Hans-Georg Kaiser's most read articles

  • Ingeborg Bachmann : Ĉiutage (prozpoemo)

    - 2 107 visits
    Ingeborg Bachmann ĈIUTAGE La milito ne plu estas deklarata, sed daŭrigata. La nekredebla fariĝis ĉiutaga. La heroo restas for de la bataloj. La malfortulo antaŭenŝoviĝis en la fajrozonojn. La uniformo de la tago estas la pacienco, la premio la pala stelo de la espero super la koro. Oni ricevas ĝin, se okazos nenio plu, kiam silentiĝas la furioza pafado de la mitraloj, kiam la malamiko fariĝis jam nevidebla kaj la ombro de eterna armado kovras la ĉielon. Oni r…

  • Josefo de Kverkvilaĝo: Kristnasko (rimpoemtraduko)

    - 2 102 visits
    Kristnasko
    Josefo de Eichendorff 1788-1857 Kristnasko Foirplac' solecon spiras. Lumkvietas ĉiu dom'. Mi tra stratoj pense iras, vidas festan ĉiu hom'. La fenestrojn inaj manoj kronis per ludilornam'. Jen staradas mil infanoj, mirrigardas kaj kun am'. Kaj mi migras post la muro sur la kampoj en la rond'. Sankta brilo, frostplezuro! Jen kviet' en vasta mond'! Steloj alte cirklas, levas sin el sola neĝsurfac', kant' sorĉgrimpas' dum ni revas:. Ho, la…

  • Robinson Jeffers: Lasu ilin en paco / Lasst ihn in Ruhe

    - 2 091 visits
    Lasu min en paco, ĉu vi ne vidas, ke mi dormas?
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/robinson-jeffers-lasu-ilin-en-paco.html Robinson Jeffers Lasu ilin en paco Se Dio donacas al vi verkiston, jen aŭskultu lin. Sed Dio mia , lasu lin en paco, ĝis li estas morta. Neniu premio, neniu festsolenaĵo. Tio pereigas lin. La verkisto estas aŭskultanto de la naturo, de la propra koro; kaj se la bruo de la mondo ĉirkaŭ li ekŝvelas, li ankoraŭ kapablas deskui la malamikojn, se li esta…

  • Dio scias (germana popolkanto, kantotraduko) - muzikvideo kun Ester Ofarim

    - 2 086 visits
    Dio scias (kanto)  / Kiom da steletoj... teksto: Vilhelmo Hey
    Dio scias Teksto : Wilhelm Hey (1816) Melodio: laŭ soldatkanto (!) (ĉirkaŭ 1810) Kiom da steletoj staras, kara, sur la firmament'? Kiom da nubetoj faras preterflugon en la vent'? Ilin ĉiujn nombris Dio, ke ne fine manku iu en la tuta granda kvant'. (2x) Kiom da kuletoj sune, kara, flugas en la rond'? Kiom da fiŝetoj kune plaŭde naĝas en la mond'? Per la nomo vokis Dio ilin ĉiujn el nenio. Tial ties granda ĝoj'.(2x) Kiom da infanoj f…

  • Cirko: fenomeno de l' kulturo (kolekto de Cezar)

    - 2 074 visits
    Nova cirkolibro
    Iru en la cirkon! Iru en la cirkon. Ĝi estas grandega ronda pelvo, en kiu ĉio turniĝas en cirkloj. Seninterrompe. En ĉiamaj periodoj. Iru en la cirkon. Solviĝu de viaj kvaranguloj, de viaj geometraj fenestroj, kaj vojaĝu en la landon de la turniĝantaj cirkloj. Trarompu la limojn, kresku, strebu al libero – tio estas tiel homa! La rondo estas liberigo. Ekzistas nek komenco nek fino. (Fernand Leger.)…

  • Hans-Georg Kaiser: La nigra domo (rimpoemo) + Cseh-metodo

    - 2 072 visits
    La nigra domo
    Hans-Georg Kaiser La nigra domo (Por Andreo Cseh) La nigra domo por mortintoj estas ĉambro por mildaj vintroj. Eĉ kvar radoj la domon movas kaj nur unu meblo interne sin trovas. Fridetas ĝi eĉ en somero por novaj gastoj de nia Tero. La kvar lampoj ne pendas plafone; ili lumas ĉiam nur eksterdome. Se ni vizitos tian domon, la homoj nur flustras nian nomon. Nin salutos blankganta sinjoro. Plia ekzamenos nin kun fervoro. La Cseh-metodo por instruistoj…

  • Ĉu atomenergio? Ne, dankon. (afiŝo)

    - 2 072 visits
    Atomenergio?  Ne, dankon.
    https://popularscienco.blogspot.com/

  • Rainer Maria Rilke: La pantero (rimpoemtraduko)

    - 2 060 visits
    Nigra pantero
    Rainer Maria Rilke La pantero. En la ĝardeno de plantoj, Parizo Pro l' preterpaso de l' kaĝstangoj fariĝis laca la panter' dum rond'. Li sentas stangomilon ĉe la vangoj sed post la stangomil' ne estas mond'. Kun forta paŝ' elasta kun komplezo turnas la best' sur lok' sin en izol', jen kvazaŭ danc' de forto ĉirkaŭ mezo, en kiu obtuziĝis granda vol'. Nur iafoje, laŭ kurten', pupilo malfermas sin - jen glitas bild' en ĝin, trairas membrojn, streĉon de trankvilo kaj en…

  • Senlaborulo malsatmortigis sin en alta ĉasista sidejo en arbaro

    - 2 053 visits
    Hochstand_Hungertod_Arbeitsloser
    http://popularscienco.blogspot.de/2013/07/germana-senlaborulo-malsatmortigis-sin.html Senlaborulo malsatmortigis sin Ĉasistoj malkovris mumiiĝintan mortinton sur alta embuskosidejo - la lanta mortado notita en taglibro Uslar, Germanio. Li ne venenigis sin, li ne ĵetiĝis antaŭ trajnon kaj ne kaptis al armilo. 58-jara senlaborulo el Hanovro sur alta embuskejo en la proksimo de Uslar (Malsupra Saksio) konscie mortigis sin mem. La deziro morti estis efektive ti…

  • Eder Benedetti / Hans-Georg Kaiser: Ĉe la kuracisto Zamenhof (karikaturo + rimpoemo)

    - 2 048 visits
    Eder Benedetti /Cezar: Ĉe la kuracisto (desegno + poemo)
    Hans-Georg Kaiser Ĉe kuracisto Zamenhof (por karikaturo de la desegnisto Eder Benedetti) "Doktoro mia, kuracisto ! Ĉu estas ĝi inflam’ de histo? Jubile mi la tagojn startas. Doktoro, ĉu mi bone fartas? Mi krevos tuj pro energio. Sukcesas al mi simple ĉio. Subite plenas mi de ĝojoj, kurante saltas mi sur vojoj!" Doktoro Zamenhof rigardas : "Jen verda koro sankte ardas." Kun ĝojo la doktoro diras, ke ne malsano lin inspiras. "Amik’ vi estas tute sana, serĉado plu…

  • Ringelnac: En la parko (rimpoemtraduko)

    - 2 044 visits
    Ringelnatz: En la parko
    Joakimo Ringelnac En la parko Ĉe eta arbet' staris kapreolet' en reva beat' en kviet', je l' dudektria kaj du. Je la kvara de fest' mi revenis en fru'. Jen plu revis ankoraŭ la best'. Mallaŭte mi iris - sen spir' kun diskret' - kontraŭ la vent' ĉe l' arbet'. Mi tuŝis la beston je unu heliks'. Jen ĝi estis el gips'. tradukis Hans-Georg Kaiser Joachim Ringelnatz Im Park Ein ganz kleines Reh stand am ganz kleinen Baum Still und verklärt wie im T…

  • Bela, ĝis! (Bella, cio!) kantotraduko)

    - 2 044 visits
    Bella Ciao = Bela, ĝis! (itala partizankanto)
    Bela, ĝis! (itala partizankanto: Bella Ciao) Je mateno mi vekiĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis. Je mateno mi vekiĝis, staris jen la malamik'. Ho, partizanoj, min forportu, bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis. Ho, partizanoj, min forportu, mi proksimas jam al Mort'. Kaj se mi mortos, ho, partizanoj, bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis. kaj, se mi mortos, ho partizanoj, metu en la teron min. Metu en tombon min montare, bela, ĝi…

  • Hans-Georg Kaiser: Telumoj el jino kaj jango (rimpoemo) + H.-G. Kaiser: Teelichter ganz im Gleichgewicht (Reimgedicht) +Elbertinum (foto)

    - 2 038 visits
    Elbertinum: Telumoj (foto)
    Hans-Georg Kaiser Telumoj el jino kaj jango Telumoj ekvilibraj kaj eble eĉ senvibraj. En ĉiu kaz' telumoj sen sed kaj palpebrumoj. Ideo kaj ideo: ekestis nova kreo. La nova kre' nin ravas, ĉar harmonio gravas. Se la ide' utilas, estetike eĉ brilas, ĝi estas ideala kaj krome eĉ reala. Hans-Georg Kaiser Teelichter aus Yin und Yang Und dennoch sind es Lichter, trotz staunender Gesichter. Teelichter stets im Gleichgewicht, aus Yin und Yang, sie…

  • B. Traven's Identity Revisited, Tapio Helen

    - 2 034 visits
    B. Traven -news
    http://traven-esperanto.blogspot.de/2013/06/b-travens-identity-revisited-tapio-helen.html B. Traven's Identity Revisited Tapio Helen This text is a "working paper" to be developed to a scholarly article by its writer Mr. Helen, who is a senior lecturer (or a docent) in the Department of History in the University of Helsinki, Finland. * * * B. Traven Somebody wrote in the 1920's and 30's under the pen name B.Traven twelve books of fi…

  • Rumi: (Maulana Dschelaleddin) Mi estas Suno supre, polver' de Sun', detal'. / Ich bin das Sonnenstäubchen, ich bin der Sonnenball...(+ traduko en Esperanton)

    - 2 033 visits
    Ĉiam floru Suno!
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/06/maulana-dschelaleddin-rumi-1207-1273.html Maulana Dschelaleddin Rumi (1207-1273) (laŭ la germana traduko de Frederiko Rückert. 1819) Mi estas Suno supre, polver' de Sun', detal'. Polvet', vi do restadu, foriĝu, Sun', en pal'! Matenobril' mi estas, kaj spiro de l' vesper', Susur' en bosko ankaŭ, en mar' ondara fal'. Mi estas mast', stirilo, stiristo kaj la ŝip'. Pro mi la ŝ…

  • Hans-Georg Kaiser: Verda Robinsono (rimpoemo)

    - 2 020 visits
    Robinson Crusoe
    Hans-Georg Kaiser Verda Robinsono Vivis homo sur insul' tute verda, sen postul'. Volis vivi nur por si. Tamen estis iluzi'. Nur por si ne vivas hom'. Estas Tero nia dom'. Sola ulo mortas. La homaro fortas. https://eo.wikipedia.org/wiki/Robinsono_Kruso https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Atahualpa Yupanqui kaj Dio

    - 2 014 visits
    Yupanqui /Demandetoj al Dio)
    Atahualpa Yupanqui Demandetoj al Dio Iutage mi demandis: Praavo, kie do estas Dio? Mia praavo fariĝis malgaja kaj ne donis respondon. Mia praavo mortis sur la kampo. Sen pekokonfeso kaj sen preĝo. La indiĝenoj entombigis lin, kun bambufluto kaj tamburo. Pli poste mi demandis: Patro, kion vi scias pri Dio? Patro fariĝis serioza kaj ne donis respondon. Mia patro mortis en la minejoj. Sen kuracisto kaj sen helpo. La oro en la posedo de la patrono estas kolorita per san…

  • J.J. Rousseau: La revoj de sola promenanto (traduko laŭ germana traduko)

    - 2 014 visits
    migrinto kaj migranto
    Jean Jacques Rousseau (1712 ĝis 1778) La revoj de sola promenanto Unua promeno Tiel mi do estas sola sur la tero, ne plu havas fraton, nek proksimulon, nek amikon, nek societon krom mi mem. La plej societema kaj plej amplena homo inter la morteblaj estas proskribita de siaj kunhomoj. Kun sia "akre rigardanta malamo" ili unuanime esploris, kiu turmento estus por mia sentema koro la plej kruela, kaj ili perforte disŝiris ĉiujn bendojn, kiujn ili ligis al mi. Ankaŭ kon…

  • Klaus - Dieter Untch: Mia paĉjo estas eksterlandano sen barbo (artikolo) Mein Papa ist Ausländer ohne Bart (artikolo)

    - 2 009 visits
    Klaus -Dieter Untch (orgenisto, kiu ĉeokaze ankaŭ verkas artikolojn kaj poemojn ĉeokaze) kun verkemo)
    Klaus-Dieter Untch "Mia paĉjo estas eksterlandano sen barbo" En la erao de la paragrafoj por ordo kaj kontrolo por la prospero de la demokrata libero super la civilizitaj civitanoj, troviĝas interne de la Eŭropa Unio lando, kiu instigas tian bonkoran homon kiel min al tio enmeze de la pelmelo de burokrataj puberecaj fazoj, rezigni pri mia patreco aŭ naskigi anonime miajn estontecajn infanojn. En tia privilegiita lando mi pasigas ĝuste miajn plej feliĉajn jarojn, ne nur kiel muz…

  • Ernst Jandl: my own song (mia propra kanto) poemtraduko

    - 2 008 visits
    Adamo
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/08/ernst-jandl-my-own-song-prozpoemtraduko.html Ernst Jandl my own song (mia propra kanto) mi ne volas esti tiel kiel volas vi min mi ne volas esti vi tiel kiel volas vi min Mi ne volas esti kiel vi tiel kiel volas vi min mi ne volas esti kiel volas esti vi tiel kiel volas vi min ne kiel volas vi min kiel volas esti mi mi volas esti ne kiel volas vi min kiel estas mi mi volas esti ne kiel volas v…

2344 articles in total