Hieraŭ, kiam oni jam disverŝadis vineton komence de la klubkunsido, la pordo puŝe malfermiĝis kaj sur la sojlo kreskis tri tute junaj korpoj.
"Erarvago: sendube ili serĉas la ejon kie oni ekzercas luktoarton aŭ ion similan", pensis mi.
Sed unu el la junaj buŝoj subite elparolis la vorton Esperanto... Ni ĉiuj apenaŭ kredis niajn orelojn. Oni rapide alportis pluajn seĝojn timante ke la junuloj fuĝos, gastame dispuŝiĝis flanken kaj sidigis ilin en nia kara mezo.
Unu el ni tuj eldemandis, kiujn lingvojn ili jam lernis en la lernejo. La anglan lernas ĉiuj tri, la francan kaj eĉ la latinan nur du el ili. Tuj aperis pratempa flava paperpeco kun la ĉiometo da esperanta gramatiko. Oni ŝovis ĝin al la junuloj por komparo kun la brakarpleno da tralernenda latino.
Oni parolis iomete pri ĉio, sed kiam iu menciis la gloran UEA kaj la nepre vizitindajn kongresojn, mi tuj krude kaj krute forturnis la temon. Mi rakontis pri Glebo Malica, lia punka brumuziko kaj provokemo. Fakte antaŭ tre nelonge mi hazarde trovis du aŭ tri nacilingvajn gazetajn interparoladojn kun la ulo, do nun mi citetis lin. La piĉisto vekis se ne intereson, do ioman malstreĉon kaj ridetojn.
Poste mi spontane faris paroligajn ekzercojn montrante ĵusdesegnitajn bildetaĉojn kaj ripetigante la diriton ĥore. Laŭ la Cseh-metodo, kiun mi neniam lernis. Tamen per la rekta, vaste aplikata.Tio plaĉis al la ĵusuloj kaj al la ĉiamuloj.
Veturilvendistoj vendocele proponas fari provveturon, ĉar neniu proa laŭdvorto efikas tiom enloge, kiom la mema ektuŝo. Do oni parolu la lingvon anstataŭ priparoli ĝin.
Sign-in to write a comment.