„(1) Vojo estas ĝenerala vorto. Laŭ ĉefideo de ira ago, irloko aŭ vojo estas nomata: irejo, pasejo, trairejo, promenejo, komunikejo.

(2) Laŭ allaseblaj irantoj, vojspeco estas nomata: pado (= piedvojeto), mulvojeto, brutvojo, ĉarvojo, tirbesta vojo, aŭtovojo, rajdvojeto.

(3) Depende de la loko, vojo estas nomata: trapasejo; montpasejo, se ĝi uzas profundan valon aŭ intermonton (= malpli alta pasejo inter du montoj); kornico (= mallarĝa vojeto borderanta profundegaĵon).

(4) Laŭ materialoj konstistigantaj vojon, vojo estas nomata: spurvojo (= vojo el natura grundo kunpremita de cirkulantaro); grundvojo (= spurvojo iom aranĝita); ŝoseo (= vojo kies veturejo estas aparte konstruita kaj kapabla allasi pezajn veturilojn).

(5) En la urboj oni trovas: strato (= ordinara ŝoseo inter domoj); bulvardo (= ĉirkaŭrempara promenejo aŭ larĝa strato borderita de arboj); korso, avenuo, aleo (= larĝa strato kun ambaŭflanke vicoj de arboj; placo (= libera loko aŭ spaco ĉirkaŭita de domoj); pasejo, strateto (= mallarĝa strato ofte ekzistanta en la malnovaj urboj aŭ kvartaloj); senelirejo (vojo) fermita ĉe unu ekstremaĵo, sakvojo).

(6) Ŝoseo estas konstruita vojo. Vojo aŭ ŝoseo estas administre: forsta, kampara, komunuma, paroĥa, distrikta, departementa, regiona, nacia aŭ landa. Destine ŝoseo estas aŭ por ĉiuj (publika) aŭ rezervita (privata). Tia rezervita ŝoseo estas cikla vojeto, rajda vojeto, aŭtoŝoseo. Aŭtoŝoseego estas ŝoseo speziale aranĝita por rapida aŭtomobila trafiko.

(7) En iu regiono, en iu lando, la vojreto estas densa aŭ maldensa, la vojaro estas longa aŭ mallonga. ...“

Uf, ĉu ne? Preskaŭ 50 terminoj el la semantika kampo „vojo“, kolektitaj antaŭ ĉ. 50 jaroj. Kaj evidente kaj tuj videble mankas ankoraŭ multaj: En kategorio 2 (vojoj laŭ allaseblaj irantoj) ekzemple kamiona vojo, tanka, nuraŭta, vojo nur por veturiloj kun kvar-rada trakcio (4x4) ktp.

Al kategorio 3 (vojoj laŭ la loko) oni povus aldoni pliajn (aŭ krei plian kategorion vojoj laŭ situo) ekzemple: apudmara, apudlaga vojo, ŝoseo aŭ (en urbo) strato, monta, montar-randa, marĉa, vadeja, (sur-)diga, (tra-)arbara, ĝangala, (ĉe‑)lima, park-.

Laŭ la konstru-materialoj (kategorio 4): ligna, ŝotra, pavimenta, asfalta, makadama, betona ... Laŭ la daŭreco: provizora, somera, sezona, daŭra, tutjara. Laŭ la rango: ĉefa, malĉefa, mal- / prioritata, kvar-koridora (aŭ kvar-lena) vojo, apudvojo, vojo / strato de nn-a klaso / rango ... Laŭ la funkcio: help-vojo, alkonduka, servo-vojo (nepublika por bonteni alian vojon, ofte aŭtoŝoseon), agrokultura vojo (por traktoroj inter la kampoj), transita vojo (ekzemple la aŭtoŝoseoj inter iama FRG tra GDR al Okcidenta Berlino), pilgrima vojo, voj-kruco, ... Laŭ la kvalito: nova / malnova, mal- / firma, ruinigita, eluzita, tru-hava, mal- / glata, ebena, kruta, mal- / larĝa, mal- / moderna, mal / long-distanca, historia, ... Laŭ la arbo-specoj plantitaj vojo-rande: aleo popla, kverka, tilia, faga, pom-arba ktp. Ni povas grupigi historiajn terminojn kiel armea ŝoseo (long-distanca, aparte konstruita ĉefvojo sufiĉe larĝa por laŭiro de soldatoj en formacio, germane Heerstraße) aŭ poŝt-vojo (grava vojo kun regula servo de poŝt-ĉaroj, parte, sed ne nepre konstruita kiel ŝoseo; Poststraße).

En urboj (kategorio 5) ni nuntempe krome trovas ekzemple: piediranta strato, vendeja strato kaj tion, kion oni nomas en la germana „Spielstraße“, t.e. loĝkvartala strato, kie aŭtoj rajtas veturi nur en piediranta rapido kaj malhavas prioritaton, tiel ke infanoj povas ludi surstrate (pro tio la germana nomo „ludstrato“), en parkoj foje rulsket-vojoj.

Al kategorio 6 (vojoj laŭ jura-administra vidpunkto) ekzemple aldoneblas: interŝtata, internacia, kontinenta; anstataŭ distrikta aŭ departementa povas esti multaj aliaj nomoj de tiaj administraj regionoj kiel ekzemple kantona, vojvoda, kontea, krajsa; kaj plue reĝa / reĝina, regna, federacia, unia (= nacia) ktp.

Kaj post tiu amaso da nocioj kaj terminoj ni eĉ ne jam parolis pri la nomoj de unuopaj vojoj kaj stratoj, kiel ekzemple la Rambloj de Barcelono, la Bulvardo Sub la Tilioj de Berlino, aŭ la mezepokaj Imperia Vojo (Krakovo – Lepsiko – Frankfurto) aŭ Salvojo (Bohemio – Norda Maro) aŭ Silka Vojo (Azio). Nek pri turismaj vojoj kiel la Arĝenta Vojo (tra Ercmontaro), la Vojo de Imperiestroj kaj Reĝoj (Frankfurto – Vieno) ktp. Nek pri metaforaj uzoj kiel la astronomia termino „lakto-vojo“ aŭ pri „vivo-vojo“ aŭ „lasta vojo“.

Tio do estas la unua ŝtupo de terminologio: Ni kolektas la ekzistantajn terminojn. La dua ŝtupo estas meti ilin en nocia sistemo de sub- kaj supernocioj, sinonimoj kaj antonimoj, difini la rilatojn inter ili (vojo -> strato -> avenuo -> Rambloj). Estas tre, tre, tre probable, ke – simile kiel ĉe la ventegoj kaj ŝtormoj – la esperanta nocia sistemo estos malsama al tiu de iuj aliaj lingvoj. „Strato“ ekzemple, en Esperanto ĉiam estas en urbo, dum la sam-etima germane „Straße“ ankaŭ povas esti vojo inter du urboj tra kamparo kaj arbaro („Landstraße“); strato pro tio estas falsa amiko por german-lingvanoj. Kiel preskaŭ ĉiam, precipe malfacile estas lerni la nocio-sistemon propran al specifa lingvo. Per kiu termino oni poste nomas iun difinitan nocion plej ofte estas duaranga. Se vi unufoje lernis, ke strato estas „ordinara [do ne nepre larĝa, ne nepre kun arboj kiel ĉe bulvardo aŭ avenuo] ŝoseo [do ja kun artefarita kovraĵo] inter domoj [do ne en la arbaro aŭ inter kampoj]“, tiam estas relative egale, ĉu vi nomas ĝin laŭ angla-germana strato (kiel faris la Fundamento), laŭ la franca /portugala *ruo (rue, rua), la hispana *kalo (calle), la sveda *gato (gatan) aŭ la indonezia *jalano, (jalan) aŭ laŭ iu arab- aŭ ĉin-devena vorto kiel faras iuj ludemuloj. La malfacilaĵo restos la nocio, kiel priskribita per la difino, ĝia distingo de najbaraj difinoj, dekstre – maldekstre kaj supre – malsupre.

Ni trankvile iru la vojon celitan.