La terminaro enhavas preskaŭ 300 nociojn kun difinoj kaj esperantaj kaj francaj terminoj. La flandro Edward Spitaels (parte) aldonis nederlandajn (kaj kelkajn germanajn) tradukojn kaj reklavis ĉion en la formato de la iama Perkomputora Termino-Kolekto (Pekoteko). Tipaj artikoloj aspektas tiel:
{eo1} vip/o-efik/o *a
{de1} *
{en1} *
{fr1} effet m de fouet *a
{nl1} *
pp piano-meĥaniko; Fenomeno okazanta pro la inercio de la martelkapo (95/lag-196) kaj la elasteco de la martel-stangeto (95/lag-264): la martel-svingo (95/lag-206) estas malakcelata je ekmovo kaj akcelata je finmovo, tiel ke la kontakto de la martelo (95/lag-194) al la kordoj estas malpliigita. La kvalito de la stangeto (95/lag-264) povas do iel influi la son-kvaliton. *a
Fon: *a lag; *b [es];
95/lag-284
Rim: «95-07-07»
{eo1} tangent/o *a
{de1} *
{en1} *
{fr1} tangente *a
{nl1} tangent *b
pp piano-meĥaniko; Metala lameno kiu, en la klavikordoj, frapis la kordon kaj samtempe difinis la vibrantan longecon. *a
Fon: *a lag; *b VreWoMuz[es];
95/lag-277
Rim: «95-02-27»
{eo1} martel-rul/o *a
{de1} Hammerrolle f *b
{en1} *
{fr1} rouleau m des marteaŭ *a
{nl1} *
pp piano-meĥaniko; En vost-piano (95/lag-054): cilindra peceto sub la martel-stangeto (95/lag-264) garnita (95/lag-157) per ledo, ludanta la rolon de la nukso-nazo (95/lag-225) en la star-piano (95/lag-049). Vd. martel-stangeto 95/lag-264. *a
Fon: *a lag; *b [es];
95/lag-205
Rim: «95-07-07»
La terminaro probable estas bonvena suplemento al la Orgena Vortaro de Praet kaj certe interesa por ĉiuj, kiuj pli detale interesiĝas pri pianoj.
Sign-in to write a comment.