Jean Jacques Rousseau
(1712 ĝis 1778)
La revoj de sola promenanto
Unua promeno
Tiel mi do estas sola sur la tero, ne plu havas fraton, nek proksimulon, nek amikon, nek societon krom mi mem. La plej societema kaj plej amplena homo inter la morteblaj estas proskribita de siaj kunhomoj. Kun sia "akre rigardanta malamo" ili unuanime esploris, kiu turmento estus por mia sentema koro la plej kruela, kaj ili perforte disŝiris ĉiujn bendojn, kiujn ili ligis al mi. Ankaŭ kontraŭ ilia volo mi estus amanta la homojn. Nur per tio, ke ili ĉesis esti homoj, ili povis fuĝi de mia estimo, ekde nun ili estas do fremduloj por mi, nekonatoj, mallonge dirate: ili estas senvaloraj por mi, ĉar ili volis tion tiel. Sed mi, deŝirita de ili kaj de la tuta mondo, kiu mi estas mem? Jen tio, kio ankoraŭ restas al mi por ekzamenado. Malfeliĉe la ekzamenado antaŭkondiĉas rigardon je mia aktuala situacio. Pere de tiu imago mi devas iri vojon por tiel veni pere de la homoj al mi.
De dekvin kaj pli da jaroj, dum kiuj mi troviĝas en tiu stranga situacio, ĝi ŝajnas ankoraŭ revo al mi. Ankoraŭ nun mi imagas, ke aĉa digesto ŝarĝas min, ke maltrankvila dormado min timigas, kaj ke ĉe la revekiĝo mi sentos min plej faciligita retroviĝi inter miaj amikoj. Ja, tute certe, mi devas esti saltinta, de la vekiĝinteco al dormo sen eĉ mem vere ĝuste rimarki tion aŭ pli bone, de la vivo en la morton. El la ordo de la aĵoj - mi ne scias kiel elŝirita - mi retrovis min falinta en nepriskribebla kaoso, en kiu mi povas ekkoni eĉ ne la plej simplan; kaj ju pli mi pripensas mian aktualan situacion des malpli mi povas kompreni, kie mi estas.
Nu do, kiel mi estus povinta antaŭdiri la sorton, kiu atendis min? Kiel mi komprenu tion eĉ nun, ke mi estas viktimo de ĝi. Ĉu mi povis diveni, ke la sama, kiu estas mi mem, iam estos rigardata murdisto, venenmiksisto, monstro? Ke mi fariĝos kaŭzo de abomeno por la tuta homa speco, la ludilo por la plej fia plebo? Ke la preterpasantoj, anstataŭ saluti min, kraĉos antaŭ min. Ke tuta generacio unuvoĉe faros plezuron el tio min vivanta entombigi?
Tiu stranga ŝanĝo trafis min tiel senpere, ke mi sentis min kvazaŭ terenbatita per klabo. Mia ekscitiĝo, mia indigno ribeligis mian animan staton tiel, ke ĝi ne trankviligeblis eĉ post dek jaroj. En tiu intertempo, en kiu mi falis de unu eraro en alian, de unu manko en alian, de unu stultaĵo en alian, mi pro mia malatentemo al tiuj, kiuj gvidas mian sorton, donis tiom da iloj en la manojn, ke ili lerte povis uzi ilin por nerevokeble sigeli mian sorton.
Viaj Cez!
Sign-in to write a comment.