La ministro pri edukado en Ganao lastatempe anoncis, ke oni baldaŭ forigos la anglan kiel la instrulingvon en lernejoj. Laŭ novaĵraporto anglalingva, la ministro, profesorino Jane Naana Opoku-Agyemang, plejparte kulpigas la lernejan instrulingvon por la nekapablo de la edukitaj klasoj evoluigi la nacion. "Kiam ni forigos [la anglan kiel la instrulingvon] ni ŝanĝos la landon", ŝi deklaris.
Interese, la ministro mem estas fakulo pri la angla kaj verkis multon pri afrika kaj ina literaturoj, kaj pri la supera edukado (profilo anglalingva).
Komparante la eduksistemojn de Sud-Koreio kaj Ganao, ŝi rimarkis, ke "Ĉar la koreoj estis instruitaj en lingvo kiun ili komprenis, la edukado progresis; ĉar ni instruas niajn infanojn en lingvo kiun ili eĉ ne komprenas, ni malhelpas ilin".
Nesurprize, furoras la diskuto ĉirkaŭ la anonco. Vidu ekzemple la komentojn (anglalingvajn) en tiu ĉi paĝo kie oni reaperigis la novaĵraporton. Komentintoj inkluzivas doktorinon Tove Skutnabb-Kangas, konata aktivulino pri lingvaj homaj rajtoj. Ŝi diris:
"Ĉiuj esploroj en la mondo, kaj multege da praktikaj spertoj montras, ke instruado de infanoj en lingvo kiun ili scipovas, kaj poste, bona instruado de aliaj lingvoj kiel fremdaj lingvoj, rezultas en altaj niveloj de multlingvismo, en sukceso en la lernejo, en memfido, kaj poste en bonaj laborpostenoj. Gepatralingve bazita multlingva edukado rezultas en multe pli bona kapablo ankaŭ en la angla! Gratulon, Ganao, pro decido vere saĝa!"
La ministro ŝajne diris nenion pri la lingvo(j) kiu(j) anstataŭigos la anglan. La datumbazo Ethnologue listigas 81 lingvojn por Ganao. La angla estas la oficiala lingvo. La ĉefa laborlingvo en la lando estas la akana. Oni timas do, ke post la angla, la akana superregos la eduksistemon. Jen, ekzemple, pensinstiga eseo kiu diskutas (anglalingve) "la gepatralingvan demandon": "Kion ni faru por gajni avantaĝon de indiĝena lingvopolitiko kaj samtempe eviti la malaperon de aliaj lingvoj?" La aŭtoro sugestas la uzon de lokaj kaj regionaj lingvoj kiel instrulingvoj.
Kiel diras la aŭtoro, "la grumblado pri la superregado de la akana facile plilaŭtiĝos se oni ne agus".
Inkluzivi la lingvojn de infanoj
-
Kadre de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo , mia universitato, Azim Premji University , orga…
-
15 Feb 2016
Protestoj en Barato kontraŭ netoleremo
-
Kiam la hindia verkisto Uday Prakash [udej prakaŝ] anoncis, ke li redonas sian premion al la nacia b…
-
14 Oct 2015
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
805 visits
Ganao forigos la anglan kiel lernejan instrulingvon
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Nu,eble se temas nur pri la bazlernejoj, lokaj.
Mii konjektas, ke tio ne validos por la mezlernejoj ?
Sign-in to write a comment.