L.L. Zamenhof
Proverbaro Esperanta


El litero E

Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam.
Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon.
Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.
Eĉ por la plej terura tago venas vespero.
Eĉ sur la suno troviĝas makuloj.
Edzin' admirata - edzo malsata.
Edzo kaj edzino estas nur unu.
Eksalte senhalte.
Eksplodema kiel pulvo.
El aero al tero.
El du malbonoj pli malgrandan elektu.
El la poŝo al la buŝo.
En abelujon ne blovu.
En amaso eĉ morto estas pli gaja.
En arbaro sidis kaj arbojn ne vidis.
En ĉiu kranio regas aparta opinio.
En dom' de pendgito pri ŝnur' ne parolu.
En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu.
En fremdan vazon ne ŝovu la nazon.
En la bona malnova tempo.
En landoj transmaraj estas oraj arbaroj.
En la tago de la sankta Neniamo.
En mizero eĉ saĝulo estas malsaĝa.
Enskribu en vian memoron.
En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo.
En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero.
Espero panon ne donas.
Estas tubero en la afero.
Esti bone enskribita ĉe iu.
Esti inter martelo kaj amboso.
Estro ne malsatas.

elektis Hans-Georg Kaiser

https://cezarkulturo.blogspot.com/