Keyword: terminaro
-
Nia plej enigma hundo: laniario
Kiam mi finis la tekston pri la maljunaj hundoj , mi ne plu havis tempon esploreti ankoraŭ pri laniario , kiun mi ne komprenis. Nu, jen miaj eltrovoj, kiuj eble same surprizas vin, kiel ili mirigis min ...
-
Laŭtema vortaro itala-esperanta
Amuza Dizionario Metodico Italiano-Esperanto de la itala pioniro Aĥilo Tellini (1866-1938) troviĝas en la jarkolekto 1925 de Itala Esperanta Revuo. Venu kun mi al la flughaveno ...
-
Streichquartett | string quartet | arĉ-instrumenta kvarteto
Vikia Vortaro ( ViVo ) estas "diskutejo, antaŭpreparejo por aliaj vortaroj kaj terminaroj kiel ReVo , Vikivortaro kaj la vortaro de Lernu ". Krome ĝi estas "Serĉilo en diversaj retaj vortaroj: ReVo , Vikipedio , Majstro , Lernu , Komputeko ". Ĉu taŭga?
-
La plej granda jura terminaro de Esperanto
... restis plej parte neeldonita. Temas pri la tajposkripto de László Dubravszky (forpasis 94-jara, la 30-an de oktobro 1999 en Budapeŝto).
-
Ventŝirmilfostgarnaĵo
Malneto de " Teknika Aŭtomobil-Vortaro" (TAV) atendas prilaboron kaj publikigon ...
-
Ni iru la vojon celitan!
Kiujn aliajn vortojn kun simila signifo de „vojo“ vi konas? – „strato“, ĉu ne? Kaj „ŝoseo“, kaj ... hm. Rigardu (kaj eble miru), kiujn la Teknika Vortaro pri Ŝoseoj kaj Pontoj (1959) krome proponas....
-
spurtas, ŝotas ... lato - la bluaj venkas per ofsajda golo je 0:1
Sporto laŭdire estas la tria plej bela afero de la mondo - post Esperanto kaj - nu, vi jam scias. Paroli pri ĝi en Esperanto tamen estas nefacile por multaj. Kvin fakvortaroj el Munkeno eble helpos.
-
Se martelo balbutas ...
... ĝi resaltas sur pianan kordon anstataŭ frapi nur unu fojon, kaŭzante neklaran, obtuzan, balbutan sonon. Tiukaze vi probable bezonos la helpon de piano-riparisto, kia estis Georges Lagrange (1928-2004). Konata tradukisto kaj aŭtoroj de originalaj verkoj, li ankaŭ postlasis al ni interesan "piano-terminaron", kiu ebligas rigardi super liaj ŝultroj dum li laboris.
-
... el la supro sonas la laŭdo de Dio
Orgenoj fascinas multajn homojn. La imponaj muzikiloj troveblas en ĉiu iom pli granda kristana preĝejo, en kirkoj kaj katedraloj. El la supro ili majeste disaŭdigas la kredon por kredantoj. Por nekredantoj ili almenaŭ estas objektoj de elstara kultura valoro multaspekta. Iom klere paroli pri ili tamen nur malmultaj fakuloj scias. Feliĉe, ke ni disponas pri Orgena Vortaro ...
-
Ŝakmato al lingvaj problemoj!
Ĉu vi ludas (persan / "okcidentan") ŝakon? Tre probable vi konas almenaŭ la bazajn regulojn. Nu, tiukaze neniu problemo klarigi ilin en Esperanto. En la komenca pozicio la blanka damo (aŭ ĉu reĝino?) staras sur blanka ... nu, sur kiu ĝi staras - kiel oni nomas la 64 blankajn kaj nigrajn kvadratojn de ŝak-tabulo en Esperanto? Ĉu kvadratoj, kampetoj, feldoj aŭ kio? Antaŭ 20 jaroj Oskar Stollberg klopodis doni respondon per sia "Provo de Ŝaka Vortaro" ...