis…
-
JEN MIA PLEJ NOVA VERSIO (traduko) : "TRISTAS JA VENECI' " de Charles AZNAVOUR
Karaj geamikoj kaj legontoj, Por respondi al demando de amikino, mi provis traduki la francan kanzonon de Charles AZNAVOUR " Que c'est triste Venise". La originalan tekston skribis la franca verkistino kaj aktorino Françoise DORIN en 1965. http://fr.wikipedia.org/wiki/Fran%C3%A7oise_Dorin Mi petas vian indulgon... Mi tute ne estas poeto kaj bedaŭras povi al la originala teksto rehavi nek sian sonorecon kun rimoj nek sian ritmon de ses silaboj, sed precipe sian signifon - tamen mi kiel eble plej konservis la eblecon "kanti" ĝin esperante. Mi tre dankas al TJERI , kiu proponis pli taŭgan titolon. Jen la nova versio kun pli bona traduko. (Hodiaŭ - la 6an de majo - dank'al la taŭga propono de VEJDO, jen nova versio kun alia titolo!) Ne hezitu aldoni viajn komentojn aŭ/kaj proponojn por plibonigi tiun ĉi tradukon. DANKEGON !!!
-
TRADUKO : "NOKTO KAJ NEBULO" (kanzono de Jean FERRAT)
Jen mia traduko de la kanzono "NUIT ET BROUILLARD" de Jean FERRAT, kiu forpasis la 13an de marto. La teksto temas pri la "Holokaŭsto" (="Shoah") dum la dua mondmilito, kiu kaŭzis la amasmurdon de milionoj da homoj : ĉirkaŭ ses milionoj da Judoj, sed ankaŭ multe da Ciganoj, samseksemuloj, handikapuloj..., eĉ esperantistoj. Estas tute ne kutime elvoki tiun gravan eventon en kanzono, sed Jean FERRAT, kies patro mortis en Aŭŝvico, skribis tiun tekston kaj kantis ĝin ĉar li deziras, ke neniu forgesu... Ĉu vi deziras aŭskulti la francan kanzonon, jen la ligilo : https://www.test.ipernity.com/doc/mike59/7640572 Mi bedaŭras esti nek poeto nek sperta esperantisto... Dankegon pro via indulgo sed ankaŭ viaj komentoj, viaj konsiloj ... kaj via eventuala helpo por korekti miajn erarojn!!!
-
LEGINDEGA BLOGO !!!
Mi tutkore invitas vin viziti kaj reviziti, legi kaj relegi la mirindan laboron de nia amiko NOEL LECOMTE, kiu de pluraj monatoj tradukas por ĉiuj ni verkojn de la famkonata franca verkisto ALPHONSE DAUDET (1840 - 1897) ... kaj aliajn tre belajn tekstojn!
-
NOVAĴOJ DE "VINILKOSMO" : KANZONOJ, MUZIKO KAJ VIDEO...
Informletero de Vinilkosmo n-ro 25 pri aktualaj esperanto-muzikoj ( vidu ankaŭ http://www.vinilkosmo.com/?newsletter=25&lge=e ) JEN LA ESPERANTA VERSIO DE LA LASTA LETERO DE "VINILKOSMO". DANKEGON AL FLO!!!
-
OLIMPIAJ LUDOJ EN RIO, 2016 : URĜA HELPO !
Jen interesa mesaĝo, kiun mi legis en la blogo " ESPERANTUJO " (kaj ankaŭ ricevis retletere)... Kion vi opinias pri tiu ĉi demando el RENATA VENTURA ???
-
ARKIVOJ de la "Esperanta Retradio"
Mi malkovris malnovan ligilon pri "Esperanta Retradio" sed bedaŭrinde ĝi ŝjane malaperis. Tamen jen multaj interesaj dokumentoj por aŭskulti... (BV pardoni min, ĉu vi legis mian antaŭan artikolon pri tiu radio...)
-
jOmO KANTAS "JEN NIA MONDO"
Giornata Europea delle Lingue svoltasi a Chiavari il 26 settembre 2009 jOmO estas vere mirinda kantisto, ĉu ne? Oni povas aĉeti lian KD-ojn ĉe VINILKOSMO : https://www.test.ipernity.com/home/vinilkosmo
-
Nova Novelaro : "Marvirinstrato" de Tim WESTOVER (2009)
Jen anonco de la verkisto Tim WESTOVER pri sia novelaro... Koran dankon pro lia permeso!!! Vi povas ankaŭ elŝuti lian verkon el mia e-librejo : https://www.test.ipernity.com/doc/mike59/album/86911 ... kaj ne hezitu viziti la retpaĝon de Tim!!! www.marvirinstrato.com
-
TREZORO POR VI : PLI DA 300 E-LIBROJ EN ESPERANTO
Ĉu vi deziras legi esperante? De pluraj monatoj, mi celas disponigi al ĉiuj la esperantistoj e-librojn kiujn mi iom post iom kolektas kaj alŝutas en Ipernity. Mi elkore invitas ĉiu el vi elŝuti tute facile kaj libere unu, plurajn aŭ ĉiujn la e-librojn de mia albumo :"E-LIBREJO EN ESPERANTO" : https://www.test.ipernity.com/doc/mike59/album/86911 Hodiaŭ ĝi enhavas 305 librojn aŭ dokumentojn. BONAN LEGADON!!! Ĉar la antaŭa e-librejo de Franko Luin (Inko) malaperi…
-
ANJO MIRINDE KANTAS ESPERANTE : "AVE MARIA" DE BACH/ GOUNOD
ANJO tre amike permesis al mi aldoni sian mirindan interpretadon en esperanto de la belega kanto verkita de Charles GOUNOD (1818-1893) sed derivita el la unua preludo el "Das Wohlemperierte Klavier" de JS BACH (1685-1750). GRATULON kaj DANKEGON tre kara ANJO!!! Elkovri aliajn tre belajn interpretadojn de ANJO : https://www.test.ipernity.com/home/anjo">https://www.test.ipernity.com/home/anjo</a
-
Nova retejo por elŝuti mp3 esperanto- kanzonojn !
Nia estimata Amiko Flo de "Vinilkosmo" informas nin pri la nova muzik-servo (kvarlingve konsultebla), kiun li ĵus aranĝis.
-
NI HELPU AL EDUKADO.NET KAJ KATALYN KOVATS
Ekde la 22an de majo, nia Amikino (ĉe Ipernity) KATALYN KOVATS ekis kampanjon por savi la retejon EDUKADO.NET, kies ŝi estas la redaktorino. Jen retletero, kiun mi ĵus ricevis... DANKEGON pro via helpo!
-
REZULTOJ DE LA EŬROPA BALOTO POR "EŬROPO-DEMOKRATIO-ESPERANTO"
Dum la eŭropa baloto de 2004, nur Francio prezentis liston por EDE. Ĉijare, du landoj el la 27 de la Eŭropa Unio prezentis listojn por konatigi Esperanton kaj propozi la verdan lingvon kiel komunikilo: Germanio kaj Francio . Ne estas facile eltrovi la rezulojn de "etaj listoj"... Jen finfine ili estas:
-
Jen vere granda vortaro 一部真正的大词典
Tiu ĉi recenzo aperis en Monato 4/2009, kaj ankaŭ en la blogo de la aŭtoro Petro Desmet', sinjoro Wang Chongfang, la kompilinto de la Granda Vortaro Ĉina-Esperanta mem tradukis la recenzon al ĉinan lingvon. Se vi volas scii pri la "fonaj rakontoj" de la vortaro, bonvolu legi la artikolon " Sub Peza Ŝarĝo, Tintil' Kamela Sonadas Tutan Vojon! " en mia blogo.
-
BONVOLU LEGI BONEGAN TEKSTON PRI JAPANIO ĈE TJERI
TJERI tradukis belegan tekston pri Japanio kaj japana menso... Mi elkore invitas vin elkovri lian bonegan tradukon. Jen la ligilo :