Hieraŭ mi ricevis paperpoŝte sespaĝan leteron de mia amiko.
Interalie li skribas, ke en la esperanta movado bedaŭrinde venkis la sesdekokistoj (li skribis: 68uloj).
Mi citas: Ili sukcesis kion du mondmilitoj kaj du diktaturoj ne sukcesis: forigi en la ĝenerala societo la ideon ke io devus aŭ eĉ nur povus funkcii. Ili sukcesis ke ajna rilato inter problemo kaj solvo ŝajnas malnecesa, eĉ malutila. Problemojn oni tute ne plu pripensas - oni nur pribabilas, priklaĉas, kaj poste faras ion laŭmodan. Tute ne gravas ĉu funkcias.
Mi nur aldonus ke en la nuno ekzistas multe da ĉuekzistindaj okupoj, postenoj, metioj, asocioj kaj sciencsimilaĵoj. Kaj neniam antaŭe la gehomoj priparolis tiom da aferoj kiujn ili tute ne komprenis.
Oni parolis ja pri jeno: http://eo.wikipedia.org/wiki/Maja_Ribelo
kaj http://en.wikipedia.org/wiki/Protests_of_1968 (bedaŭrinde nur kelklingva, vian ne enhavas).
La ideoj de Esperanto min ne interesas, des malpli la veraj ideoj.
Jes ja, viaj tri ekzemploj estas trafaj.
Kaj la esceptoj, kiujn vi mencias tute prave, kompreneble multas.
Sign-in to write a comment.