L.L. Zamenhof
Proverbaro Esperanta
Fabeloj por infanoj.
Facile estas danci, se la feliĉo kantas.
Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras.
Falinton ĉiu atakas.
Fari al iu ursan kareson.
Fari el muŝo elefanton.
Farita via faro, nun adiaŭ mia kara!
Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas.
Feliĉo leĝon ne konas.
Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas.
Fiera mieno - kapo malplena.
Fiereco venas antaŭ la falo.
Finita kja glatigita.
Fino bona, ĉio bona.
Fiŝo volas naĝi.
Fleksu arbon dum sia juneco.
Flugema kiel vento.
For de l' okuloj, for de la koro.
Fordormi la okazon.
For! Forigu lin!
Formeti ĝis la grekaj kalendoj.
elektis Hans-Georg Kaiser
Sign-in to write a comment.