Keyword: proverbo-proverbaro

Especially used by:  
Photos | Documents | Articles The most recent | The most popular
    
  • Hans-Georg Kaiser: Bonaj post la morto (rimpoemo laŭ proverbo de Zamenhof)

    porko
    Hans-Georg Kaiser Bonaj post la morto Malavarulo kaj la porko estas bonaj post la morto. Pro la mondisip' per forko kaj pro ofta porka sorto. PS: Laŭ proverbo de nia karmemora Zamenhof: "Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto." Kaiser-proverbo: "Tro avara por aĉeti vestojn al si." https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Hans-Georg Kaiser: Malriĉa, sed... (rimpoemo laŭ du proverboj de Zamenhof)

    Cezar: Prefere malstreĉiĝi en muskaptilo ol esti viktimo de enuo kaj de monavido.
    Hans-Georg Kaiser Malriĉa, sed... Malriĉa kiel mus' preĝeja, vivanta tamen kaj senvea. Ju malpli iu homo havas, des malpli li al riĉo sklavas. Laŭ proverboj de Zamenhof: "Malriĉa kiel muso preĝeja." "Malpli da havo, malpli da zorgoj." https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Hans-Georg Kaiser: Malriĉa, sed... (rimpoemo) + Hans-Georg Kaiser: Tre povra sed... (rimpoemo) Hans-Georg Kaiser: Malriĉec' ne estas krimo (rimpoemo) – ambaŭ poemoj laŭ Proverbaro de Zamenhof)

    Malriĉec' ne estas krimo (Povriĝinta civitano de FRG" (Federacia Respubliko Germanio)
    povriĝinta federacia germano Hans-Georg Kaiser Malriĉa, sed... Malriĉi kiel mus' preĝeja por kelkaj estas eĉ plagnea. Tuj kiam la renom' kaputas, la hom' senĝene ja kondutas. Hans-Georg Kaiser Tre povra, sed... Tre povra kiel mus' preĝeja, vivanta tamen elizea. Ju malpli iu homo havas, des malpli li je zorgoj sklavas. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/ Hans-Georg Kaiser Malriĉec' ne estas krimo Malriĉec' ne estas krimo, sed kondukas a…

  • Hans-Georg Kaiser: Mensogu, sed.... (rimpoemeto priproverba laŭ Zamenhof)

    Jen lignulo Pinokjo, fora parenco de la barono de Munkhaŭseno / Ekzistas multaj mensogantoj en la mondo, sed ne ĉiuj estas fiaj. (cez)
    Hans-Georg Kaiser Mensogu, sed .... Mensogu kiel kalendar', laŭ la gazetoj tra la jar', laŭ funebristparola vir'; sed vortojn notu post la dir'. PS: Jen la Zamenhof-proverboj "Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo." "Mensogu kiom vi volas, sed memoru, kion vi parolas." https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • L.L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta (elekto el litero B)

    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta Elekto el litero B Barelo malplena sonas plej laŭte. Belaj rakontoj el trans la montoj. Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo. Birdo kantas laŭ sia beko. Birdo petolas, kiom ĝi volas. Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo. Bona estas domo nova kaj amiko malnova. Bona ideo venas post la pereo. Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj. Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas. Bonfaron oni facile forgesas. Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ b…

  • L.L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta (elekto el litero A)

    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta Elekto el litero A Akiro kaj perdo rajdas duope. Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto. Al du sinjoroj oni samtempe servi ne povas. Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj. Aliaj domoj, aliaj homoj. Al la papero ne mankas tolero. Altan arbon batas la fulmo. Amiko de amiko estas ankaŭ amiko. Amiko estas kara, sed vero pli kara. Amo faras ion, mono ĉion. Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko. Apud plena manĝotablo ĉiu estas afabla. Au…

  • L.L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta (elekto el litero C)

    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta Elekto el litero C Celi anseron, trafi aeron. Certaĵo kaj leĝo kiel amen en preĝo. Certe kiel duoble du kvar. Cindrulino. elektis Hans.-Georg Kaiser https://cezarkulturo.blogspot.com/

  • L.L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta (elekto el litero Ĉ)

    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta Elekto el litero Ĉ Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme. Ĉio havas finon. Ĉion rigardi tra sia persona vitro. Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtatadi iun. Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton. Ĉiu angulo kun sia sanktulo. Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo. Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj. Ĉiu komenco estas malfacila. Ĉiu li havas sian ŝi. elektis Hans-Georg Kaiser https://cezarkulturo…

  • L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta (El litero K)

    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta El litero K Kalumniante oni eĉ anĝelon nigrigas. Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu por ĉio. Kapuĉo monaĥon ne faras. Kara estas dono en minuto de bezono. Karaktero olea. Karesi al iu la barbon. Ke la lup' estu sata kaj ŝaf' ne tuŝata. Kia ago, tia pago. Kia demando, tia resondo. Kia estas la nomo, tia estas lia nomo. Kia pago, tia ago. Kia patrino, tia filino. Kia reganto, tia servanto. Kia sono, tia resono. Kiam kato promenas,…

  • L.L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta (El litero N)

    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta El litero N Ne batas bastono sen persono. Ne bela estas amata, sed amata estas bela. Ne bela estas kara, sed kara estas bela. Nebuligi al iu la okulojn. Neceso ne estas kareso. Ne ĉiam estas festo, venas ankaŭ fasto. Ne ĉiam estas sankta Johano. Ne ĉio batas, kio tondras. Ne ĉio utilas, kio brilas. Ne demandu scienculon, demandu spertulon. Ne donu kaj ne boju. Ne ekpepi! Ne ekzistas forto kontraŭ la morto. Ne ekzistas…

  • L.L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta (El litero M) + tri rimpoemoj proverbaj de H.-G.Kaiser

    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta El litero M Maĉi kaj remaĉi. Magia rondo. Malantaŭ barilo kuraĝo esta facila. Malaperis kiel ŝtono en maron. Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto. Malbona herbo froston ne timas Malbonon memori oni ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas. Malfeliĉo inviton ne atendas. Malfeliĉo komuna estas malpli premanta. Malfeliĉo malofte venas sole. Malfermita kelo tentas al ŝtelo. Malgranda aspekte, sed granda intelekte. Malgrandaj…

  • L.L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta (El litero J)

    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta El litero J Jen havu! Jen kiaj ni estas! Ju cerbo pli prudenta des lango pli silenta. Jugo propravola ne estas malmola. Juĝanto decidas, kiel li vidas. Juku la haŭto, sed ne sur mia korpo. Juneco ne scias, maljuneco ne povas. Ju pli da aĉetantoj des pli alta la prezo. Ju pli da bruo des malpli da ĝuo. Ju pli da donoj des pli da amikoj. Ju pli da havo des pli da pravo. Ju pli da ĵuroj des pli da suspektoj. Ju pli oni babilas,…

  • L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta (El litero I)

    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta El litero I Iel, iome duone malbone. Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro. Infana inklino restas ĝis la fino. Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas. Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado. Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto. Inter generaloj parolu pri bataloj. Inter la blinduloj reĝas la strabuloj. Inter lupoj kriu lupe. Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro. Iru for en bona hor'. elektis Hans-Georg Kaiser…

  • L.L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta (El litero H)

    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta El litero H Hako post hako estas la plej efika atako. Havi ĉe iu krediton kaj meriton. Havi la ĉefan voĉon. Havi la orelojn sur la ĝusta loko. Havi larĝan konsciencon. Havi varman lokon. Havi vinagron en la mieno. Hejma dometo estas kiel patrineto. Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi. Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre. Hom' malesperas, Dio aperas. Homo bagatelema. Homo lernas la tutan vivon. Homo senpeka neniam ekzistis. Horo matena estas…

  • L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta (El litero Ĝ)

    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta El litero Ĝ Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru. Ĝi estas akvo al lia muelilo. Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero. Ĝi estas nek viando nek fiŝo. Ĝi glitas de li kiel pizo de la muro. Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu. Gustatempa vorto estas granda forto. elektis Hans-Georg Kaiser cezarkulturo.blogspot.com/

  • L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta (El litero G)

    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta El litero G Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardas min mem. Gasto havas akrajn okulojn. Geamantoj sin pikas. Granda kranio, sed interne nenio. Granda nubo, eta pluvo. Granda parolisto, malgranda faristo. Griza barbo saĝon ne atestas. elektis Hans-Georg Kaiser https://cezarkulturo.blogspot.com/

  • L.L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta (elekto el litero F)

    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta El litero F Fabeloj por infanoj. Facile estas danci, se la feliĉo kantas. Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras. Falinton ĉiu atakas. Fari al iu ursan kareson. Fari el muŝo elefanton. Farita via faro, nun adiaŭ mia kara! Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas. Feliĉo leĝon ne konas. Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas. Fiera mieno - kapo malplena. Fiereco venas antaŭ la falo. Finita kja glatigita. Fino bona, ĉio bona.…

  • L.L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta (elekto el litero E)

    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta El litero E Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam. Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon. Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. Eĉ por la plej terura tago venas vespero. Eĉ sur la suno troviĝas makuloj. Edzin' admirata - edzo malsata. Edzo kaj edzino estas nur unu. Eksalte senhalte. Eksplodema kiel pulvo. El aero al tero. El du malbonoj pli malgrandan elektu. El la poŝo al la buŝo. En abelujon ne blovu…