L.L. Zamenhof
Proverbaro Esperanta

Elekto el litero A

Akiro kaj perdo rajdas duope.
Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto.
Al du sinjoroj oni samtempe servi ne povas.
Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj.
Aliaj domoj, aliaj homoj.
Al la papero ne mankas tolero.
Altan arbon batas la fulmo.
Amiko de amiko estas ankaŭ amiko.
Amiko estas kara, sed vero pli kara.
Amo faras ion, mono ĉion.
Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko.
Apud plena manĝotablo ĉiu estas afabla.
Au ĉio, aŭ nenio.
Aŭ festo aŭ fasto.
Azenon komunan oni batas plej multe.

elektis Hans-Georg Kaiser


https://karapacopanoramo.blogspot.com/