Hans-Georg Kaiser's most read articles
-
Hans-Georg Kaiser: La sagoj de Amoro - Die Pfeile des Amor
- 3 209 visitsHans-Georg Kaiser La sagoj de Amoro Ho ve, senkompataj sagoj de Amoro! Senkompate vi traboras la korojn de l' trafitoj. Vin lasas indiferentaj, kiom da doloroj vi estigas en inoj kaj viroj, kiuj antaŭe - sen la brulanta amo - estis tute kontentaj. Sendite de la petola knabo de l' amo, vi trafas, kaj se oni eltiras vin, la dolĉa veneno jam efikas. Kaj tio signifas, ke la kruela ludo ekis. Ho ve, senkompataj sagoj de Amoro! http://cezaroriginaloj.bl…
-
Kristnaska kanto: Paca nokt'! - Stille Nacht! (tradukis Hans-Georg Kaiser)
- 3 177 visitsPaca nokt'! Teksto: Joseph Mohr, 1816 Melodio: Franz Xaver Gruber, 1818 tradukis Hans-Georg Kaiser laŭ la aŭtografo de Joseph Mohr de la „Paca Nokt'-societo“ 1 Paca nokt’, sankta nokt’! Dormas nun ĉiu hom', nur ne dormas la sankta par'. Ĉarma knab' kun bukla harar’, dormu ĉiele en pac'! Dormu ĉiele en pac'! 2 Paca nokt’, sankta nokt’! Fil' de Di' kun allog' nin alridas kun am' el kor'. Venis sav' por ni en ĉi hor': Krist' naskiĝis por ni! K…
-
Ringelnac: Mi tiel amas vin (rimpoemtraduko)
- 3 108 visitsJoachim Ringelnac Mi tiel amas vin Mi tiel amas vin! Mi al vi, se vi ĝin bezonus, eĉ kahelon el mia forno donus. Mi ne malicis al vi, hoj! Min kaptas sento de trist'. Ĉe l' deklivoj de l' fervoj' lumas abunde genist'. Jam for – bedaŭr'. Mi vin ne forgesas, vojaĝas. Ĉio kun longa daŭr' mildsaĝas. La temp' sur voj' la belaĵojn negas. Jen eĉ boj', la hund' ne legas, skribul' ne estas. Pro dev' ni ne restas. Mi ridas. Kribrile truoj gravas iel plej je la f…
-
Hans-Georg Kaiser: Mojosu! (rimpoemo)
- 2 980 visits -
Hans-Georg Kaiser: Printempo estas juna vir' (rimpoemo)
- 2 932 visitsHans-Georg Kaiser Printempo estas juna vir' Printempo dormis sur herbej', konfide! Konfide! La najtingaloj vekis ĝin, jubilas hele kaj sen fin'. En rojoj sonas laŭ muzik' por nia kara koramik', rapide! Rapide! Printempo iras tra la val'! Konfide! Konfide! Li vestis sin per bunta vest' por danci en printempa fest'. Li volas kun tulipoj danci kaj en la balo plu bonŝanci, rapide! Rapide! Printempo frapas al la pord',…
-
Francisko Hohler: Malsimilaj tervermoj (fablotraduko)
- 2 910 visitsFrancisko Hohler Malsimilaj tervermoj Profunde sub acida rumeksa kampo vivis iam du tervermoj kaj nutris sin de la radikoj de acida rumekso. Iutage diris la unua tervermo: „Ek do, mi estas sata vivi ĉi tie malsupre, mi volas vojaĝi kaj rigardi la mondon.“ Li pakis sian valizeton kaj traboris sin supren. Kaj kiam li vidis kiel brilas Suno kaj la vento karese movas la acidajn rumeksajn kampojn, lia koro malpeziĝis kaj li serpentumis gaje inter la tigoj antaŭen. Se…
-
Johano R. Becher: Alte super la urbo (rimpoemtraduko)
- 2 897 visitsJohano R. Becher Alte super la urbo En la kafej' „Jen super la lok'“ Apud la tur' Ĉe la ora cifera blok' Sidis amopar' Kun manten'. Li rigardis sen vort,' Kaj la in' kun kompren'. En la kafej' "Jen super la lok'" En nuboj ĉe l' Sun' Sur la rok' Kuras la vojoj for Tra la land', Poploj staras ĉe l' vojorand'. Vastas la mond', Blovanta al for'. Apud la tur' Kun la tempo el or' Sidis amopar' kun manten'. Ŝi rigardis sen vort' - Kaj la vir' kun kompren'.…
-
Hans-Georg Kaiser: Frühlingssprüche (Gedicht)
- 2 890 visitsHans-Georg Kaiser Frühlingssprüche Auferstanden aus dem Winter und dem Frühling zugewandt, sind wir noch ein wenig müde; Winterschlaf hielt fest das Land. Wenn im Schnee die Glöckchen wanken, Primeln schwelgen bunt im Glück, kommen Veilchen auf Gedanken, haben Morgenrot im Blick. Frühling, Frühling!" Vögel rufen. Menschen trällern ganz verzückt. Bäche glucksen, Flüsse strömen, alle Welt wird jetzt verrückt. Frühling ist's , was Mädchen traümen, Knaben in de…
-
B.Traven: Trezoro de la Sierra Madre (romantraduko, unua ĉapitro, ligoj)
- 2 876 visitsB.TRAVEN TREZORO DE LA SIERRA MADRE Trezoro de la Sierra Madre (Bookshop BoD, paperlibro + E-BOOK) Trezoro de la Sierra Madre (amazon, paperlibro) Pri la traduko tradukis Hans-Georg & Dorothea Kaiser laŭ la unua eldono de la eldonejo Librogildo Gutenberg en Berlino, 1927 lingve kontrolis Blazio Vaha La PDF-on aranĝis Frank Vohla Finredakto je la 01-a de novembro en la jaro 2022…
-
Hans-Georg Kaiser: Senfineco (rimpoemo)
- 2 837 visitsHans-Georg Kaiser Senfineco Mi amas vin, ho senfinec', volonte vi enombras. Vi tre proksimas min kun dec', neniam ion nombras. Mi amas vin, ho senfinec', vi tiel bele ridas. Pro via kor' de eternec' vi ĉiujn aĵojn fidas. Etere sonas bela kant', de vi, ho, belulino, vi venas el libera land' kaj mi el via sino. Vi foje volas pro volupt', ke stelomilo lumu. Mi vere volus, ke ĉe nupt' vi kise min brakumu. Mi scias, ke ĝi estas rev', ne estos nuptofesto. La senfineco…
-
B.Traven: En vepro en Meksiko (kantotraduko el la usona) + germana kaj usona originaloj de B.Traven)
- 2 824 visitsB.Traven En vepro en Meksiko El Ilinojs' ni gaje krie Venis kante ĝis ĉi tie En vepron, al Meksiko. Malgranda Greg unue svenis, La soifon ne eltenis, En vepro, en Meksiko. Inter agavoj ni manovris, Ĝis lin arda sablo kovris, En vepro, en Meksiko. Por Kid serpento tiam sortis, Je l' vespero li jam mortis, En vepro, en Meksiko. Deliro min surtere tordis, Kidon la vulturoj mordis, En vepro, en Meksiko. Min kun larm' su…
-
Charles Bukowski: La fino de Sajver (prozpoemtraduko)
- 2 820 visitsCharles Bukowski La fino de Sajver Sajver estis unu el la plej agresivaj defendantoj ekde Ĵimi Braŭn kaj li svingis siajn koksojn kiel nudodancistino — ĝis surkornigis lin iutage Basil Skronski. Ni elportis lin el la lud- kampo, sed ankaŭ du aŭ tri ripoj de Skronski estis rompitaj. En la sekva jaro Sajver ne tro brilis, eĉ ne dum la trejnhoroj, li klakis la dentojn pro timo, li ne vere atakis, iel-tiel fuŝadis, ne povis teni la pilkon kaj gajnis eĉ ne metron; kvankam…
-
Vetkonkurso pri suda poluso, Norvegano denove pli rapida ol britlandano (artikolotraduko) + Sterncombo Meissen: La batalo pri la suda poluso (rokbalado)
- 2 776 visitsVetkonkurso pri suda poluso: Norvegano denove pli rapida ol britlandano Oslo (AFP) Preskaŭ cent jarojn post la legendeca vetkonkurso de Roald Amunden kaj Robert Scott la britlandanoj denove malsukcesis. La norvegaj soldatoj Rune Malterud kaj Stian Aker atingis merkrede vespere post distanco de 770 kilometroj la geografian sudan poluson. Post 17 tagoj kaj dekunu horoj ili atingis la celon en komforta distanco al kvar konkurantaj teamoj el Anglujo kaj el Irlando. Kiel iliaj famaj antaŭirant…
-
Matenstelo: Fantomtimtremeto (rimpoemtraduko)
- 2 730 visitsKristiano Matenstelo Timtremeto (el "Ĉiuj pendumilaj kantoj") La flugilflaglo gaŭstras tra l' tohuvabovorst', la ruĝa fingur' plaŭstras, terure gucas gorst'. tradukis Hans-Georg Kaiser laŭ "GRUSELETT" Rimarkoj Se vi ne ĉion komprernas kaj ne trovas ĉiujn vortojn en PIV, ne afliktiĝu, ili parte ne ekzistas:)! Kaj tamen eĉ tia poemo estas tradukebla en Esperanton. Krome la poemo pruvas, ke eblas redoni impresan dadaisman poemon kun nekonataj aŭ ekzotikaj vortoj…
-
Ret Marut: Fremda soldato (rakontotraduko)
- 2 714 visitsRet Marut Fremda soldato En la lazareton E.L. 14, kiu estis tiom proksima al la fronto, ke seninterrompe oni povis aŭdi la obtuzan grumbladon de la kanonoj, venis nur tiuj vunditoj, kiuj tute ne eltenus transporton. Kompreneble tie la laboro de la flegistinoj estis neimageble fortoraba. Kaj nur la plej bona personaro je kuracistoj, sanitaristoj kaj flegistinoj estis uzata tie, ĉar utiligeblis nur la plej bona personaro. Kvankam la kuracistoj estis por la vunditaj soldatoj necesaj kaj h…
-
Henriko Heine: Vi amas min, mi scias (rimpoemtraduko)
- 2 712 visitsHenriko Heine Vi amas min, mi scias... Vi amas min, mi scias, delonge sciis ĝin. Sed kiam vi ĝin diris, ĝi tre timigis min. Mi iris sur la montojn, ĝojkantis kun inspir'. Mi ploris apud maro en temp' de sunsubir'. Jen koro mia lumas, aspektas kiel flam', kun bel' kaj grand' ĝi sinkas, nun do en mar' el am'. Heinrich Heine Daß du mich liebst, das wusst ich, Daß du mich liebst, das wusst ich, Ich hatt es längst entdec…
-
L. L. Zamenhof: Pluvo (poemo)
- 2 660 visitsL. L. Zamenhof Pluvo Pluvas kaj pluvas kaj pluvas Senĉese, senfine, senhalte, El ĉiel' al la ter', el ĉiel' al la ter' Are gutoj frapiĝas resalte. Tra la sonoj de l' pluvo al mia orelo Murmurado penetras mistera, Mi revante aŭskultas, mi volus kompreni, Kion diras la voĉo aera. Kvazaŭ ia sopir' en la voĉo kaŝiĝas Kaj aŭdiĝas en ĝi rememoro... Kaj per sento plej stranga, malĝoja kaj ĝoja,…
-
Fallersleben: Kukolo kaj azeno (kanttraduko)
- 2 660 visitshttp://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/heinrich-hoffmann-von-fallersleben.html Teksto: Heinrich Hoffmann von Fallersleben. Melodio: Karl Friedrich Zelter. Heinrich Hoffmann von Fallersleben Kukolo kaj azeno Kukolo kaj azeno kverelis en printemp': pri siaj kantkapabloj, pri siaj kantkapabloj en bela maja temp'." Tuj la kukol' kukuis: "Mi povas, aŭdu min!" "Mi krias eĉ pli bele, mi kria…
-
Vivo kiel alumeto – Janis Joplin (artikolotraduko)
- 2 624 visitsVivo kiel alumeto – Janis Joplin Floropovo-ikono Janis Joplin ĉijare estus fariĝinta 65-jara Nov-Jorko. Kion farus Janis Joplin nun, se ŝi estus transvivinta siajn drogajn ekscesojn? Eble ŝi estus vere nobla malnova rokfiguro kiel ŝiaj Woodstock-kolegoj Bob Dylan kaj Santana. Aŭ ĉu ŝi protestus sen multe da influo kontraŭ la Irak-milito kiel Joan Baez? Aŭ ĉu ŝi estus implikita en eksedzecan militon kiel eks-Beatle Paul Mc Carthney. Ĉio ĉi estas nur spekulado, ĉar Janis Joplin…
-
Buruma: La tibetanoj - la apaĉoj de la nuno (artikolotraduko)
- 2 592 visitsIan Buruma Ian Buruma LA APAĈOJ DE LA NUNO Ĉinio ne ekspluatas Tibeton, male - sed ĝi postulas de la tibetanoj multekostan prezon: la rezignon pri ilia vivstilo Ĉu la tibetanoj estas damnitaj al tio iri la vojon de la indianoj? Ĉu ankaŭ ili estas reduktataj je la nivelo de nura turista atrakcio kaj strate devos vendi malmultekostajn memoraĵojn pri iam granda kulturo? Tiu malĝojiga sorto ŝajnas fariĝi pli kaj pli reala. La ĉinoj havas grandan responson. Sed la sorto…
Jump to top
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter