L.L. Zamenhof
Proverbaro Esperanta
El litero N
Ne batas bastono sen persono.Ne bela estas amata, sed amata estas bela.
Ne bela estas kara, sed kara estas bela.
Nebuligi al iu la okulojn.
Neceso ne estas kareso.
Ne ĉiam estas festo, venas ankaŭ fasto.
Ne ĉiam estas sankta Johano.
Ne ĉio batas, kio tondras.
Ne ĉio utilas, kio brilas.
Ne demandu scienculon, demandu spertulon.
Ne donu kaj ne boju.
Ne ekpepi!
Ne ekzistas forto kontraŭ la morto.
Ne ekzistas escepto sen regulo.
Ne el ĉiu ligno oni faras violonon.
Ne en ĉiu afero estu severa.
Ne esperite, ne sonĝite.
Ne estas piediranto kolego al rajdanto.
Ne gutas mielo el la ĉielo.
Ne helpas spegulo al malbelulo.
Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas.
Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero.
Neniam atendita ofte venas subite.
Neniu estas profeto en sia urbeto.
Neniu sanktulo estas sen makulo.
Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos.
Neniu vidas, kio liun insidas.
Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo.
Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ.
Ne rapidu, trankvile decidu.
Ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio.
Ne ŝovu la vazon en fremdan vazon.
Ne ŝpari monon nek penon.
Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne estus kaŝistoj.
Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas.
Nevo de papo facile fariĝas kardinalo.
Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate.
Ni facile forgesas, kio nin ne interesas.
Ni laboru kaj esperu.
Nin ĉiam ravas, kion ni ne havas.
Nova balailo bone balaas.
Novaj sinjoroj - novaj moroj.
Nova stato - nova vivo.
Nun finiĝas mia klereco.
Nur suferinto ŝatas feliĉon.
Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.
Nutri per promesoj.
elektis Hans-Georg Kaiser
https://cezarkulturo.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.