La popola lingvo-enketo de Barato (angalingva mallongigo PLSI), pri kiu ni jam blogis antaŭe, ĵus anoncis, ke la 50 volumoj de la Enketo ekaperos inter septembro 2013 kaj decembro 2014.
La kunordiganto de la Enketo, Ganesh Devy, anoncis tion. Laŭ novaĵraporto (anglalingva), troviĝas "pli ol 780 lingvoj kaj 66 malsamaj skribsistemoj en Barato. La gubernio Arunaĉalpradeŝo, kun 90 lingvoj, estas la plej riĉa inter la gubernioj.... Esploristoj trovis, ke Asamlando kun 55 lingvoj, Guĝarato (48), Maharaŝtro (39) kaj Okcidenta Bengallando (38) estas inter la plej lingve diversaj gubernioj.... La Enketo, d-ro Devy diris, montras, ke la nordokcidentaj partoj de la lando posedas unu el la plej altaj lingvaj densecoj en la mondo."
Pli ol 130 vivantaj lingvoj kaj lingvovariaĵoj troviĝas en kvin gubernioj de nordokcidenta Barato, inkluzive kelkajn parolatajn de eble kvar aŭ kvin homoj, laŭ alia raporto (anglalingva).
Kiel rimarkis d-ro Devy, "Kvankam ni ja celebru la lingvan divesecon de la lando, tamen, la malĝojiga fakto estas, ke ni perdis preskaŭ 250 lingvojn dum la pasintaj 50 jaroj."
Efektive, en intervjuo ĉi-jare en februaro, li deklaris, "Kvankam PLSI sendube estus la plej granda lingvo-enketo en la mondo, mi diru al vi, ke mi ne fieras pro tio. Estis kvazaŭ helplaboro post tertremo. Oni devis fari tion ĉi 50 jarojn antaŭe....
"Ni kunvokis kunvenon de lingvaj fakuloj en Vadodara en 2010 kaj nomis la lokon 'surtera eksplodpunkto' (angle: ground zero). La termino estis vaste uzata de la viktimoj de la nukleaj atakoj en Japanujo dum la Dua Mondmilito. Barato, kaj la mondo, iĝas la tombejo de lingvoj kaj ni volis atentigi al tio."
La perforta disduigo de Hindlando
-
Ĝuste 67 jarojn antaŭe, je la 16a de aŭgusto 1946, komenciĝis la "Grandaj Mortigoj de Kolkato". Ĉirk…
-
15 Aug 2013
Nitobe-simpozio pri "Lingvoj kaj internaciigo en supera edukado"
-
La sesa Nitobe-simpozio temos pri "Lingvoj kaj internaciigo en supera edukado". Ĝi okazos 18-20an de…
-
14 Jul 2013
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
1 330 visits
Pli ol 780 lingvoj kaj 66 skribsistemoj en Barato - Enketo
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.