JEN MIA PLEJ NOVA VERSIO (traduko) : "TRISTAS JA VENECI' " de Charles AZNAVOUR
Karaj geamikoj kaj legontoj,
Por respondi al demando de amikino, mi provis traduki la francan kanzonon de Charles AZNAVOUR " Que c'est triste Venise". La originalan tekston skribis la franca verkistino kaj aktorino Françoise DORIN en 1965. http://fr.wikipedia.org/wiki/Fran%C3%A7oise_Dorin
Mi petas vian indulgon... Mi tute ne estas poeto kaj bedaŭras povi al la originala teksto rehavi nek sian sonorecon kun rimoj nek sian ritmon de ses silaboj, sed precipe sian signifon - tamen mi kiel eble plej konservis la eblecon "kanti" ĝin esperante.
Mi tre dankas al TJERI, kiu proponis pli taŭgan titolon.
Jen la nova versio kun pli bona traduko.
(Hodiaŭ - la 6an de majo - dank'al la taŭga propono de VEJDO, jen nova versio kun alia titolo!)
Ne hezitu aldoni viajn komentojn aŭ/kaj proponojn por plibonigi tiun ĉi tradukon. DANKEGON !!!
Tristas ja Veneci'
Tristas ja Veneci'
Nia mortinta am'
Tristas ja Veneci'
Ni ne amas nin jam.
La vortojn serĉas ni
Sed enu' forprenas
Ni dezirus plori
Tamen jam ne povas.
Tristas ja Veneci'
Kiam barkaroloj
Povas nur emfazi
Silenton sen larmoj.
Kaj sin premas la kor'
Vidante gondolojn
De amsopira par'
Ŝirmi feliĉecon.
Tristas ja Veneci'
Nia mortinta am'
Tristas ja Veneci'
Ni jam ne amas nin.
Muzeo aŭ preĝej'
La vanaj belaĵoj
Alloga enirej'
Al tristaj okuloj.
Tristas ja Veneci'
Vesper' sur la lagun'
Kiam manon serĉi
Neeblas ekde nun.
Ni provas ironi
Vagante sub lunlum'
Ekprovas forgesi
Ĉiujn vortojn de am'.
Adiaŭ kolomboj
Kiuj eskortis nin
Kun perditaj revoj
Adiaŭ Suspirpont'.
Tristas tro Veneci'
Nia mortinta am'
Tristas tro Veneci'
Ni ne amas nin jam.
,
,
have particularly liked this article
MIKELO (Michel Derey… has replied to MariaMIKELO (Michel Derey… has replied to JakvoSign-in to write a comment.